Rekte al la artikolo

Esperanto: ĉu parazito?

<<  [967]  >>

Hju Reid

Jen la teksto de prelego, iom adaptita, farita de Hju Reid dum la ĉi-jara brita kongreso en Salisbury. La aŭtoro pozitive taksas, kiom ĝis nun esperantistoj faras por disvastigi la lingvon, sed demandas, ĉu verdire tio sufiĉas. Fakte, li aldonas, al nia movado mankas io …

Estas sendube grave, ke ekzistis ekde la komenco de nia lingvo homoj, kiuj volis kontribui al la literaturo de Esperanto. La originalaj poemoj, originalaj romanoj (ĉefas inter tiuj La granda kaldrono de John Francis), tradukitaj prozaĵoj kaj tradukitaj poemoj altigis nian lingvon.

Per la vasteco kaj la kvalito de la esperanta literaturo ni povas pruvi, ke nia lingvo ne estas frivola fantaziaĵo de lerneja knabo, sed egalas en esprimivo al la grandaj lingvoj de la mondo. Ĝi kapablas esprimi la tutan gamon de homaj spertoj, de la plej mornaj ĝis la plej amuzaj.

En situacio, kiam eblas argumenti por Esperanto, la vasteco kaj la kvalito de niaj originala kaj tradukita literaturo estas forta armilo. Nia literaturo, kompreneble, gravas en si mem, ĉar ĝi pliriĉigas la sperton esti esperantisto, sed ĝi gravas ankaŭ por propagandi la lingvon mem.

Eventoj

Ankaŭ gravaj por riĉigi la vivon esperantistan kaj por levi la vidatecon de Esperanto antaŭ la publiko estas la eventoj, kiuj okazas kaj en kaj ekster la esperantista kalendaro. La kongresoj internaciaj kaj naciaj, lokaj kaj pli grandaj; kunvenoj, festoj, vizitoj de eksterlandanoj estas ŝancoj por montri konkrete, ke Esperanto ekzistas kaj funkcias.

Tiuj, pli grave, kuraĝigas nin kiel esperantistojn. La sperto uzi Esperanton ne nur inter ni en klubo de samlingvanoj, sed kun homoj, kies denaskajn lingvojn ni aŭ ne kapablas aŭ nur balbute kun malfacilo povas paroli, estas pruvoj al ni mem, ke ni trovis en nia lingvo ion valoregan, kun praktika uzo, kio povus multe helpi la ceteran homaron.

Kiam ni konsideras la grandan povon de la angla lingvo, kaj post ĝi la povon de la ĉina, de la hispana, la germana, la franca, kaj komparas ilin kun la relativa malforteco de la esperantistoj – kaj opinias nin frenezaj – la esperantaj eventoj kaj kontaktoj reĝojigas nin. Ili revarmigas la koron kaj fortigas la konvinkon; ili redonas al ni esperon pri Esperanto.

Kampanjoj

Fojfoje dum la jaroj ekokazas propagandaj kampanjoj tre ofte je la nivelo de lokaj grupoj kaj tre ofte je la instigo de unu persono entuziasmega aŭ de malgranda aro da entuziasmaj homoj. Oni starigas standon portantan, en publika loko, librojn kaj flugfoliojn, kaj klare videbligas al la publiko la verdan esperantan stelegon. Aliaj varbocelaj kampanjoj ne celas laŭtan krion ĉe placangulo sed pli kviete kaj konstante almuntas afiŝojn en bibliotekoj, lasas flugfoliojn sur tabloj, reklamas pri kursoj en lokaj gazetoj, kaj ĝenerale celas informi kaj eduki la publikon pri la ekzisto kaj daŭra vivado de Esperanto.

Kvankam tre gravas meti antaŭ la okulon de la publiko kiel eble plej ofte la nomon 'Esperanto', ĉar sen tio ni tute malaperus el la popola konscio, estas dubinde, kiel efika estas tia laboro. Kioman procentan rikolton havis la movado per tia labora, tempa kaj, ni ne forgesu, mona elspezo?

Tamen ni devas fanfaroni pri la valoro de la lingvo, pri la avantaĝoj de Esperanto super la naciaj lingvoj kiel interlingva lingvo; ni senĉese levu la standardon, por ke homoj sciu, ke alia eblo ekzistas.

Interreto

Kuraĝiga estas la kreskanta nombro de esperantistoj, ne nur junaj, kiuj aktivas en la reto. Nu, estas dubinde, ĉu kampanjo antaŭ kelkaj jaroj por instigi retajn esperantistojn partopreni en reta enketo valoris.

Rezultis, ke Esperanto aperis kiel la dua plej populara lingvo en la reto post la angla. Sed estas fakto, ke multaj, precipe junaj, esperantistoj lernis per retaj kursoj.

En la somero pasintjare okazis en Modra Harmonia, en Slovakio, dum la Somera Esperanto-Studado, la unua malvirtuala renkontiĝo de lernintoj de Esperanto per la reta kurso Lernu!. Ĉeestis 105, el kiuj almenaŭ duono estis Lernu!-lernintoj. Povas esti, ke la reto estos la savonto de Esperanto.

Agado de UEA

Gravas por la pluenigo de nia afero la laboro, kiun faras Universala Esperanto-Asocio ĉe la plej altaj instancoj. En 1954 Ivo Lapenna grande sukcesis ĉe UNESKO, kaj ekde tiam ni havas konsultajn rilatojn kun UNESKO.

La nuntempa prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, en aprilo pasintjare reprezentis UEA kaj prezidis kunvenon dum simpozio pri lingvaj rajtoj en la ĝeneva sidejo de Unuiĝintaj Nacioj. Partoprenis aliaj ne-registaraj agentoj, do ne temis pri kunveno de la registaraj reprezentantoj, sed tamen la faktoj spegulas, kiel alte taksas UEA-on Unuiĝintaj Nacioj.

Oni devas daŭre agi je tiuj plej altaj niveloj por ke, iom post iom, registaroj mem rekonos la gravecon de Esperanto.

Sukceso

Ĉio ĉi gravas. Neniel oni diru, ke ĉio ĉi ne gravas. La verkistoj, la vortaristoj, la informadistoj, la lokaj entuziasmuloj, la kluboj, la gravuloj en nia plej alta instanco, ĉiuj gravas. Ni minimume daŭrigu tion, kion ni jam faradis.

Sed ĉu la movado kreskas? Ni rigardu faktojn. La apuda grafikaĵo montras la nombrojn de ĉeestintoj ĉe Universalaj Kongrejoj de la unua ĝis tiu de 2007.

La tendencindika linio montras, ke la aliĝonombro al UK-oj kreskas meze po 11,67 homoj en ĉiu jaro. Tiu ebligas kalkuli, ke post 200 jaroj la meza ĉeesto en UK-oj nombros 4660 homojn. Tio estas: ĝi duobliĝos. Se ĝi iel spegulas la nombron de esperantistoj en la mondo, ni povas supozi, ke tiu ankaŭ duobliĝos post 200 jaroj. Mi konjektas, ke estas ĉirkaŭ 60 000 da esperantistoj hodiaŭ; do post 200 jaroj ni nombros 120 000.

Ĉu tempo por nova taktiko?

Brazilano

Dum la UK en Roterdamo en 2008 prezentis sin al mi apud sia stando en la ĝenerala halo de la kongresejo brazilano, kiu disdonadis flugfoliojn pri sia entrepreno. Laŭ sia klarigo li starigis kompanion specife pri investado en nemoveblaĵoj en Brazilo kaj volis per Esperanto etendi la komercon kien ajn en la mondo. Mi tuj havis intereson, ĉar dum multaj jaroj mi pripensadis la eblecon starigi komercon, en kiu Esperanto ludas gravan rolon.

Mi rezonis, ke, se oni povus lanĉi sukcesan internacian komercon, homoj ne-esperantistaj rimarkus ĝin kaj volus lerni pri la sekreto de la sukceso. Se Esperanto havus kernan rolon en la afero, tiel ke ekzemple kompanianoj en malsamaj landoj povus facile intertrakti unu kun la alia sen interpretisto, homoj vidus sufiĉe fortan motivon por lerni la lingvon kaj ĝin same efike ekspluati.

Tiu brazilano simile rezonis sed li havis plian motivon. Li konsideris la esperantistaron la grundon de sia sukceso; li ja volis sukcesigi la kompanion kaj riĉiĝi per ĝi, tiel ke la renomo, kiun Esperanto rikoltus per la sukceso de lia kompanio, estus nur flanka, kvankam feliĉiga, motivo por li; li konstatis, ke per Esperanto li povus allogi investojn de ĉie en la mondo kaj ankaŭ ebligi al brazilanoj investi en eksterlandaj merkatoj. Jen lia unua kompanio.

Sed aldone al tio ĉi li starigis agentejon laŭ la nomo Intraespo, kies celo estas stimuli esperantan ekonomion en kampoj tute ne-rilataj al nemoveblaĵoj; per la helpo de interesitaj kaj laboremaj esperantistoj li volas starigi filiojn de sia ĝenerala kompanio Intraespo en tre disaj partoj de la mondo, enirante promeso- plenajn merkatojn kaj tiel helpante la kreskon de la ĝenerala esperanta ekonomio.

Mi citas jen el lia flugfolio: 'Por ke lingvo disvolviĝu, necesas, ke ĝi vigle manifestiĝu en ĉiuj branĉoj de homa agado … la hebrea lingvo nur lasis sian staton de duonmortinta al viveganta lingvo, kiam ĝi fariĝis integra parto de la disvolvado de lando kaj la popolo, kiu ĝin denaske parolas, kun forta aktivado en la ekonomio, kulturo, edukado, turismo, scienco kaj teknologio. Por plene disvolviĝi, konsiderante la respektivajn diferencojn, Esperanto devas sekvi la saman vojon.'

Nederlandano

Dum la sama UK mi ĉeestis neoficialan prelegon, dum la tiel nomatan Libera Podio. Mi aliris al tiu ĉi sesio, ne sciante, kiu parolos (ĉar ja 'libera' podio). La gvidantino stariĝis kaj petis, ke homoj kontribuu, sed — eble pro la ŝafa sperto dum la hieraŭa sesio [vidu LBE de aŭtuno 2008 — red.], antaŭ ol povis prezenti sin spontana volontulo, ŝi enkondukis antaŭe aranĝitan prelegon. La titolo estis 'Nederlando kiel centro de monda komerco', titolo, kiu ŝajnis al mi tre seka, sed mi estis jam en la ĉambro kaj ne povis eskapi.

La maljuna viro, kiu stariĝis, prezentis efektive fascinan horon, dum kiu li spicis prifaktan prelegon pri la historio de la nederlanda komercemo per anekdotoj pri veraj homoj kaj ties vivoj en la historio.

Unu interesa fakto estis, ke la japanoj, kun kiuj nederlandanoj komercis dum 400 jaroj, lernis la nederlandan por trakti kun ili. Kiam venis usonanoj al Japanujo, la japanoj alparolis ilin en la nederlanda, pensante, ke jen la lingvo de ĉiuj blankuloj. Post tiu ĉi prelego eklumis lampo en la kapo.

Oni samtempe prezentis dum la kongreso prelegojn pri Rembranto (Rembrandt). Mi memoris notitan fakton de historiistoj kaj ekonomikistoj, ke kreskon de ekonomio de iu lando tre ofte akompanas burĝono de belarta kaj beletra aktivo. Rembranto vivis dum la hegemonio de la Nederlanda Orient-Hindia Kompanio.

En Anglujo, oni memoru, ke Ŝekspiro aperis en tempo de floranta angla komerco kaj la naskiĝanta kapitalisma sistemo. Jen mi citas el la Traktado pri mono de John Maynard Keynes: 'Ni ĵus venis en financan pozicion por mone elteni Ŝekspiron, en la momento, kiam li aperis. Mi proponas kiel tezon por ekzameno … ke, je granda marĝeno, la plejmulto de la plej bonaj verkistoj kaj artistoj de la mondo floris en la atmosfero de leviĝo, ekscito kaj libero for de ekonomiaj zorgoj sentataj de la regantaj klasoj, kiun kaŭzas profit-inflacioj.'

Kiam plinombriĝas riĉuloj kaj mez- klasuloj en la socio, kaj la socio mem pli ĝenerale bonfartas, homoj disponas pri pli da libertempo por ĝui artajn aferojn kaj pli da mono por tiurilate elspezi. En tia tempo indas al talentohava persono dediĉi sian energion kaj tempon al la perfektigo kaj produktado de siaj artaĵoj.

En malriĉa primitiva socio nek Ŝekspiro nek Rembranto povus aperi, ne pro tio, ke primitivuloj ne estas inteligentaj, sed pro tio, ke ilia ekonomio simple ne povus subteni ulon, kiu 'malŝparas' sian tutan energion por arto.

Estas pro tio, ke mi volas nomi Esperanton parazito.

Parazita planto

En Esperantujo ni havas poetojn kaj romanistojn, ĉiaspecajn verkistojn; ni havas kantistojn kaj muzikistojn; ni havas kunvenojn kaj kongresojn kun multaj prelegistoj (ne forgesu, ke bona prelego estas artoformo); ni havas la gravulojn kaj la organizaĵojn; ni havas UEA, kvazaŭan registaron. Alivorte ni havas ĉiujn superstrukturojn de normala lingva ekonomio sed ne havas la subtenan substrukturon: la ekonomion mem.

Esperanto estas kiel parazita planto, kiu faras florojn kaj foliojn per la suko de alia planto. Ĝi havas radikojn kiuj penetras la tigon de la pli forta planto. Ĝi ne havas radikojn, kiuj povas penetri la grundon por eltiri krudajn nutraĵojn el la humo per la helpo de nitrofiksaj bakterioj.

Ni estas tiaj. Ni havas la florojn, kaj ili belas. Ni havas la foliojn, kaj ili verdas. Sed ni ne havas engrundajn radikojn.

Konsideru: ĉion faritan de esperantistoj en Esperantujo ili faras per mono gajnita el la ekonomioj de aliaj lingvoj. Mi ne parolas, kompreneble, ĉi tie pri la etaj internaj ekonomioj de niaj asocioj kaj kongresoj. Ni pagas kotizojn, ni aĉetas librojn, kartojn, stelojn. Sed tia ne estas forta burĝona ekonomio, per kiu multaj homoj subtenas sin. Krome ĝi estas tute priesperanta.

La nederlandanoj ne provis lernigi la nederlandan lingvon al la japanoj per la promeso, ke poste ili komercos. Ili tuj proponis vendojn kaj aĉetojn kaj, pro la furora sukceso de la kreskanta ekonomio inter la du landoj, la japanoj lernis propravole la nederlandan.

Ekzemplo de la angla

La angla lingvo estas nun la fakta internacia lingvo. Kontraŭe oni ne povas argumenti. Oni ja povas argumenti, ke la nivelo kaj la esprimkapablo, kiujn atingus homo studinta la anglan dum du jaroj, estus malpli ol tiuj, kiujn atingus samkapabla homo studinta Esperanton dum sama periodo. Oni povus, sed ne gravas.

Oni povus argumenti, ke Esperanto traktus egale ĉiujn partoprenantojn en internacia konversacio, ĉar nenies denaska lingvo. Oni povus, sed ne gravas.

Oni povus argumenti, ke Esperanto ne altrudas la kulturon de unu lando, kiel faras nacia lingvo, al la lerninto. Oni povus, sed ne gravas.

Ne gravas, ĉar la granda plimulto da homoj neniam aŭdis pri Esperanto. Ne gravas, ĉar eĉ se la granda plimulto da homoj en la nacioj ja jam aŭdus pri Esperanto kaj plene komprenus la avantaĝojn, kiujn ĝi ofertus, ili ne elektus ĝin kiel studobjekton, ĉar la angla estas jam la fakta internacia lingvo.

Mi estas ĵus reveninta de ferieto en Germanujo por viziti la boparencojn. Unu el la pli aĝaj nevinoj lernas la anglan lingvon, kaj sufiĉe bone sukcesis laŭ takso de la retmesaĝoj, kiujn ŝi jam sendis al mia edzino pro korektado kaj tradukhelpo. Sed ŝi ankoraŭ ne multe parolis.

La patrino informis nin, ke ŝi baldaŭ estos devigata tamen paroli la anglan, ĉar oni aranĝis viziton al ŝia hejmo de hispana junulino. Tiu ne parolas la germanan; la germana nevino ne parolas la hispanan. Ili ambaŭ tamen lernas la anglan. Do ĉio estas en ordo. Kaj tio ĉi ne estas unuopa okazaĵo.

Ĝi okazas ne prikalkuleble ofte, malgraŭ la pretendo de Bill Auld en sia libro La fenomeno Esperanto, ke la angla ne kapablas kiel internacia lingvo: li priskribas scenon, viditan de li, en kiu grupo de malsamnaciaj gejunuloj ren- kontiĝinta sur plaĝo baldaŭ disiĝis en silentiĝanta embaraso.

La angla ja kapablas kiel internacia lingvo en la nuntempo kaj jam multfoje en la pasinteco.

Ni estu realismaj kaj evitu ĉian revemecon. Mi legis en Update raporteton, ke la aktoro Stephen Fry, dum la televido-programo QI, menciis Esperanton kaj eĉ legis sufiĉe bone kelkajn frazojn en la lingvo.

Sed ni konstatu, ke tiu ĉi mencio okazis en la kunteksto de la 'interesa fakto', ke ĵusa studo universitata prognozas, ke, laŭ la nuna kresko, post 30 jaroj ĉiuj en la mondo parolos formon de la angla lingvo. Ni konstatu ankaŭ, ke en la programo protestis kontraŭ tiu ĉi aserto neniu.

Kaj kial la angla tiom regas? Ĉu temas pri ia beleco de la angla lingvo? Ĉu pri ia facileco de la angla? Ĉu pri ia allogeco de ĝia ĉarme freneza ortografio?

Fakte, temas entute pri nenia trajto de la lingvo mem. Temas pri la hazardo, ke ĝi estas la lingvo de la pli riĉa lando en la mondo. Ĝi estas la lingvo de la 'pli riĉa najbaro'.

Dum la homa historio, antaŭ la formiĝo de la nacioj, dulingveco oftis, ĉar homoj devis trakti, por la interŝanĝo de varoj, ktp, kun homoj el alia tribo kies lingvo estis alia. La emo do estis lerni la lingvon de la plej riĉa najbaro por komerce ricevi iom da ties riĉeco. Hodiaŭ, je monda skalo, la plej riĉa najbaro estas Usono, antaŭ ol baldaŭ kreskos Ĉinujo, kaj ties lingvo fariĝos la monda.

Infanoj de Enmigrintoj

En sia libro How the Mind Works ('Kiel funkcias la menso') Steven Pinker priskribas la jam sufiĉe bone konatan fenomenon de infanoj de enmigrintoj en iun landon. Gepatroj tiaj ofte rimarkas kiel rapide la infanoj ensorbas la lingvon de la nova lando, dum ili mem luktas ĉiutage en la nova lingva medio.

Judith Rich Harris en sia libro The Nurture Assumption ('La eduka supozo') priskribas postan, ne tiom raportitan fenemonon, ke la infanoj popaŝe enportas la eksteran lingvon en la hejmon, kaj ofte finfine rifuzas paroli la lingvon de la gepatroj eĉ en la hejmo.

Pinker kaj Harris klarigas la fenomenojn per evoluaj kialoj. La idoj instinkte scias, ke por sukcesi en la vivo, t.e. por trovi parulon, por finfine naski sian proprajn idojn, kaj por subteni sin kaj siajn eventualajn idojn, la lingvo de la lando absolute necesas. La gepatra neniel utilas. La idoj ne pensas pri la afero: instinkto faras la decidon, kaj krome inter la aĝoj du ĝis 12 jaroj la homa cerbo estas tiel aranĝita por rapide lerni ofte aŭdatan lingvon preskaŭ sen konscia peno.

Se ni volas, ke Esperanto estu lernata de normalaj homoj, ni malfermu la okulojn kaj ni agnosku tion, kio motivas normalajn homojn lerni lingvon. Ni scias, ke belaj vortoj pri neŭtraleco kaj lingva justeco inspiras homojn kaj tuŝas ties idealismajn sentojn; sed tio, kio motivas ilin, estas multe pli konkreta kaj ordinara. Temas pri vivsubteno, pri mongajno, pri kariero, eĉ pri riĉiĝo.

Kial homoj priridas nin

Mi suspektas, ke jen ni vidas la tialon, kial homoj pensas pri Esperanto kiel frivola priridinda afero, eĉ se tiuj majoritate mem ne komprenas kial. Homoj demandas 'kiuj parolas la lingvon?', 'kiom da homoj parolas ĝin?', 'ĉu la angla ne estas la internacia lingvo?', aŭ ili asertas 'ĝi ne havas literaturon', 'ĝi ne havas komunumon'.

Subkonscie, tamen, ili instinkte komprenas, ke ĝi ne estas kiel aliaj lingvoj, ĉar ĝi ne estas perilo de vivanta ekonomio. Kaj kun ili mi tute konsentas. La ekonomio estas la fundamento de ĉiu socio. Se Esperanto ne estas perilo de vivsubtena ekonomio, ĝi ne estas konsiderinda, ĝi ne estas vera lingvo kiel la naciaj lingvoj.

Jen, do, kion ni bezonas: ekonomion, kiu funkcias per la lingvo Esperanto kiel aferista lingvo, intervendanta neesperantajn varojn tra la tuta mondo, kaj profitanta la efikecon de la lingvo por tratranĉi kaj flankenŝovi la malneprajn lingvajn komplikaĵojn de la moderna mondo.

Sed io pli

Tiurilate mi tute konsentas kun la brazila samideano en Roterdamo, sed mi dirus pli. Ni devas ankaŭ lerni de la nederlanda ekzemplo (aŭ de la angla kaj aliaj).

Ni komercu unue, uzante Esperanton kiel perilon, ne propagandante ĝin, sed simple profitante per ĝi, kaj poste la neesperantistoj altiriĝos.

Esperanto fariĝos la lingvo de tutmonda komerco kiam ĝi fariĝos la lingvo de tutmonda komerco. Alivorte, ni komercu unue per Esperanto, kaj ĝia akcepto poste venos; ne male.

Esperanta kompanio

Kiel? Nu, mi laboris dum ses jaroj en la kompanio Ferranti kiel inĝeniero pri laseraj aparatoj. Kompreneble ĉiajn intertraktojn oni faris en la angla lingvo. En normala tago mi parolis kun desegnistoj, kun maŝinkonstruistoj, kun materialprovizantoj, kun eksteraj kompanioj por kontrakti specialismajn taskojn, kun la estro, kun kolegoj, kaj kompreneble kun la klientoj.

Unufoje ni provis kun franca firmao aranĝi kunlaboron, finfine sensukcesa. Mi memoris kiel malfacile estis fari eĉ la plej simplajn laborojn pro la lingva diferenco.

Ni traktis plejofte kun unu ĉefinĝeniero, kiu bone scipovis la anglan. Ĉiujn demandojn oni devis direkti al li, eĉ se la demando ne rekte koncernis lin.

Memorante tion ĉi, kaj fariĝinte esperantisto, mi de tempo al tempo pensis, kiel Esperanto povus solvi la problemojn, kiujn mi tiam spertis.

Mi imagis kiel, se ĉiu laboranto je kiu ajn nivelo en kompanio regus Esperanton, tiu povus rekte trakti kun la taŭga homo en alia kompanio senkonsidere ĉu en Francujo, ĉu en Germanujo, ĉu en Ĉinujo.

Mi plue revis pri internacia kompanio, kiu komercus kie ajn tra la mondo, kies kompanianoj estus ĉiuj esperantistoj, kaj do povus per telefono, per retmesaĝo, per skajpo aŭ televida konferenco senĝene efiki siajn ĉiutagajn laborojn por la kompanio, komunikante kun la taŭgaj homoj tute samkiel mi faris per la angla en anglalingva kompanio.

Mi imagis, ke, ĉar oni havus integriĝintan firmaon, kiu funkcius sen la kutimaj miskomprenoj pro lingvo, sen speciala trejnado por tiuj firmaanoj, kiuj devas labori kun eksterlandaj samkompanianoj, kaj sen la altaj salajroj de primadonaj interpretistoj, ĝi povus havi ekonomiajn avantaĝojn super aliaj kompanioj konkurantaj en la sama sfero. Tiel mi revis.

Sed nun mi asertas, ke ne plu temas simple pri alia tereno, en kiu Esperanto povus helpi, sed ke ĝi estas la tereno, en kiu Esperanto devas sukcesi, por ke niaj revoj esperantistaj havu ian ŝancon realiĝi.

Mi aldone asertas jenon: se ni ne povas elpensi esperantlingvan kompanion internacian, kiu povus riĉiĝi super tiuj, kiuj uzas la anglan, ni povas esti certaj, ke Esperanto neniam venkos.

Konklude

Jes, ni faru ĉion, kion ni ĝis nun faradis, kaj ni povos esti komforte certaj, ke la lingvo kreskos mondskale (sed ne en Skotlando), kaj ni povos prognozi, ke post 200 jaroj la esperantistaro nombros ĉirkaŭ 120 000, t.e., ke ĝi duobliĝos … ne sufiĉas, ĉu ne, por skui la mondon. Tia ne estos la sukceso, kian ni atendas.

Verdire, se Esperanto ne mal- parazitiĝos, ĝi ne havos la venkon, pri kiu ni revas.

Anstataŭi la anglan kiel lingvon de komerco estas, ni konstatu, grandiozega ambicio. Niaj ĝuindaj naciaj kongresetoj, kiam ni amuziĝas kaj babilas kaj parolas kun karaj amikoj kaj faras decidojn pri la venonta jaro, ŝanĝos nenion. Eĉ Universalaj Kongresoj kun ĉia sia prestiĝo ŝanĝos nenion.

Se ni ne starigos konkurencan ekonomion serioze akran, kiu kapablos minaci tiujn de la nacioj, Esperanto restos tio, kio ĝi nun estas: plezura flankokupo de ĉarmaj elcentremuloj.

Hju Reid naskiĝis en 1954 en Glasgovo; edukiĝis knabe en Greenock, Weymouth, Rosyth kaj Dalkeith; studis en la universitatoj de Dundee kaj Edinburgo; bakalaŭriĝis el Edinburgo en 1979 pri fiziko; laboris kiel inĝeniero pri laseroj en la firmao Ferranti en Dundee; fariĝis lekciisto pri fiziko en Bell College of Technology en 1985 kaj esperantistiĝis en la sama jaro; nuntempe li estas docento ĉe la Universitato de Okcidenta Skotlando.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2009.

<<  [967]  >>