Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [965]  >>

Paul Gubbins

Bedaŭrindas, ke, kiam EAB lanĉas gravan edukan projekton (Springboard to Languages), amaskomunikiloj — malgraŭ gazetaraj komunikaĵoj, malgraŭ aparte kreita kompakta disko, malgraŭ la graveco de la projekto rilate lingvo-lernadon — apenaŭ reagas. Verŝajne, eĉ por fakĵurnalisto pri edukado, Springboard estas simple unu el multaj iniciatoj, kiuj luktas por gazetara spaco. Aŭ eble la vorto 'Esperanto', ĉar nekonata, sugestas ion sensignifan, minoran, kiu do ne meritas mencion en prestiĝa publikaĵo.

Bildo

Dominique Tellier parolas kun membroj de la granda preterpasanta homamaso ĉe la EAB-budo dum la movada foiro en Roterdamo.

(Pli granda bildo)

Des pli ĝene estas, kiam meze de julio komerca kompanio — Littlewoods Direct — anoncas, ke ĝi uzas la internacian lingvon en televida reklamo, do iasence frivole, tute sen pedagogia aŭ kultura celo… kaj amaskomunikiloj, avidaj je 'novaĵoj', telefonas kaj telefonadas por peti intervjuojn pri la subite furora temo Esperanto. Nek EAB-komunikaĵojn, nek kompaktajn diskojn ili ricevis: simple la anoncon, ke Littlewoods reklamas elegantajn, stilajn vestaĵojn per eleganta, stila lingvo. Naciaj kaj regionaj radiostacioj volas scii, kio estas Esperanto (kaj ankaŭ en gazetoj tra la tuta lando aperas artikoloj pri la Littlewoods-reklamo): John Wells, EAB-prezidanto, en unu tago kvin fojojn partoprenis radio-intervjuojn (ne tiome, sed ja iome, ankaŭ aliaj britaj esperantistoj).

Mi ne memoras dum mia esperanta vivo tiom da senpaga reklamado por la internacia lingvo. Certe, kelkmilionoj da homoj aŭdis — eble du aŭ tri fojojn — pri Esperanto: jen publico, kiu kostis al EAB neniom. Malfacilas pritaksi la rezultojn: aŭskultintoj ankoraŭ ne amase kontaktis Esperanto House en Barlastono kaj petis membriĝon en EAB. Aliflanke povas esti, ke kelkaj, scivolemaj, interrete esploris kaj trovis korespondan aŭ alian kurson. Mi esperas iam renkonti novan esperantiston, kiu — eble iom honte — diros: 'Mi eklernis Esper- anton pro Littlewoods.'

Lastatempe EAB revivigis, sub Stephen Thompson, publican forumon. La grupo kunsidis en Barlastono pli frue en la jaro kaj diskutis kiel plej efike propagandi Esperanton. Ne mankis ideoj: leteroj al lokaj gazetoj, ekspozicioj en bibliotekoj, banderoloj por aŭtoj, kaj multaj aliaj. Jen tamen ondoj en vasta publico-maro: neniu povis antaŭvidi la Littlewoods-cunamon.

Nepras daŭre ondumi: nepras daŭre leteri al gazetoj, ekspozicii en bibliotekoj, kaj tikli la scivolemon de ĵurnalistoj per Springboard-progreso. Tamen ni esperantistoj tiamaniere ne tro esperu. La mesaĝo de la Littlewoods-afero ŝajnas esti: plej efika publico devenas de ekstero, de eventoj, kiujn ni ne povas regi. Nia tasko, do, konsistas en tio, ke ni estu pretaj reagi; ke estu tuj kontakteblaj homoj kapablaj respondi al demandoj kaj klarigi, racie kaj objektive, kio estas Esperanto.

Miaopinie, surbaze de la Littlewoods-afero, ni ja pretas. La publica 'fajro-brigado' rapide reagis kaj, espereble ne estingante flamojn de entuziasmo por Esperanto, flamigis pasiojn por la lingvo. La brigado rajtas sin gratuli — sed ĝi estu ĉiam preta!

Paul P. Gubbins

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2008.

<<  [965]  >>