Rekte al la artikolo

Babile

<<  [967]  >>

Paul Gubbins

La internacia lingvo … de futbalo

Foje oni argumentas, ke futbalo (aŭ futbalozo, kiel mi preferas) estas speco de 'internacia lingvo'. Amuzis min, tamen, kiam la itala estro de la angla futbal-teamo, iu Fabio Capello, diris, ke li ofte ne komprenas siajn nordanglajn kolegojn. 'Kiam ni priparolas futbalon, la vortprovizo estas relative limigita,' informis Capello (The Guardian, 2009-02-21). 'Sed kiam ni deflankiĝas de futbalo, kompreni pli malfacilas.'

Jen do defio por ĉiu brita esperantisto: provu konvinki duon-ebrian, post-matĉan futbal-adepton, kies obscene pagatajn heroojn ĵus venkis obscene pagataj kaj rivalaj malherooj, ke la angla ne estas la internacia lingvo. Do, faru … kaj eble vi trovos, ke alia kandidato por la rolo de internacia lingvo estas la ĉie komprenata, ĉie praktikata, pugnobato. Bedaŭrinde.

La internacia lingvo … de kinarto

Okaze de la film-festivalo en Cannes, Francujo, estas raportite, ke – malgraŭ la supozata ĉieeco de la angla – la kritikistoj grupiĝas 'en bandoj bazitaj foje ne sur amikeco aŭ komunaj interesoj sed sur nacieco kaj komunaj lingvoj'. Cetere, Cannes 'estas Babelturo, kie lingvaj miskomprenoj montras abismon eĉ pli profundan: kulturajn diferencojn' (The Guardian, 2009-05-23).

Vere – pardonu la anglan – 'a Cannes of worms'. Eble, pli trafe, 'a Cannes of terms'. Ho, ve. Denove: pardonon.

La internacia lingvo … de kuracado

Trompas la britan serservon miloj da 'pacientoj' timantaj tiel nomatan porkogripon, laŭ The Observer (2009-08-09). Sanuloj malhoneste petas la kuracilon tamiflu, antaŭ ol ekferii ekzemple en Hispanujo. Ili ne volas tie malsaniĝi kaj viziti hispanan kuraciston, kiu ne parolas la anglan. Kio? Eksterlandano, kiu ne regas nian gepatran lingvon? Apenaŭ kredeblas.

La mistero pri Prawo Jazdy

La polico en la Irlanda Respubliko fine solvis la misteron pri la pola ŝoforo Prawo Jazdy – la plej fifama aŭtisto en la respubliko, kiu konstante donis malsaman adreson, kiam temis pri puno pro trafiko-delikto.

Post pli ol 50 tiaj deliktoj, la polico konstatis, ke Prawo Jazdy signifas 'stirpermesilo' en la pola: policanoj kopiis la informon de sur la dokumento, kredante, ke ili skribas la nomon de la deliktinto (fonto: Google News 2009-02-20, kun dankoj al David Kelso pro la atentigo). Evidente, por estontece eviti fuŝojn tiajn, internacie valida permesilo bezonas internacie validan lingvon.

Nia fleksebla lingvo

Tim Owen rimarkis strangaĵon ĉe Facebook: iu Zakariya Mondcivitano skribis, ke 'Esperanto estas la sola lingvo tiu … os alport pacon al mondo.' Li kredas, ke temas pri anglismo: 'os alport' eble paralelas al 'will bring'. Aliflanke la mondcivitano ŝajne as-reg la akuzativon ('pacon'), eĉ se tiu as-konfuziĝ pri tiu/kiu, kaj as-kred, ke n-o-pac la o-lingv os-alport al iu ajn o-mond, ne al iu a-it-difin o-mond. Ve ho.

Ĉiam portu vian verdan stelon …

Raportas Ian Mac Dowall, ke en printempo li turiste vizitis la urbon Ludlow, kie li kaftrinkis kun eksaj kolegoj. Proksimiĝis paro, parolante la anglan per germana akĉento, kiam unu el la germanoj rimarkis la verdan stelon de Ian. Tuj ŝi ekparolis esperante, ne bone, sed sufiĉe por informi, ke ŝi estas nevino de la germana esperantisto Rüdiger Sachs.

La renkontiĝo tre imponis la ekskolegojn de Ian, kiu do insistas: 'Ĉiam portu vian verdan stelon!'

… sed ne sur la vizaĝo

Raportite estas, ke belgino, 18-jaraĝa, kaj ne-esperantisto, petis, ke tatuisto metu tri etajn kvinpintajn stelojn sur sian vizaĝon apud la maldekstran okulon (Metro 2009-06- 17). Tamen dum la operacio la junulino diris, ke ŝi endormiĝis kaj, vekiĝinte, trovis ne tri sed 56 survizaĝajn stelojn. La 'stelulino' insistis, ke ŝi diris al la rusa tatuisto kaj en la franca kaj en la angla, ke tiu ornamu la vizaĝon per nur tri steloj. Unue ŝi minacis procesi kontraŭ la ruso sed, kiam suspektemuloj atentigis, ke apenaŭ eblas tradormi operacion tian, ŝi konfesis, ke ŝi mensogis por esti kompensata.

Tamen jen maniero reklami Esperanton: eble EAB pagus la koston de la operacio, se prezentus sin kandidato. Aŭ eble ne.

Gratulon …

al Steve Lyons, kiu premiiĝis en kvizo okazinta dum Freŝo 2009 (fine de junio). Freŝo proponas prelegojn, lingvo-lecionojn kaj ekskursojn. Unu el la 'freŝaj' prelegintoj estis la esperanta film-reĝisoro Roman Dobrzyński, kiu gastprelegis dum la pasintjara brita kongreso en Southport …

kaj al Hilary Chapman, membro de la virvoĉa ĥoro kimra Cor Meibion Maelgwn. En aŭgusto la ĥoro partoprenis en la nacia ejstedvodo (kulturfesto) apud Bala, kie ĝi ĝajnis la unuan premion …

kaj al Tim Carr, Crewe, kies nova poemaro Yvonne realiĝis en aŭgusto, ĉe Eldonejo Bero, Roterdamo. Espereble aperos recenzo en venonta numero de La Brita Esperantisto: intertempe legemuloj povos akiri la 250-paĝan volumon ĉe la kutimaj libroservoj, inkluzive de EAB.

Publico

Nepras danki al Stephen Thompson, John Wells kaj aliaj, kiuj aparte aktivis okaze de la Universala Kongreso fine de julio por certigi, ke la evento estis priraportata. Stephen aperis en televida novaĵelsendo de BBC; John kunlaboris kun Daily Mail-raportistino, kies artikolo estas titolita Esperanto, the Lingo of Lovers); simile, raportoj en The Times kaj Birmingham Mail substrekis la enamigajn kvalitojn de la lingvo.

Cetere, Stephen daŭre dissendas petojn, ke aktivuloj reagu al komentoj pri lingvoj aperintaj en amaskomunikiloj, ekzemple kadre de la 'debato' rilate lingvo-instruadon post la publikigo de la rezultoj de la ĉi-jaraj GCSE-ekzamenoj. Bone – sed vidu la redaktoran angulon ĉi-numere.

La retpaĝaro de La Brita Esperantisto

Dum la somero Simon Davies refaris la retpaĝaron de La Brita Esperantisto. Troveblas ĉi tie – cetere tre facile, tre uzantoplaĉe – artikoloj kaj fotoj aperintaj en la revuo ekde 1998 (kaj Simon planas iom post iom enretigi ankaŭ la enhavon de pli fruaj numeroj). Mirinde estas, kio tie jam legeblas.

Do nepre vizitu la paĝaron ĉe www.esperanto-gb.org/lbe. Vi ne bedaŭros!

Aldone …

al la artikolo de Muriel Shackleton pri la jorkŝira federacio, kiu aperis en la lasta numero de La Brita Esperantisto, informas Kris Long pri pioniro en Howarth. Hilda Clegg, lerninte Esperanton ĉe la klubo en Keighley, instruis la lingvon en lernejo en Haworth, neoficiale sed duonhoron post la lecionoj. Tie la patrino de Kris, tiam Betty Watson, eksciis pri Esperanto en la sama lernejo, kie ŝi instruis 1937-39.

Hilda Clegg aktivis, ŝajne, nur dum la 30-aj jaroj. Iam, estante en Belgujo, kaj diskutante la internacian lingvon en kafejo, ŝi elturniĝis en Esperanto, kiam belgo ŝin esperante alparolis. Tiel ŝi montris la lingvon vivanta.

Jarojn poste ŝi donis al Kris poŝtmarkon pri la 1953-a zagreba UK – jen la unua fojo, ke li aŭdis pri Esperanto.

PPG

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2009.

<<  [967]  >>