Rekte al la artikolo

Unu el la plej ĝuaj kongresoj

<<  [967]  >>

Girvan kaj Maire McKay

La ĉi-jara Brita Kongreso okazis en Sarum College, kiu situas en la belega okcidentangla urbo Salisbury, Anglujo. La organizantoj estis Jean kaj David Bisset, kiujn oni devas varme danki kaj gratuli, precipe pro la fakto, ke ili — loĝantoj de fora 'Kaledonio severa kaj sovaĝa' — brile sukcesis efektivigi ĝin en suda regiono, kiu antaŭe ne estis al ili bone konita.

Por ni ĝi estis unu el la plej ĝuaj kongresoj, kiujn ni iam partoprenis. La diversaj prelegoj kaj kontribuaĵoj estis aparte interesaj kaj de elstara kvalito.

Krom esperantistoj el la tri britaj nacioj, Anglujo, Kimrujo kaj Skotlando (inkluzive de kelkaj eksterland-devenaj loĝantoj de Britujo) partoprenis geamikoj el Pollando, Francujo, Ukrainujo, Nederlando kaj Irlando.

La vendreda programo konsistis el artisma promenado gvidata de Joyce Bunting; prelego de David Bisset pri William Butterfield kaj aliaj arkitektoj, kiuj laboris en Salisbury; parolado (proza, ne poezia) de nia altestimata poetino Marjorie Boulton; kaj tre amuza (kaj erudita!) prelego pri la fama gaŭlo Asterisko, fare de Andreo Weir, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Skotlando.

Ankaŭ la sabataj kaj dimanĉaj prelegoj estis elstaraj. En la sabato ni aŭskultis la kontribuaĵojn 'Esperanto – ĉu nur lingvo?' de David Kelso, en kiu li enprofundigis nin en la ideologion de Zamenhof kaj en la koncepton de la interna ideo (legu adaptitan version de la prelego); valoregan kaj profunde esploritan kontribuaĵon al nia scio pri unu el la plej gravaj esperantistoj, Gaston Waringhien, fare de Graham Blakey; prezentaĵon 'Preparado por UK' (t.e. la ĉi-jara bjalistoka) de Przemek Wierzbowski; kaj interesan prelegon de la eferverska kaj fervoj-amanta Paul Gubbins, pri la 'Wessex'- romanisto Thomas Hardy. La vespero finiĝis per kvizo (tre malfacila!) direktata de Clare Hunter kaj Bill Owen.

Dimanĉe okazis ekumena diservo gvidata de Geoff Wood kaj Martyn McClelland. Poste Hugh Reid faris atentokaptan prelegon kun la intence provoka titolo 'Esperanto – ĉu parazito?' (la prelego legeblas ĉi-numere); kaj Derek Tatton organizis la tiel nomatan Drondon (diskut-rondon).

Plie, ne mankis la drama arto. Paul Gubbins kaj aktoroj (Peter Bolwell, Malcolm Jones, Sally Phillips kaj aliaj) amuzege prezentis la teatraĵon 'La sonĝo de la kursgvidanto' de Marjorie Boulton. Kanoniko Judy Rees prezentis (en la angla, kun esperanta komento) informon pri la religia poeto George Herbert, kaj sekve John Wells faris unu el siaj kutime fascinaj doktaj prelegoj, 'La frazmelodio en internacia perspektivo'.

En la vespero ni bankedis en loka hotelo, kie Harry Barron invitis nin al la venonta brita kongreso en Llandudno kaj instruis iom da kimra lingvo al la kompatinduloj, kiuj ankoraŭ ne scipovis paroli ĝin.

Grupo da kongresanoj, kiuj restis en Salisbury ĝis la lundo, ekskursis en bela printempa vetero al Bemerton, Old Sarum kaj Avebury Ring, unu el la plej gravaj arkeologiejoj en Anglujo.

Entute, etoso, gastigo, komforto, manĝaĵo kaj prelegoj apenaŭ povus esti superitaj.


Bildo

La Salisbury-kongreso estis 'jubilea' kongreso: JEB (Junularo Esperantista Brita) festis sian 50-jariĝon per aparte bakita kuko, kiun JEB-prezidinto Tim Owen tranĉis, dum rigardis, de maldekstre, Peter Bolwell, Terry Page, Jack Warren, Anica Page, Peter Redfern kaj Guy Johnston. Cetere kongresanoj memoris, ke antaŭ 100 jaroj estas naskita Ivo Lapenna kaj antaŭ 150 Ludoviko Zamenhof.

Bildo

Pri Zamenhof prelegetis dum la solena malfermo Marjorie Boulton, atentigante pri la atingaĵoj de tiu ĉi 'eta, malforta, malriĉa [juda knabeto] kun lispo kaj depende de okulvitroj'. Aliaj homoj, Marjorie diris, eble volus venĝi sin kontraŭ socio, kiu tiom malfaciligis la vivon: 'Se iu knabo havis la rajton pensi amare, venĝe, estis tiu eta Ludoviko.' Tamen Zamenhof 'komencis pensi ne pri venĝo sed pri maniero plibonigi la situacion. Kaj ni, en tiu ĉi ĉambro, scias, kion li faris.'

Bildo

Alian jubileon festis argumenteble la plej grava dramo-kolekto en la esperanta literaturo: la dramaro Virino ĉe la landlimo de Marjorie Boulton, publikigita en 1959. (Vidu ankaŭ la malantaŭan kovrilon de ĉi tiu numero.) Ĉi tie aktoroj kaj publiko aplaŭdas la verkinton post prezento de 'La sonĝo de la kursgvidanto'. De maldekstre: Malcolm Jones, Sally Phillips, Peter Bolwell, Paul Gubbins, Marjorie Boulton, Clare Hunter kaj Terry Page.

Bildo

Kiel kutime, la libro-budo allogis multe da kongresanoj. De maldekstre, Joyce Bunting kaj Anica Page volonte vendas libron al Jack Warren.

Bildo

David Bisset, unu el la organizantoj.

Girvan kaj Mairie McKay loĝas en Norda Irlando. Girvan estas fidela kontribuanto al la sendependa internacia magazino Monato, kaj la paro ofte ĉeestas Esperanto-eventojn en Skotlando.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2009.

<<  [967]  >>