Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [968]  >>

Roy Threadgold

EAB-kasisto Joyce Bunting intervjuas Roy Threadgold, bienisto en Essex. Kelkaj sendube memoras la britan kongreson en Felixstowe, kiam Roy kunportis siajn man-sonorilojn kaj instruis kiel ilin uzi.

JB: Unue gratulon, Roy, pro longa kaj simpatia artikolo pri vi en East Anglia Times en aprilo, 2009.

RT: Nu… raportisto venis al mia farmbieno, kaj multe babilis kaj fotis. Ni bone interrilatis.

JB: Kolorbildoj montras vin ĉe la bieno sur 'Esperanto-ponto', kiu estas krokodilforma.

RT: Ha, jes! La Orienta Esperanto-Federacio konstruis la malgrandan ponton antaŭ kelkaj jaroj, kiam Roy Simmons estis prezidanto. EAB iomete finance subtenis. Mi bonvenigas vizitantojn al Boydells Farm, kaj kaptas la okazon informi pri Esperanto.

JB: Nu, bonvolu klarigi pri la vivo ĉe Boydells Farm. Ĉu ĝi estas familia entrepreno?

RT: Jes, fakte nuntempe mi duonemeritas, tiel ke mia filo estras la bienon, sed mi restas preta helpi lin. La nuntempa diferenco estas, ke mi absolute rifuzas labori pli ol 60 horojn semajne!

Bildo

Roy Threadgold (maldekstre) kun Roy Simmons ĉe la krokodila ponto.

(Pli granda bildo)

JB: Mi ekskursis al via bieno dum la brita kongreso en Saffron Walden. Mi ne forgesas, ke vi volis meti en miajn brakojn ŝafidon por karesi. Kiajn bestojn vi prizorgas nun?

RT: Ni havas 300 melk-ŝafinojn, kelkajn kaprojn, lamojn, kokinojn, gebovojn, porkidojn. Ni ricevas kvar aŭ ses porkidetojn, kiujn ni grasigas dum la somero. Ili estas amuzaj. Antaŭ nelonge ni aĉetis imponan virbovon sed li estas la plej trankvila, kiun mi iam estas renkontinta. Lia ideo pri laboro estas kuŝigi la kapon sur la dorso de bovino.

JB: Ĉu virbovo en kampo, kie homoj vagadas, ja estas danĝera?

RT: Nu, unuspeca virbovo estas foje danĝera. Tiaj, kiajn oni bredas por karno, estas kutime neatakemaj. Tiaj, kiajn oni bredas por lakto, povus esti danĝeraj. Tamen oni ĉiam respektu virbovon, eĉ bovinon, kiam tiun idoj akompanas.

JB: Kiajn produktaĵojn oni faras ĉe Boydells Farm?

RT: Ĉefe lakton, fromaĝon kaj, dum somero, hejmfaritajn glaciaĵojn. Homoj, kiuj ne toleras lakton de bovino, ofte povas ĝui tiun de ŝafino aŭ kaprino.

JB: Vi do bonvenigas vizitantojn ĉe la bieno, ĉu ne?

RT: Jes. Ni kuraĝigas ilin melki, nutri kaj karesi la bestojn. Eĉ eblas veturi per ĉevalĉaro.

JB: Plaĉas al vi instrui, ĉu ne?

RT: Neniam mi povis profesie instrui, sed antaŭ kelkaj jaroj mi instruis Esperanton, kaj la francan, en nia vilaĝa lernejo, kaj ankaŭ en altlernejo. Lastatempe, petite de EAB, mi vizitis du lernejojn por prelegi kaj instrui.

JB: Kiam vi esperantistiĝis?

RT: Nu … antaŭ eble 20 jaroj. Mia plej juna filino estas severe handikapita kaj sinjorino vizitadis por helpi kun ekzercoj. Unu tagon ŝi menciis al mia edzino, Cherry, ke ŝia edzo, Martin Howard, tiun vesperon instruos Esperanton. Cherry sciis, ke mi emas enmiksiĝi en lingvojn, kaj diris, 'Ho, Roy ŝatus tion. Li ĉeestos!' Mi estas kaptita, ekde tiu tago, kaj neniam retroen rigardis.

JB: Sed vi jam interesiĝis pri lingvoj. Vi lernis la francan en Svislando, ĉu ne?

RT: Jes. Mi sufiĉe bone regas la francan, kaj sukcese difektegas kelkajn aliajn lingvojn, ekzemple la danan kaj la germanan – nicht gut! Tamen mi kredas, ke ĉiu lingvo multvaloras kaj studindas. Sed estas nur Esperanto, kiu donas al mi senton pri egaleco. Mi bedaŭras, ke, antaŭ la pasintjara Universala Kongreso, mi neniam feriis eksterlanden pere de Esperanto, ĉar mia edzino estas malsamideano. Tamen kadre de britaj kongresoj, kaj federaciaj kunvenoj, mi renkontas eksterlandanojn, kaj ankaŭ per interreto. Antaŭ kelkaj jaroj mi korespondadis kun ĉina sinjoro, kiu deziris aĉeti 30 tunojn da kruda langraso. Fine li skribis al mi: 'Ni malsukcesis akiri la lanolinon, sed ni ja pruvis la efikecon de Esperanto.'

JB: Vi estas nun prezidanto de la Orienta Esperanto-Federacio. Ĉu vi havas proprajn planojn, celojn aŭ dezirojn?

RT: Mi ĉiam plendas, ke mi elektiĝis dum mia foresto (kvankam avertite), kaj mi certe ne serĉis la postenon. Tamen mia espero estas, ke la federacio sukcesos allogi novajn komencantojn. La membraro apenaŭ ŝanĝiĝis dum la pasintaj jaroj, krom pro pliaĝiĝo kaj morto. Se nur mi povos kuraĝigi lokajn grupojn elserĉi novulojn, mi estos feliĉa. Mi havas unu-du reklamideojn por forpeli nescion, ĉar ĝenas min, ke, aŭdante pri Esperanto, tiom da homoj respondas aŭ 'Mi neniam aŭdis pri ĝi' aŭ 'Ĉu oni ankoraŭ lernas ĝin?' Varbideo, kiu venis al mi antaŭ pluraj jaroj, estas LALIAD: 'Learn a language in a day'. Tio estus kompreneble nur gusteto, sed povus kapti la atenton de radiostacioj, ktp, kaj disvastigi la konon de nia lingvo.

JB: Ĉu vi optimismas pri la estonteco de Esperanto en la mondo?

RT: En la mondo, mi kredas, ĝi havas altvaloran rolon, sed en nia lando mi sentas nur luktadon. La superreganta sento, ke la angla estas la internacia lingvo, estas nia unua malamiko. Mi ĝojas legi pri la sukceso de Springboard kaj mi esperas, ke ĝi vaste infektos niajn lernejon.

JB: Mi partoprenis en kelkaj kunvenoj de la Orienta Federacio. Aparte memorinda al mi estas Wethersfield, plej proksima vilaĝo al via hejmo.

RT: Mi memoras tiun tagon. Mi instruis pri sonorigado en la preĝejo.

JB: Kaj vi permesis al ni provi. Ĉu sonorilisto devus porti en la kapo la muzikon – ĉiujn tiel nomatajn ŝanĝojn?

RT: Ho jes! Sonorilisto devas memori. Tra Anglujo, Kanado, Usono, Novzelando kaj Aŭstralio oni uzas la saman sistemon. En Nederlando unu-du grupetoj komprenas kaj fervore lernas tiun sistemon. Sed en Francujo, tute ne.

JB: Vi estas tre sperta – ĉu vi estas skipestro?

RT: Jes, mi estas estro en nia turo dum 40 jaroj. Mi sonorilumis en pli ol 500 preĝejoj en Britujo kaj Aŭstralio. Sonorilistoj estas amikemaj. Se oni vizitus fremdan urbon dum ekzerco-horo, la tiea skipo invitus kunludi. 'Bonvolu, preni ŝnuron,' ili dirus. Estas interese, ĉu ne, ke, dum Esperanto estas tute internacia afero, ŝanĝsonorigado estas tute angla, eĉ ne brita. Nur unu alia homo, kiun mi iam renkontis, regas ambaŭ – Terry Page. Mi ege ŝatus renkonti aliajn, tiel eble ni povus sonorigi speciale por Zamenhof-tago.

JB: Sonorigado povas esti danĝera – ĉu iam vi vidis akcidenton?

RT: Bedaŭrinde, jes. Kiam mi estis juna kaj malsperta, neniu klarigis al mi, ke mi devus teni la piedojn sur la planko. Mi saltetis kun la ŝnuro, kiu volviĝis ĉirkaŭ la kalkanumo. Mi soris, piedojn alten. Du, tri foje, mi estis tirata supren, ĝis kiam la ŝnuro malligiĝis kaj mi falis. Mi ne suferis difektojn, bonŝance.

JB: Tre bonŝance! Ĉu vi ankaŭ permane sonorigas?

RT: Mi kapablas, kaj gvidis grupon dum la brita kongreso en Felixstowe, sed mi preferas preĝejajn sonorilojn.

JB: Evidente vi ŝatas sonorilojn. Ĉu do muzikon ĝenerale?

RT: Mia plej aĝa filino estas profesia muzikisto kaj preskaŭ ĉiutage mia hejmo resonadas pro la muziko de ŝiaj studentoj. Ni de tempo al tempo ĉeestas ŝiajn prezentadojn, muzikteatraĵojn, koncertojn. Mi preferas klasikan muzikon. Mia plej ŝatata komponisto estas Grieg kaj mi ege ŝatas ĥormuzikon. Aparta memoro por mi estas la koncerto en Bjalistoko dum la UK, kiam estis kantata esperante la naŭa simfonio de Bethoveno kaj poemoj de Bill Auld.

JB: Ĉu vi havas ŝatatan Esperanto-poemon? Aŭ libron? Kaj kiu estas via plej ŝatata Esperanto-vorto?

RT: Libron, jes. Sendube Kredu min, sinjorino! de Cezaro Rossetti. Mi ofte malfermas ĝin, antaŭ ol endormiĝi, sed la libro tiom ridigas min, ke dormi tute ne eblas. Ho … kaj mia plej ŝatata vorto? 'Maljunulineto'. Jen kunmetaĵo, kiun mi ofte uzas, por montri kiel konstrui esperantajn vortojn.

JB: Kiu estis la plej embarasa momento en via vivo?

RT: Unu el la pli embarasaj momentoj okazis antaŭ ĉirkaŭ 25 jaroj, kiam mi veturigis miajn filon kaj filinon al rulglitejo pro iliaj naskiĝdatrevenoj. Nu, multajn jarojn antaŭe, en mia juneco, mi fervoradis pri rulglitado, kaj kiam oni anoncis rapidrulsesion por knabinoj mi demandis min, ĉu mi ankoraŭ kapablas. Tiam sekvis knaba sesio, kaj mi decidis, ke jes. Tuj kiam anonciĝis sesio por pliaĝuloj, mi estis tie sur la rulejo; tiel rapide kiel la plej rapidaj, mi ĝoje ĉirkaŭrulis, ĝis deĵoranto rulis apuden kaj diris: 'Vi scias, ke jen virina sesio, ĉu ne?' Mi tuj glitis en foran angulon kaj mia filo rifuzis paroli kun mi. Tiam iu anoncis rapidrulsesion por viroj, aldonante: 'Mi konas iun, kiu estos tie.'

JB: Fine, se vi morgaŭ mortus – kaj mi esperas, ke tio ne okazos – kiel oni memorigu vin?

RT: Mi ne interesiĝas pri tomboŝtono, sed mi feliĉus, kie ajn mi trovos min, se oni ridetus, kiam mi eniras la memoron. Mi alte taksas rideton kiel grandpotencan agon. Mi esperas, ke mia forpaso ne estos funebra, sed ĝojplena kaj festa kun sonoriloj kaj kantoj, kaj eĉ esperantaj voĉoj.

JB: Roy, mi elkore dankas nome de la legantoj de La Brita Esperantisto pro la intervjuo.

Roy Threadgold naskiĝis en 1942 en Essex. Liaj gepatroj estis ankaŭ bienistoj sur tamiza insulo Foulness. Tamen la bieno subakviĝis en 1953 dum la inundegoj kaj la familio, kun aliaj viktimoj de la katastrofo, veturis al Svislando. Tie li lernis la francan. Poste li revenis kaj edukiĝis en Southend kaj ĉe Essex Institute of Agriculture. Li eklaboris kiel bienisto en 1963 kaj edziĝis en 1976 al Cherry Creaton, filino de la aŭtoro David Creaton. Esperanton li eklernis en 1989. La bieno de Roy viziteblas posttagmeze inter la 2-a kaj la 5-a, dum semajnfinoj kaj lernejoferioj inter pasko kaj la fino de septembro. Detaloj legeblas ĉe la retejo www.boydellsdairy.co.uk.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2010.

<<  [968]  >>