Rekte al la artikolo

Kongreso ĝuinda

<<  [965]  >>

Clare Hunter

Unu el la pli junaj britaj esperantistoj raportas pri sia unua brita kongreso — fakte la 89-a, kiu okazis en Southport, Merseyside, inter la 9-a kaj la 11-a de majo.

Bildo

Preskaŭ 70 homoj el sep landoj partoprenis la kongreson. Ĝi okupis du ĉambrojn en la hotelo Prince of Wales: la malgrandan ĉambron Steele (laŭ John Steele, Southport-esperantisto, kiu kunorganizis la tiean kongreson en 1962 kaj kiu mortis je la aĝo de 100 jaroj) kaj la pli grandan Zamenhof (fotita, kie la kongresanoj atendas la komencon de unu el la prelegoj).

(Pli granda bildo)

Dum la du jaroj ekde mia esperantiĝo, mi ankoraŭ ne sukcesis ĉeesti britan kongreson. En 2006 mi estis senkuraĝulino tro timanta, ke esperantistoj ŝin formanĝos, por iri al Scarborough; kaj en 2007 mi decidis, ke senaŭta vojaĝo al Letchworth tro komplikas.

Kiam la ĉi-jara kongreso alproksimiĝis, mi tamen ne plu kapablis trovi pretekstojn por ne partopreni. Southport estas urbo facile atingebla per trajno, kaj intertempe mi akiris sufiĉan memfidon por aliĝi. Kion mi atendis rilate kongreson mi ne certas, sed mi antaŭĝuis dum kelkaj monatoj mian unuan sperton pri Esperanto-aranĝo.

Danke al la kapricoj de britaj fervojoj mi fakte preskaŭ maltrafis ankaŭ ĉi tiun kongreson. Eble estas difektita mia ina cerbo, sed neniam venis al mi la penso, ke du apartaj trajnoj, ambaŭ kun la sama celo, povus forlasi la birmingaman stacidomon je ĝuste la sama horo; unu veturanta laŭ la okcidenta flanko de la lando, la alia laŭ la orienta.

Tia tamen estas la horaro, kaj per mia neerariva bonŝanco mi kompreneble elektis la malĝustan trajnon kaj preskaŭ sendis mian kompatindan koramikon al Skotlando.

La rezulto estis, ke ni bedaŭrinde tro malfruis por ĉeesti la interkonan vesperon. Katastrofa la tago tamen ne estis.

Bildo

Unu el la membroj de la LKK en Southport estis Ian Mac Dowall, kiu senlace laboris interalie por certigi, ke la gastparolanto Roman Dobrzynski senprobleme atingis la kongresurbon el flughaveno Heathrow. Ĉi tie li estas fotita kun alia eksterlanda kongresano: Gwenda Sutton el Nov-Zelando.

(Pli granda bildo)

Survoje ni hazarde renkontis Elizabeth Stanley, kaj mi ĝojis fine povi kunligi nomon kaj vizaĝon. Helpate de ŝi, de policisto kaj kelkaj ebriaj lokuloj, ni sukcesis trovi nian hotelon kaj ankaŭ la aliajn membrojn de Junularo Esperantista Brita (JEB).

Malgraŭ la fakto, ke mia plendema koramiko jam manĝis dumvojaĝe, li ankoraŭ malsatis. Grupe ni do ekiris al itala restoracio, kie la kelnero, supozante, ke ni britaj junuloj nenion scias pri lingvoj, provis kredigi al ni, ke li estas italo pro parolado en la hispana.

Roleto en ceremonio

Bildo

Pri la pasinteco konversaciis Vivienne Isherwood, Southport-ano kaj membro de la loka kongresa komitato, kaj EAB-prezidanto John Wells. John malkovris, ke Vivienne estis unu el la instruistinoj en lernejo, kiun li vizitadis kiel knabo.

(Pli granda bildo)

'Mi kredis, ke vi ne venos!'

Por mi la kongreso do komenciĝis sabaton matene, kiam mi timeme eniris la ĉefan ĉambron de la kongresejo, kaj min tuj alparolis nekonata virino kun la ĉi-supraj vortoj.

Dum kelkaj minutoj mi iomete konfuziĝis sed per la amikaj klarigoj de Gaynor Voiels baldaŭ evidentiĝis, ke mi havos la honoron donaci floraron al la filino de la loka urbestro. Kia surprizo por mi! Dum mia unua horo ĉe Esperanto-kongreso mi intencis sidi nerimarkite en malluma angulo, sed mi tamen fieris akiri eĉ etan rolon en la impona ceremonio, kiu sekvis.

La solenan malfermon ĉeestis Lordo Ronnie Fearn, membro de la supera parlamenta ĉambro, kaj la nuntempa Southport-deputito, John Pugh. Oficiale malfermis la kongreson Richard Hands, la urbestro de Sefton, kun la helpo de la urbestrino Katy Hibbert.

Post enkonduko de la EAB-prezidanto, profesoro John Wells, Lordo Fearn bonvenigis kongresanojn al Southport kaj donis al ni kelkajn interesajn detalojn pri la urbo, kiu ŝajne multe ŝanĝiĝis ekde la lasta Esperanto-kongreso en 1962.

Bildo

David Kelso, honora sekretario de EAB, gvidis sesion pri Springboard to Languages. Li ĝisdatigis kongresanojn pri la progreso de la projekto, nun funkcianta en kvin anglaj lernejoj, sed atentigis, ke restas multe da antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto en edukaj rondoj.

Sekvis lin John Pugh, kiu parolis pozitive pri siaj impresoj de Esperanto kaj la graveco de lingvolernado. Amuza momento venis, kiam li scivolis, ĉu indas lerni la kimran. Li konkludis, ke estas ja bela afero rigardi ludantajn infanojn, kiuj senpene kunparolas kimre — aparte feliĉa konkludo, kiam John Wells sciigis lin, ke li mem estas anglo, kiu lernis la kimran kaj verkis esperantan-kimran vortaron.

Por multaj ĉeestantoj mi kredas, ke la plej memorinda momento de la malfermo tamen venis, kiam la geurbestroj klopodis diri kelkajn vortojn en Esperanto. Ili bone sukcesis, tiel montrante al ni bonvolon kaj simpation rilate nian lingvon.

Krome rimarkindis, ke post la solenaĵoj la invititoj ne forkuris tiel rapide kiel povis ilin porti eminentaj kruroj. Anstataŭe ili restis en la ĉambro, parolante kun partoprenantoj, kaj ŝajne vere interesiĝis pri la eduka projekto Lingvolanĉilo. Cetere mi nek faligis la florojn, nek ternis pro alergio: do pli sukcesan malfermon mi ne povis imagi.

Bildo

La kongresa gastparolonto, Roman Dobrzynski, diskutas teĥnikajn aspektojn de la film-montrado kun Andrew Wheatley, dekstre, membro de la LKK, respondeca pri komputiloj kaj aliaj tiaj ekipaĵoj.

(Pli granda bildo)

La unuan prelegon de la semajnfino faris la gastparolanto, Roman Dobrzynski. Se oni atendis sekan paroladon, oni grave eraris, ĉar li montris al ni filmon pri la brazila komunumo 'Bona Espero'. Mi jam aŭdis iom pri la tiea lernejo dum konversacio kun brazila amiko mia, kaj pro tio mi ege interesiĝis. La profesie farita filmo, kiun li tradukis Esperanten aparte por nia kongreso, bildigis la vivmanieron de la loĝantoj, kiuj ĉiuj uzas Esperanton dum sia ĉiutaga vivo, kaj ankaŭ instruis al ni iom pri la historio de la projekto.

Rapidi marborden

Kiam finiĝis la diskuto pri la filmo, venis tagmanĝa horo. Jen unu el la plej bonaj ideoj de la loka kongresa komitato: sekvis tri liberaj horoj, dum kiuj kongresanoj rajtis manĝi, babili kaj aĉeti esperantajn librojn. Multaj el ni kaptis la okazon ankaŭ esplori la urbon, ĉar estus domaĝe vojaĝi al loko tiel vizitinda kiel Southport kaj havi maltro da tempo por ekkoni la ĉirkaŭaĵojn.

Bildo

Plej grava lastatempa iniciato en Esperantujo estas la laste aperinta anglalingva Konciza Enciklopedio pri Originala Esperanto-Literaturo verkita de la redaktoro de Update, Geoffrey Sutton. Geoffrey prelegis pri sia libro, kiu enhavas informojn pri pli ol 300 esperantaj verkistoj.

(Pli granda bildo)

Mi ankoraŭ ne sufiĉe plenkreskis por ne ekscitiĝi pri la ideo vidi la maron. Pro tio ni JEB-anoj tuj forlasis la kongresejon kaj rapidis marborden.

Mi ja legis en la kongreslibro, ke Southport posedas la duan plej longan marponton en Britujo, sed neniam venis al mi la penso, ke la urbo apenaŭ situas mare. Fakte ĝi ne venis, ĝis ni finfine alvenis ĉe tiu fama marponto, kaj evidentiĝis, ke necesas promeni dum horo por ekvidi akvon. (NDLR: Defendema rilate mian naskiĝurbon, mi diru, ke la aŭtorino ĉi-punkte iom troigas.)

Tro pigraj por tion fari, ni iris al la apuda amuzejo. Mi decidis rajdi en la granda ondanta fervojo pro la espero, ke ĝi veturos sufiĉe alten por doni al mi maran vidaĵon. Tio bedaŭrinde ne okazis: pro vertiĝo mi plejparte fermis la okulojn kaj mi memoras nur bildon de la tero, kiam mi volis certiĝi, ĉu mi estas renversita. Mi ja tiel estis, kaj tiom kriegadis, ke mi iom surdigis la aliajn JEB-anojn, kiuj reiris kongresen je la tria.

Bildo

Stephen Thompson, prezidanto de Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio, staras apud la federacia ekspozicio-tabulo, kiu montras scenojn el centjara historio. Ankaŭ la jorkŝiranoj multon kunportis al la kongreso: fakte la blankrozuloj montris sin multe pli fotemaj ol la ruĝrozuloj kaj ekspoziciis bildojn kaj aliajn memorindaĵojn ĝenerale el pli fruaj epokoj.

(Pli granda bildo)

Kompreneble Southport ofertas aliajn distraĵojn por pli senchavaj homoj. Eblas promeni laŭ la eleganta ĉefstrato, esplorante kelkajn el la nekutimaj butikoj, aŭ viziti la belajn botanikajn ĝardenojn.

La oficiala programo rekomenciĝis per informa prelego pri Lingvolanĉilo. David Kelso anstataŭis Angela Tellier, kiu lastminute ne povis ĉeesti, kaj, kvankam li eble ne estas tiel bela, li tamen lerte klarigis al ni la lastatempajn sukcesojn de la projekto.

Lin sekvis Geoffrey Sutton, kiu priparolis sian novan enciklopedion pri originala Esperanto-literaturo. Mi preskaŭ svenis pro ŝoko, kiam mi eksciis, ke li dediĉis sep jarojn al la verkado. Tian paciencon mi elkore admiras, ĉar mi mem jam malpaciencas pro la dumonata atendo, antaŭ ol mia mendata ekzemplero alvenos.

Kuke kaj skaŭse

Bildo

Kiu diras, ke neniam mensogas fotilo? Laŭaspekte la kongresa gastparolanto Roman Dobrzynski pugnobatas la honoran sekretarion de EAB, David Kelso. Tamen kvereloj tiaj — almenaŭ ne fizikaj; male de tempo al tempo ideologiaj — ne okazis dum la kongreso, kiu pace kaj harmonie pasis.

(Pli granda bildo)

Por mi la plej ĝuinda parto de la semajnfino tamen estis la federacia festo. Mi devas konfesi, ke nek brazilaj orfoj, nek infana lingvokonscio, ŝajnas al mi pli interesinda ol kuko, kaj kia bela kuko ĝi estis. La blanka kaj ruĝa rozoj tuj sciigis kongresanojn, ke estas la sudlankaŝira kaj jorkŝira federacioj, kiuj festas siajn centjariĝojn, kaj ĉirkaŭ la ĉambro videblis fascinaj fotoj pri la longaj historioj de la federacioj.

Mi respondecis pri tranĉado de la kuka artverko, kaj pro tio la tuta JEB iomete timis. Mi mem timis, ĉar mi posedas tre ŝanceliĝemajn manojn kaj mi ne volis akcidente ruinigi la kukon. La ceteraj JEB-anoj timis, ĉar ili dubis, ĉu estas bona ideo komisii al mi akran objekton. Ĉio tamen funkciis senprobleme, kaj mi aparte ĝojis, ke mi fakte devis ne tranĉi la kukon, sed nur ŝajnigi, kvazaŭ mi farus.

Kun plenaj ventroj ni kvietiĝis por aŭskulti la Buchanan-prelegon, kiu ĉi-jare temis pri la liverpola prononco. Al mi kaj mia alloga birmingama akĉento, tiu prononco strange sonas, kaj mi do scivolis, ĉu eblas ĝin diskuti Esperante. John Wells tamen tre sukcese tion faris per la plej informa kaj amuza prelego de la semajnfino.

Bildo

Ĉeestis la kongreson vizitantoj el sep landoj krom Anglujo. Inter ili estis Marteno Minich, maldekstre, kaj Yuki Takahashi. Ĉi-lasta studas en Londono, kaj dum la kongreso li esploris Southport per aŭtobuso, veturante en ĉiuj direktoj, ĉar li volis konatiĝi kun 'ordinara' angla komunumo, kiu ne estas granda urbo.

(Pli granda bildo)

Kvankam mi ne tute komprenis la pli tenikajn partojn de la parolado, mi certe multe lernis, kaj estontece mi aŭskultos la skaŭsan kvazaŭ per novaj oreloj. Ankaŭ rimarkinda estis la enkonduko de Paul Gubbins, kiu tre sperte pruvis al ni, ke eblas ne nur priparoli la skaŭsan Esperante, sed ankaŭ paroli Esperanton skaŭse.

Tiu atingo povintus ĉefroli en la amuza distra vespero, kiu sekvis. Dum ĉi tiu programero mi iomete hontis, ĉar mi ŝajne estis la sola sentalenta kongresano.

Tro da homoj kontribuis por ke mi menciu ĉiujn, sed aparte plaĉis al mi la kantado, kiun gvidis Stephen Thompson. Pro tonsurdeco mi mem ne aŭdacis kunkanti, sed feliĉe multaj el la aliaj kongresanoj havas pli bonajn voĉojn ol mi. Mi ege ĝuis la vivecan version de 'Verdaj la junkoj, ho!' (mi antaŭe ne sciis, ke mia koramiko povas kanti tiel laŭte!) kaj ankaŭ la traduko 'Reĝo de la danco' estis tre aŭskultinda.

Dominita dimanĉo

Dimanĉo estis tago, kiun dominis jarkunsidoj. Tiu de JEB okazis posttagmeze, kaj estis trankvila horo, dum kiu ni senprobleme elektis novan komitaton kaj diskutis la plej gravajn nuntempajn demandojn.

Bildo

Unu el la plej sukcesaj sesioj — el multaj — dum la kongreso estis la dimanĉ-vespera 'dezertinsula' programero, dum kiu Sally Phillips, intervjuata de Stephen Thompson, parolis pri sia vere nekutima vivo, ne ĉiam feliĉa, en diversaj kontinentoj.

(Pli granda bildo)

Pli animata estis tiu de EAB, kiun karakterizis emociaj diskutoj kaj interrompoj. Interesaj estis tiuj diskutoj, kiuj temis pri la estonteco, ekzemple ĉu venontaj jarkunsidoj okazu angle aŭ Esperante. Malpli interesaj estis tiuj, kiuj tro temis pri pasintaj problemoj, disputis etajn detalojn, aŭ enhavis personajn akuzojn.

Malgraŭ iom da provokado, nia prezidanto kondutis tre bone kaj mi kredas, ke oni facile povas pardoni lin pro kelkaj grimacoj, ĉar en la sama situacio multaj el ni verŝajne farintus gravan korpan damaĝon!

Menciinda estas ankaŭ la kontribuo de Joyce Bunting, kiu lerte klarigis la financan pozicion de EAB, aparte la investadan politikon. La kontoj de almozfondaĵoj estas tiom komplikaj, ke eĉ multaj profesiaj kontistoj ne bone komprenas tiujn, kaj ni ĉiuj do ĝoju, ke la financoj de nia asocio estas en tiaj bonaj manoj.

Eĉ se oni ne interesiĝis pri jarkunsidoj, la dimanĉa programo estis plenplena. Matene Roman Dobrzynski denove prelegis, ĉi-foje pri la temo 'Esperanto — la pontolingvo de mia profesio'; posttagmeze David Kelso kaj Stephen Thompson gvidis diskuton pri Esperanto kaj publico. Stephen fakte havis tre okupitan tagon, ĉar kun Hilary Chapman li poste prezentis sesion pri Esperanto-kanzonoj, dum vespere li intervjuis Sally Phillips pri ŝiaj dezertinsulaj diskoj.

Bildo

Danke al la klopodoj de Jim Voiels, kiu respondecis pri loka publico, kaj Stephen Thompson, pri nacia, abundis informoj pri la kongreso. Krom artikoloj en urbaj, regionaj kaj naciaj gazetoj, Ian Mac Dowall intervjuiĝis de BBC Radio Merseyside kaj Paul Gubbins (fotite) ĉe la Southport-radiostacio Dune FM.

(Pli granda bildo)

Bedaŭrinde mi mem ne povis ĉeesti ĉiujn el tiuj prelegoj, ĉar mia kvarhora vojaĝo hejmen kaŭzis, ke mi devis forlasi Southport antaŭ la kvina, kaj jen mia sola vera kritiko de la kongreso. Estintus multe pli bone por mi kaj la aliaj partoprenantoj, kiuj ne havas la feliĉon esti aŭ studentoj aŭ emeritoj, se la kongreso okazus dum semajnfino, kiam ankaŭ la lundo estis nelabora tago. Tiam ni povintus resti pli longe kaj ne devintus maltrafi tiom da interesaj spertoj.

Verŝajne estis bonaj kialoj por la elekto de la efektiva semajnfino, sed laŭ mi tamen estis domaĝe, ke tiom da kongresanoj devis forlasi Southport antaŭ la oficiala fermo.

Escepte de tio, mi vere ne povas diri malbonaĵojn. La kongresejo havis bonegan situon, sufiĉe apud la urbocentro, la stacidomo kaj la preferata restoracio de JEB — Wetherspoons. La programo estis diversa, la prelegantoj elokventaj, kaj, se de tempo al tempo la etoso estis iomete ŝarĝita, tio ne estis la kulpo de la LKK, kiuj ĉiuj povas fieri pro tre bone organizita semajnfino.

Post jaroj de prokrastado, mi certe ĝuis mian unuan sperton de Esperanto-kongreso, kaj la dato de la venontjara evento jam troviĝas en mia kalendaro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2008.

<<  [965]  >>