Rekte al la artikolo

Lanĉilo ne mankas en Manks-insulo

<<  [965]  >>

En majo Angela Tellier, respondeculo pri la projekto Lingvolanĉilo (Springboard to Languages), kaj David Kelso, honora sekretario de Esperanto-Asocio de Britio, vizitis Manks-insulon.

Jam de unu jaro, kadre de Lingvolanĉilo, okupiĝas ĉ. 100 infanoj ĉe lernejo Marown pri Esperanto cele al pli funda kompreno pri aliaj kulturoj kaj lingvoj. La infanojn, en lernejaj jaroj tri ĝis ses, instruas Pat Burgess.

La vizito estis vaste raportata en insulo kaj per gazetara artikolo kaj per radio-intervjuo. Lernejo Marown estas la kvina, kiu okupiĝas pri Lingvolanĉilo.

Fotita estas Angela Tellier kun tri el la infanoj, kiuj ludante sukcese identigis frazojn en sep diversaj lingvoj surbaze de siaj Esperanto-konoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2008.

<<  [965]  >>