Rekte al la artikolo

El kameruna kafejo

<<  [966]  >>

Hilary Chapman

En januaro vizitis Hilary Chapman, la brita ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio, gvidantojn de la Asocio pri Esperanto en Kameruno. Raportas Hilary (meze de la foto), ke li estas plenkore gastigita de Victor Nto Nto (en la foto la dua de maldekstre), kaj li renkontis la kamerunan pioniron kaj UEA-ĉefdelegiton Jean-Marie Mboge Mbele (maldekstre). Diskutataj estis kunlaboro kun afrikaj kaj neafrikaj landaj asocioj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>