Dum la Brita Kongreso en Salisbury, membroj de la brita aktoro-grupo La Verda Ranaro prezentis, honore al la verkinto, komedion 'La sonĝo de la kursgvidanto' el la dramaro Virino ĉe la landlimo de Marjorie Boulton (fotita), publikigita en 1959.
Kunsidas la Revolucia Tribunalo de Esperanto kun, de antaŭe, la juĝisto Rigorsever (Peter Bolwell), la defenda advokato (Paul Gubbins), la akuzito (Sally Phillips) kaj la policisto, David Kelso.
Ĉefrolis Sally Phillips, kiu ludis la diversajn akuzitojn, kiuj iel pekis kontraŭ Esperanto.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2009.