Rekte al la artikolo

Esperanto estas …

<<  [967]  >>

Geoffrey Greatrex

DVD. E@I, 2008. www.esperantodvd.net.

Bildo

E@I proponas per la jena DVD interesan panoramon pri la lingvo Esperanto kaj la Esperanto-movado. Antaŭ ol eniri detalajn kritikojn pri la enhavo, notindas, ke la disko kaj la skatolo, kiu enhavas ĝin, aspektas tre profesie. Kiel anoncas la produktantoj, ĝi reprezentas la frukton de tri-jara laborado, pro kiu ĉiuj volontuloj, kiuj laboris pri la projekto, meritas grandan laŭdon.

Ĝi ŝajne montreblas en kiu ajn lando kaj formato; iuj eroj jam aperis en YouTube. La sola afero pri la priskribo de la enhavo surskatole, kiu cerbumigis min, estis la lingvoj, en kiuj la tekstoj de la filmetoj aŭdeblas kaj videblas (per subteksto).

Kvankam mi neniel tre lertas pri teknikaj aferoj, ŝajnas al mi, ke la lingvoj menciitaj surskatole ne kongruas kun tiuj, kiujn proponas la DVD mem: mankas, ekzemple la franca, la nederlanda kaj la germana. Povas esti, ke mi fuŝe serĉis, sed estas certe, ke ili ne saltas al la okuloj. Malgraŭ ĉi tiu kritiko notindas, ke oni rajtas elekti inter pluraj lingvoj – pli por la subtekstoj ol por la voĉa versio.

La DVD, kiu daŭras 43 minutojn, dividiĝas en ses partojn. Kromas kelkaj fotoj, la plena versio de intervjuo kun Humphrey Tonkin, kaj eroj el kelkaj rokkoncertoj. La unua parto, kiu daŭras eĉ ne du minutojn, estas ĝenerala enkonduko: ĝi celas montri la diversajn manierojn, laŭ kiuj oni povas uzi la lingvon, ekzemple per interreto.

La dua ero, kiu daŭras ok minutojn, eniras la trajtojn de la lingvo – ĝia facileco, ĝia neŭtraleco kaj simile; ĝi ankaŭ iom pridiskutas la historion de la lingvo. Oni prave insistas pri la riĉeco de la lingvo kaj uzas kelkajn intervjuojn por klarigi ĉi tiajn punktojn. Oni same laŭdinde specife aludas Pasportan Servon kaj pridiskutas ĝian gravecon. Fine oni mencias la propedeŭtikan valoron de la lingvo, ne uzante (feliĉe!) tiun terminon, kaj notas, ke la lingvo aparte bone uziĝas per la reto.

En la tria ero (proksimume ses minutojn) oni diskutas la kialojn, kiuj inspiras homojn eklerni la lingvon, ĉu idealismo, ĉu lingvemo, kaj simile; en ĉi tiu kunteksto oni mencias la internan ideon de Zamenhof. Kontraste al la dua ero, ĉi tiu parto iom pli priskribas ol fanfaronas, kvankam la prezentomaniero de la tuta filmo malofte estas ĝene propagandeca.

La kvara ero, la plej longa (13 minutojn), pli detale konsideras la lingvon mem. Ĝi komenciĝas per intervjuetoj, en kiuj pluraj homoj el ĉiuj mondopartoj klarigas, kial ili lernis la lingvon. Poste ĝi rapide elmontras la gramatikon de la lingvo, eble iom teknike: mi ne certas, kiom da homoj ja scias, kio estas 'rekta objekto'.

Oni diskutas la manierojn, per kiuj eblas lerni la lingvon, ĉu (ekzemple) per memstudo, grupa kurso, ĉu alimaniere, kaj klare montras la belajn eblojn lerni en la reto. Konklude intervjuiĝas diversaj esperantistoj, kiuj elvokas la utilon de la lingvo por si en la vivo.

La kvina ero (kvar minutojn) traktas la movadon, revenante al la interna ideo kaj prezentante la diversajn asociojn, kiuj ekzistas, kaj iliajn simbolojn, ktp.

La sesa parto estas tiu, en kiu la produktantoj iom troigas, ŝajnas al mi, pretendante, ke eblas, ke Esperanto fariĝos la lingvo de la mondo: por pravigi la aserton, oni notas, ke pluraj aliaj bonaj ideoj (ekzemple arabaj ciferoj) ne akceptiĝis ĝis post longa tempo. Sammaniere povas esti, ke nur malrapide oni atentos Esperanton. La alia argumento proponita estas la neprognozeblo de la estonteco: pro tio oni ne forĵetu Esperanton, ĉar eblas, ke ankaŭ ĝi subite sukcesos.

Jen pri la specifaj eroj de la DVD. Necesas tamen pritrakti ĝian aspekton, kian efikon ĝi havus al nemovadanoj. Unuflanke, multaj aspektoj ŝajnas tre modernaj: oni ludas rokmuzikon ofte fone, dum je aliaj momentoj ludiĝas popmuziko en Esperanto. La vida aspekto, almenaŭ la maniero, laŭ kiu oni prezentas erojn, same estas moderneca, ofte fulmrapida.

Aliflanke, la montritaj aferoj ŝajnas al mi ofte malmodernaj. Je unu momento oni eĉ vidas komitatkunsidon de UEA! Sed alimomente oni montras (ekzemple) iom polvecajn librojn, malnovajn bildojn, aŭ tradician popoldancadon. Oni ofte tra la filmo spektas sufiĉe amatorajn distraĵojn, kiel teatraĵojn, koncertojn, kaj tiajn kongresajn erojn, kiuj, eble pro la maniero, laŭ kiu oni ilin filmis, aspektas sufiĉe eksmodaj kaj eĉ embarase enuigaj.

Temas tiel pri paradoksa kunmeto de novaj kaj malnovaj aspektoj, kio eble reliefigas ecojn de nia movado mem: oni ja daŭre plendas pri la tro ŝablonecaj UK-oj, kiuj tamen enkadrigas interesajn lastatempajn erojn.

La moderna stilo ankaŭ bedaŭrinde postulas, ke malmultaj eroj (ekzemple intervjuoj) daŭras pli ol kelkaj sekundoj, eĉ se oni poste revenas al la sama persono. La atentokapablo de la publiko evidente konstante malkreskas, sed kiam oni traktas sufiĉe seriozan temon, necesas permesi al intervjuatoj pli longe paroli, por ke ili diru ion koheran kaj interesan. En la kvara parto oni ja permesas al la intervjuatoj pli longe paroli, kiu plibonigas ĉi tiun sekcion.

Oni ne troigu tiajn kritikojn. Kvardekjaraĝa recenzanto probable ne estas la plej oportuna persono por percepti, ĉu io ajn plaĉos al gejunuloj ĝenerale.

Necesas tamen substreki, ke la kerno de la problemo troviĝas en tio, kio koncernas la celojn de la DVD. Kiun ĝi celas? Supozeble homojn, kiuj apenaŭ aŭdis antaŭe pri la lingvo. Sed ĉu ili spektu la tuton? Aŭ nur parton?

Iuj eroj, aparte tiuj, kiuj traktas la movadon, ŝajnas pli priskribaj kaj neŭtralaj, kvazaŭ la celo estus nur prezenti la movadon (sed ne nepre rekomendi ĝin). Kompreneble oni kuraĝigas la spektanton lerni la lingvon kaj pli profundigi siajn sciojn pri ĝi, kaj oni logike kaj kohere klarigas, kial oni tion farus.

Tamen mankas klaro pri tio, kiel la partoj de ĝi kuniĝas kaj kiel oni utiligu ilin por allogi homojn al la movado aŭ al kluboj. Mi tre dubas, ĉu oni povus (ekzemple) proponi ĝin al loka (aŭ nacia) televidkanalo, parte pro la ioma eksmodeco de iuj eroj, parte pro la sobra legado de la tekstoj (kiun tamen mi alte taksas, cetere, sed mi povas komenti nur la anglalingvan version).

Mia fina konkludo estas, ke la DVD reprezentas gravan kontribuaĵon al la prezento de la lingvo laŭ moderna formato, kiu eventuale ja povus persvadi progresemajn homojn eklerni la lingvon. Samtempe mi esperas, ke la sama teamo, kiu tiom lerte produktis ĝin, ne ĉesigos nun siajn laborojn. Necesas pli ekspluati ĉi tiun talenton, eventuale por provizi la movadon per pli kohera 15- aŭ 22-minuta programo pri la lingvo, ideale fokusiĝante pri individuaj esperantistoj kaj pri ilia maniero uzi ĝin.

Geoffrey Greatrex estas prezidinto de Esperanto-Asocio de Britio. Li nun profesoras pri klasikaj lingvoj kaj kulturoj ĉe la Universitato de Otavo, Kanado. Lastatempe li prelegis en Barlastono.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2009.

<<  [967]  >>