Rekte al la artikolo

Rekorde en Preston

<<  [967]  >>

Rekorde – almenaŭ rilate la lastajn jarojn – ĉeestis membroj de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF) kaj vizitantoj (ekzemple el Jorkŝiro, Kimrujo kaj Pollando) la majan kunvenon en Preston. Gastprelegis la plej nova kaj lastatempe elektita membro de la administra komitatato de Esperanto-Asocio de Britio, Clare Hunter.

Ŝi priskribis siajn unuajn paŝojn en Esperantujo – unue ne tre kuraĝigajn, pro la konduto de foje harfendemaj esperantistoj, kiuj neniel komprenis la bezonojn de komencantino.

Bildo

Vivienne Isherwood kaj Gaynor Voiels kontrolas, ĉu Jim Voiels ĝuste dividas la pasteĉon.

(Pli granda bildo)

Tamen ŝi persistis, malgraŭ tio, ke la patrino de amiko diris, ke normalaj homoj ne parolas Esperanton. Clare diris, ke nun Esperanto permesas al ŝi fari aferojn, kiujn ŝi verŝajne ne estus farinta: ekzemple konatiĝi kun diversaj eksterlandanoj. Cetere plaĉas al ŝi artikoli en Esperanto kaj legi librojn.

Okazis ankaŭ la NOEF-jarkunsido. Kiel prezidanto estas reelektita Stephen Thompson; kiel sekretario Ian Mac Dowall. Raportite estas, ke grupoj kunvenas en Liverpolo, Southport kaj foje en la regiono de Morecambe Bay.

Kiel kutime en Preston, oni bone manĝis: tagmeze viando-pasteĉon kaj posttagmeze sandviĉojn. Dankojn al Jim kaj Gaynor Voiels, al Andrew Wheatley kaj Ian Mac Dowall, kiuj diversmaniere helpis sukcesigi la eventon.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2009.

<<  [967]  >>