Rekte al la artikolo

Babile

<<  [966]  >>

Paul Gubbins

Traduk-testo

Danke al Hilary Chapman mi povas prezenti al vi etan traduk-tekston. Aperis en sud-afrika publikaĵo Thought Leader (2008-10-19) anglalingva artikolo — parenteze pozitiva — pri Esperanto. Super la artikolo staris, en la internacia lingvo, jena titolo: 'Esperanto cu distililo vivanta kaj piedbati'. Via tasko: traduki anglen. Rubrikfine aperas la solvo.

Jen la deka hor' sonoras

Tiel komenciĝas — en esperanta versio — la dua opero de Gilbert and Sullivan (fakte la unua komplete ekzistanta): Trial by Jury el la jaro 1875. Aŭ ĉu vere ĝi tiel komenciĝas? Laŭ Stephen Thompson, la opero estis prezentata dum brita kongreso en Weston-super-Mare en traduko de Reto Rossetti (kiu brile tradukis alian G-kaj-S-aĵon, Piratoj de Penzanco). Nun Stephen volas scii, ĉu ankoraŭ ekzistas la Trial-traduko. 'Estus krime-domaĝe,' skribas Stephen, 'se la traduko estas perdita.' Do … se iu havas en tirkesto la Rossetti-tradukon de Trial, bonvolu informi la redaktoron de La Brita Esperantisto (kiu, rekompence, promesas publike kanti la juĝisto-kanzonon: 'Ho, amikoj, advokatiĝinte, / Neniam mi ĝissate manĝis …'). Do … avertitaj vi estas.

Malfermu viajn haketaĵojn

Sporto, laŭdire, estas internacia lingvo … sed notas The Guardian (2008-10-23), ke la futbal-klubo Portsmouth, havanta el 28 ludantoj 16 eksterlandanojn, instruas al tiuj 'futbalanglan'. Ekzemple ŝajnas, ke 'open your minces' signifas 'malfermu viajn okulojn'. Pli grave, tamen, kaj samraporte, legeblas, ke la usona televido-kanalo CNN dissendas intervjuojn kun la estro de la skota teamo Celtic, la edinburgano Gordon Strachan, kun subtitoloj. Kia mirinda transnacia komunikilo estas ja la (skot)angla.

Nepre aliĝu …

… al Universala Esperanto-Asocio. UEA avertas, ke post sukcesa Internacia Jaro de Lingvoj en 2008 — ĉu vere en Britujo? Se mi ne estus esperantisto, mi ne estus rimarkinta ĝin — kaj jubilea jaro de UEA, ĝi tamen riskas fariĝi la jaro kun la plej malalta nombro de individuaj membroj post la dua mondmilito. Laŭ UEA necesas, ke la asocio reatingu 6000 individuajn membrojn en 2009. Ju pli da membroj, des pli fortaj la financoj de UEA kaj, eventuale eĉ pli grave, des pli signifa la influo de la asocio ĉe internaciaj organizaĵoj kiel Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Por tiel subteni la idealojn de Zamenhof nepre kontaktu la oficejon de EAB en Barlastono kaj informiĝu pri la kotizoj.

NetNews

NetNews — la interreta bulteno prizorgita de Eric Walker — fariĝis (pardonu la anglan ŝercon) NotNews. Alivorte, Eric decidis nuligi ĝin, klarigante en mesaĝo al EAB, ke neniu rimarkis, kaj neniu kontaktis lin, kiam dum kvaronjaro la bulteno ne aperis. Li do konkludis, ke NetNews 'ne havas valoron … kaj do kial tiel malŝpari mian tempon?' (mia traduko el la angla). Strange, ke en elektronika epoko ĝuste la elektronika informilo malaperas. Sed kun Eric mi simpatias: tre malofte de unu kvaronjaro ĝis la alia ricevas la redaktoro de La Brita Esperantisto raportojn (krom de du-tri fidelaj korespondantoj) pri klubaj aŭ federaciaj kunvenoj aŭ aliaj aranĝoj. Ĉiam estas spaco por raportoj tiaj — ankaŭ por pli longaj artikoloj, rakontoj, skeĉoj. Do … ekverku!

Gratulon …

… al Kathleen Hand (meze en la foto), fidela membro de la Esperanto-grupo en Liverpolo, kiu la 2-an de februaro festis sian 100-jariĝon. Kathleen, kiu nun loĝas en flegejo en Liverpolo, kutime helpis Don Lord (vidu la suban eron) komence de la universitata studjaro por varbi kandidatojn por la tiea Esperanto-kurso. Kathleen regule partoprenis kunvenojn ne nur de la liverpola grupo sed ankaŭ de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio kaj aliloke. Ni dankas al Ian Mac Dowall pro la informoj.

Rapidan resaniĝon …

… ni deziras al Don Lord, kiu — denove laŭ informoj de Ian Mac Dowall — antaŭ nelonge pasigis ok semajnojn ĉe malsanulejo. Don estas denove en sia hejmo sed bezonas subtenon de zorgistaro, inkluzive de najbaroj, kiuj ĉiuj laŭraporte tre helpemas. Ian parolis telefone kun Don, kiu malgraŭ fizikaj malfacilaĵoj sonis pozitive ekzemple pri la dua eldono de Ĉiutaga Esperanto lastatempe plibonigita de Angela Tellier kaj aliaj.

Ĉu vi havas …

… fotojn, dokumentojn aŭ simple memorojn pri la somerlernejo en Barlastono, kiujn vi pretus dividi kun tiuj, kiuj organizas la eventon en 2010? La kialo: en la venonta jaro okazos la 50-a datreveno de la unua somerlernejo kaj, por festi duonjarcenton da Esperanto-instruado en Barlastono, estas planata ekspozicio, kiu montros — per via helpo — la historion de tiu ĉi internacie konata kaj renoma kursaro. Bonvolu sendi fotojn kaj dokumentojn al la Esperanto-oficejo en Barlastono, kie ili estos kopiitaj por la ekspozicio. Aparte dezirataj estas fotoj el la fruaj jaroj — do el la 60-aj kaj 70-aj jaroj. Memevidente ĉiuj senditaĵoj estos zorge traktataj kaj redonitaj al la posedantoj.

Traduk-testo: solvo

'Esperanto cu distililo vivanta kaj piedbati' — nu, memevidente: 'Esperanto is still alive and kicking'.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>