Rekte al la artikolo

El perua taglibro

<<  [967]  >>

Jack Warren

Dum kristnasko kaj novjaro Jack Warren vojaĝis al Peruo kaj restis pli ol monaton ĉe sia bofamilio. Ĉi tie li priskribas aferojn, kiuj kaptis lian atenton kaj memorigas, kion signifas vivi en alia lando.

Malgraŭ neforgeseblaj vizitoj al diversaj vidindaĵoj en Peruo, mi preferas noti en mia taglibro aspektojn de la ĉiutaga vivo, kiuj foje pli klare prilumas la enlandan etoson ol la iom ŝablonaj rakontoj de turisto kun fotilo enmane.

Kelkaj aferoj, tamen, samas. Ĉi-foje, kiel antaŭe, la flugmaŝino surteriĝas en Limo kaj ĉiuj pasaĝeroj aplaŭdas la piloton. Ni tamen eniras landon, kie nenio estas certa, kie oni ade konscias pri la rompiĝemo de la homa vivo.

He, dikulo!

Mia bofratino Nancy havas aŭton kaj ofte ĉiĉeronas min. Alparolante nekonaton – ĉiam virseksan – por informiĝi, ŝi kutimas komenci per taŭga epiteto, plej ofte 'junulo' aŭ 'junuleto', sed ankaŭ foje per 'dikulo', 'malgrasulo', 'montanero', 'nigrulo', 'blankulo' aŭ 'ĉino'.

Laŭ mia bofratino neniu el tiuj estas ofenda – tamen malkonsilindas alparoli policanon per 'dikulo'. Jen lingvaĵo surpriza por iu el Anglujo, kie necesas piedpinte ĉirkaŭi ĉian aludon al personaj trajtoj por eviti ofendon.

Uniformoj

Mi ĉeestas plurajn lernejajn eventojn, aŭ pro bofratino Ana, la instruistino, aŭ pro genevoj, kiuj tie studas. Anoj de la blovorkestro surhavas senmakulajn uniformojn kaj defilas laŭ nemisrekoneble milita maniero. Male al Eŭropo, oni nek malaprobas nek forgesigas armeajn uniformojn, sed fieras pri ili.

Sammaniere antaŭ la kristnaska teatraĵo ĉiuj ĉeestantoj ekstaras kaj forte kantas la unuan strofon de la nacia himno, kaj kelkaj kunkantas ĝis la dua kaj la tria.

La teatraĵo mem ne gajnas saman respekton. Homoj eniras, eliras kaj laŭte konversacias laŭplaĉe [ankaŭ en Esperantujo, ĉu ne? – red]. Mia nevino tediĝas rapide kaj iras aĉeti dolĉaĵojn el budo en angulo, kiu faras viglan komercon tra la tuta spektaklo.

Disciplino

Miaj genevoj havas inter tri kaj 18 jarojn. Enirante, ili salutas, elirante ili adiaŭas, ĉiam agnoskante la ĉeeston de aliaj plenkreskuloj. Ĉe la disdonado de kristnaskaj donacoj ili pacience atendas, ricevas kaj dankas laŭvice.

Por mi oni havas surprizon, kaj ĝi vere estas tia: simpla sed bela ligna ludaŭto – sportmodelo, eble el la 30-aj jaroj – evidente manfarita kaj aparte plaĉa, ĉar ĝi tute malsimilas al turisma memoraĵo.

Licenciuliĝo

Mia plejaĝa nevo Johan ĵus forlasas la duagradan lernejon kaj iras al tiel nomata licenciuliĝo. Eble tiu evento estis usondevena, sed intertempe oni peruigis ĝin. Ĉiu knabo devas iri kun knabino – aŭ amikino, aŭ aliulino, kiu pretiĝas kuniri. Johan iras kun sia kuzino, la nekontestata familia belulino. Ne estas certe, ĉu li komprenas sian bonŝancon.

Oni kondukas nin al nia tablo. Instruistino Ana disdonas maĉgumon kaj ni atendas. Ĉiu duopo eniras la halon, solene kaj bele vestita. Instruisto kun mikrofono anoncas la nomon de la lernejano, lian profesian celon kaj preferatan manĝopladon – ĉiam ion tipe peruan.

En mia menso mi febre klopodas translokigi kaj traduki tiun scenon en anglan medion – kaj tute malsukcesas. Post la solenaĵoj okazas dancado kaj oni regalas nin per bongusta kokidaĵo kaj terpomfingroj. Mia bofrato Juan mendas bierojn abunde. Mi konstatas, ke mi ĝuas tion x-foje pli ol la maĉgumo.

Post pluraj tagoj mi ĉeestas similan eventon por sesjaraĝuloj en la lernejo de Ana. Preskaŭ ĉio okazas same, eĉ la vestoj kaj la preferataj pladoj.

Freneza bovino

La vetero estas milda kaj oni festas la novjaron surstrate. La familio bruligas figuraĉon, kiel ĉe ni la 5-an de novembro, kiu portas la malnovajn vestojn de la lasta jaro, kaj en januaro oni aĉetos novajn. Do tiu tago estas ne nur dato en la kalendaro, sed ankaŭ vera rekomenco de la vivo.

Krom tiu aperas – sur la ŝultroj de iu kuraĝulo – naturgranda blanka paperbovino ornamita diversloke per piroteknikaĵoj. Tiuj eksplodas unu post la alia kaj saltigas la bovinon ĉiudirekten.

Lernu la anglan

Aĉetinte altkvalitan ĵurnalon, mi rimarkas, ke pluraj vortoj bezonataj por plenumi la krucvortenigmon estas en la angla. Ŝajne tio okazas regule. Estus amuze fari simile – france aŭ hispane – en angla ĵurnalo kaj observi la reagon – verŝajne apopleksian – de la legantaro.

Televidserioj

En la televido abundas ĉiutagaj serioj, precipe el Meksikio. Ili pritraktas la vivon de altrangaj riĉuloj, homoj egale netipaj kaj por Meksikio kaj por Peruo. Ne estas serioj, kiuj spegulas la ĉiutagajn spertojn de normalaj peruanoj. Por ili ja sufiĉas la vivo mem, malfacila kaj malkontentiga, kia ĝi estas. Oni enŝaltas la televidilon pleje por eskapi vivon tian.

Enirante la flugmaŝinon, mi scivolas, kio okazus, se mi – spontane kaj tutsole – aplaŭdus ĉe nia alveno en Amsterdamo.

Jack Warren, emerita instruisto, loĝas en Middlesbrough. Li instruas Esperanton dum la somera festivalo en Barlastono. En la foto li gvidas sesion kun studanto Carolyn Wade.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2009.

<<  [967]  >>