Rekte al la artikolo

Esperante pri kio, precize?

<<  [967]  >>

David Kelso

La ĉi-jara kongreso en Salisbury notindis pro altkvalitaj prelegoj. Jen iom adaptita versio de unu, en kiu David Kelso, en pensiga, leginda artikolo, demandas interalie, ĉu Esperanto havas propran kulturon.

La titolo de mia parolado samtema en Salisbury estis 'Esperanto — ĉu nur lingvo?' Ĉi tiu artikolo estas mallongigo — esperende eĉ polurigo? — de tiu tre efika dormigilo.

Mi komencis, esplorante la ideon, ĉu lingvo konsistas el nur vortoj kaj gramatiko? Kompreneble, ne: viva lingvo, lingvo efektive praktikata, ampleksas ideojn, foje komunajn inter la plimulto da lingvoj ('bebo', 'peza'), foje apartaj por la koncerna lingvo.

La frazoj 'level playing field' (en la angla), 'le mot juste' (franca), 'la bella figura' (itala), kunportas pli vastan signifon, krom la laŭliteran 'ebena ludejo', 'la ĝusta parolo', 'la bela figuro'. Tiuj kromsignifoj reprezentas ideojn karakterizajn de tiu lingvo, pli precize de la kulturo de la uzantoj de tiu lingvo. Ĉu same Esperanto havas tiajn karakterizajn ideojn, ĉu cetere propran kulturon?

'Kulturo' estas vorto ofte kaj multe misuzata. En la ordinara parolo, ĝi ofte signifas la belartojn: literaturo, klasika muziko, pentrarto, kaj cetere. Sed en kuntekstoj sociologia, antropologia aŭ socilingvistika, ĝi signifas tutsimple ĉion komunan en la vivo de homa grupo aŭ socio, ĉion komunan kaj lernitan, tamen, ne hereditan: ne nur, do, la belartoj, sed religio, vestokutimoj, manĝkutimoj, folk- loro, legendoj kaj, plej grave, lingvo.

Se Esperanto (t.e. la komunumo de esperantanoj) ne havas kulturon, ĝi ne estas lingvo – kaj ni esperantanoj ne estas homoj! Tiu kulturo jes enhavas karakterizajn ideojn – kabei, verdismo, esperantumi – sed ankaŭ konceptojn, kiuj, kvankam parencaj al ekvivalentoj en aliaj lingvoj (principe eŭropaj), ne tute samas.

Ĉu 'bruna' en Esperanto pli proksimas al la angla 'brown' aŭ al la itala 'marone'? Ĉu 'nepre', 'adekvata', 'eventuale' havas rektajn ekvivalentojn en la angla?

Tiu diskuteto tamen rilatis ĉefe al la iom enigma titolo de la parolado, kaj servis enkonduki la ĉefan parton de la prezentaĵo, nome esploron de unu fako de la kulturo de Esperanto: la ideologio de Esperanto, se vere tiu ekzistas.

La unua ideologo de Esperanto (nia unua 'profeto') estis Lejzer Ludoviko Zamenhof mem, tiu ĝentila hebreo el Bjalistoko, tiutempe en Rusujo. Por li, inter-nacian lingvon (Esperanto) nepre akompanu inter-genta ideologio, kiun li nomis homaranismo. La tiel nomata 'interna ideo' de Esperanto estas nur resumo, simpligo, mildigo de tiu idealaro.

Zamenhof konvinkiĝis, ke la ĉefa kaŭzo de milito, konflikto kaj nekompreno en la mondo estas la dividoj inter diversaj gentoj, plej forte ekzempligita en lia pluretna hejmurbo. La solvo tial nepre estu 'neŭtrale-homa' lingvo, per kiu la gentoj parolu unuj al aliaj; kaj 'neŭtrale-homa' ideologio, per kiu ili sentu sin unu homaro, ne miloj da apartaj gentoj, kredoj, kulturoj kaj lingvo-komunumoj.

La gravularo de la movado tiutempa, ĉefe francoj, nervoziĝis pri tiu 'profeto el la oriento' kaj sukcesis persvadi lin ne proklami siajn opiniojn pri religio kaj politiko: la movado estu 'neŭtrala' pri ĉio, kio ne rekte rilatas al la lingva problemo.

Nur en la lastaj jaroj de sia vivo Zamenhof konstatis, ke ne nur etneco kaj lingvo dividas la homaron, sed ankaŭ ekonomia klaso: burĝoj, proletoj, havantoj, nehavantoj. Lanti, tamen, nia dua profeto, konceptis klason kiel la ĉefan faktoron en homaj problemoj: por li, dividoj kulturaj, lingvaj, ideologiaj, sekvis de la fundamenta, ekonomia divido inter la klasoj.

Ne surprize, Zamenhof devenis de liberala, klera, hebrea mondeto en Rusujo, kie gentoj, lingvoj, religiaj dividoj tre evidentis; Lanti de tre malriĉa, laborista, kampara socio en okcidenta Francujo, kie ekonomiaj dividoj plej evidentis, etnaj kaj kulturaj malpli.

Lanti, do, evoluigis ideologion, laŭ kiu Esperanto estu la tutmonda, neburĝa komunikilo ebliganta al revoluciemaj, kontraŭ-kapitalismaj laboristoj kunlabori por renversi maljustajn strukturojn ekonomian, politikan kaj socian.

Lia kreaĵo, SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) ĝuste ne estas neŭtrala. Kiam klasdividoj plej severis, en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, SAT sufiĉe sukcesis kiel rivalo de la 'neŭtrala' UEA; en la pli prosperaj jaroj post la dua mondmilito, laboristoj malpli fervoris pri revolucio, pri politiko cetere, kaj SAT velkis. En siaj lastaj jaroj (la 1940-aj) Lanti iom moderiĝis kaj agnoskis, ke ekzistas io komuna inter la konceptoj homaranismo kaj sennaciismo.

Sed, ekde la Deklaro de Ĝenevo (1906), la Esperanto-movado (kaj, post 1908, UEA) estis nek homaranisma nek sennaciisma: ĝi estis oficiale neŭtrala pri demandoj politikaj, religiaj kaj sociaj (aŭ 'socialaj', laŭ la originala formulo). Oni ne precize difinis tiun koncepton, rezulte ke en la 1930-aj jaroj UEA ne kontraŭis, eĉ iom komplezis, al naziismo kaj, malpli evidente, al stalinismo.

Post la dua mondmilito, tria profeto de nia lingvo-komunumo, Ivo Lapenna, insistis, ke tiu neŭtraleco estu 'aktiva neŭtraleco', per kio li intencis, ke ĝi inkluzivu pozitivan subtenon al demokratio (tial, implice, kontraŭon al maldemokrataj sistemoj kiel faŝismo, komunismo) kaj al homaj rajtoj – poste difinotaj en la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj.

Lapenna tiel tuŝis la ĉefan demandon rilate neŭtralismon – neŭtrala pri kio, precize? Neniu povas neŭtrali pri manĝo kaj sekuro: ĉiuj favoras, ĉu ne? Kaj eĉ Svisujo, la klasika ekzemplo, ne neŭtralas pri demokratio kaj kapitalismo (aŭ 'libermerkatismo').

Same, UEA devas difini pri kio ĝi ja neŭtralas kaj pri kio ne. Ĉu vere nia movado neŭtralas pri milito, perforto, torturo, malsato, maljusto? Depost la epoko de Lapenna oni eĉ ne diskutas.

Krom la tri profetoj, la ĉefaj kontribuaĵoj al la ideologio de Esperanto estas porokazaj deklaracioj kaj manifestoj, ofte postkongresaj: Bulonjo 1905, Ĝenevo 1906, Frostavallen 1956, Madrido 1968, Tyresö 1969, Raŭmo 1980, Prago 1996. Al Bulonjo kaj Ĝenevo ni ŝuldas la konceptojn esperantismo kaj neŭtraleco; al Frostavallen kaj Madrido, la Lapennan version de finvenkismo; al Tyresö la elekteblon de malneŭtralismo, politikan engaĝon; al Raŭmo la filozofion raŭmismo (vidu sube) kaj al Prago la plej lastan difinon de la ortodoksismo de UEA.

El pli ol 100 jaroj da debatado (malmulta) kaj deklarado (multa), eliĝas du ĉefaj starpunktoj: la oficiala, neŭtrala finvenkismo, kaj la alternativa raŭmismo.

La Manifesto de Prago iom nebule difinas la oficialan doktrinon, kiu ampleksas jenajn principojn: demokratio, transnacia edukado, pedagogia efikeco, plurlingveco, lingvaj rajtoj, lingva diverseco, homa emancipiĝo … (sen mencio de neŭtraleco): nenio neakceptebla por Zamenhof, Privat, Hodler, Jakob, Malmgren, eĉ Lapenna.

La alternativo, raŭmismo, deiras de la supozo, ke la fina venko (eĉ provizora venko?) ne baldaŭas; ĉu ni tial rezignu kaj serĉu alian kredon?

Tute ne, argumentas la raŭmistoj, ĉar la Esperanto-komunumo estas jam lingvo-komunumo, memsufiĉa kaj estiminda en si mem. La eŭska lingvokomunumo ne bezonas finan venkon, nek la kimra: kial do nia? Ni havas nian lingvon, delonge plej maturan; riĉan komunan vivon per kongresoj, libroj, revuoj, korespondado kaj, plilaste, interreto; sufiĉe riĉan, tutmondan, diversecan literaturon; kaj komunan idealaron, kiun ni fervore subtenas. Tiom sufiĉas: ni riĉigu niajn lingvon kaj kulturon kaj, kiam la mondo serĉos interlingvon, ni estos pretaj.

Bela bildo, sed ne tute konvinka. Aleksandro Korĵenkov, inter aliaj, memorigas, ke aliaj lingvo-komunumoj kutime daŭrigas sin per bredado de novaj lingvanoj – infanoj: en tiu fako la esperantanaro ne glore sukcesis.

Necesas do daŭra varbado. Varbado, tamen, ne nepre implicu finvenkismon: ni 'vendu' al samidealuloj nian unikan, multetnan, idealisman, tutmondan, amikecan komunan kulturon, kiu ja estas dezirinda, 'aĉetinda'.

El tiu esplorvojaĝo, mi konkludas, ke Esperanto ne estas, neniam estis, nur vortaro kaj gramatiko: la ideologio jam ekzistis, kiam Zamenhof nomis sin 'Esperanto' – oni nepre esperu pri io pli inspira ol korelativoj! Tamen nia ideologio estas neklara, nekohera, pro tiu misa politiko, la neŭtraleco.

UEA kaj la Esperanto-komunumo pli ĝenerala daŭre neŭtralu pri reformo de la tutmonda financa sistemo, pri la teknikaĵoj de interkontinenta komerco, pri ĉu fervojoj, ĉu aŭtoŝoseoj. Tamen, ni nepre debatu, en kongresoj, revuoj kaj malgrandaj rondoj, la grandajn demandojn, kiuj ja tuŝas nian centran idealon: la unuecon de la homaro. Laŭ mi, tiu debato nepre pritraktu pacon, justecon, malsaton kaj malsanon, kulturajn rajtojn, interhoman kaj interetnan bonvolon, kaj universalisman sintenon pri esploro kaj kleriĝo.

Verdire, ne decas kanti himnojn pri tuthomara frateco kaj samtempe resti neŭtralaj pri la fakto, ke duono de niaj gefratoj malsatas, malsanas kaj suferas ĉiutagan maljuston.

David Kelso, iama inspektoro pri lernejoj en Skotlando, estas estrarano de Esperanto-Asocio de Britio.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2009.

<<  [967]  >>