Rekte al la artikolo

Esperanto: lingvo malfremda, lingvo aminda

<<  [968]  >>

Wim Jansen

En novembro 2009 prelegis profesoro Wim Jansen, nederlandano, ĉe la Universitato de Liverpolo sub aŭspicio de la fonduso Buchanan. Ĉeestis ĉirkaŭ 30 aŭskultantoj, inkluzive de eminentuloj de la universitato kaj studentoj el diversaj fakoj, ne nur lingvaj aŭ lingvistikaj. Sekvis bufedo organizita de la universitato. Jen esperanta versio de la prelego farita en elstara angla lingvo.

La Esperanta projekto

Komence de la naŭdekaj jaroj profesoro Umberto Eco gastprelegis en la Collège de France en Parizo per serio da paroladoj, kies temo estis 'La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo'. En ili, li donis laŭŝajne pozitivan atenton al la Zamenhofa projekto Esperanto, iniciatita ĉe la fino de la deknaŭa jarcento. En 1993 li aperigis siajn esplorojn libroforme sub la sama titolo (Eco 1993).

La nemalafablaj mencioj, kiujn Eco dediĉis al Esperanto en sia fina ĉapitro, estis ricevitaj de la Esperanto-gazetaro aklame, sed nekritike. Sekvis intervjuoj kun la aŭtoro kaj en 1996 publikiĝis laŭda recenzo de la Esperanto-traduko de lia verko (Minnaja 1996). Post tio – silento. En la sekvaj dek du jarkolektoj de la plej aŭtoritata monata revuo Esperanto, legata en 120 landoj, Eco ĝis la hodiaŭa tago ne reaperis.

Se Esperanto perdis sian signifon por Eco, ĉu eble lia 'perfekta lingvo' konservis ian signifon por la scienco de la planlingvoj ĝenerale kaj de Esperanto speciale? Tiu, kiu legas la Unuan Libron de Zamenhof, per kiu li proponis sian projekton en 1887, ne renkontos en tiu broŝuro la konstrukriterion 'perfekteco'. La propono de Zamenhof celis plenumi kombinon de tri postuloj, kiuj estis: internacieco, praktika uzebleco kaj lernofacileco, nenion pli (Zamenhof 2007/1887: 7-8). Jen niaj kriterioj por prijuĝi la perfektecon de lia lingvoprojekto.

Profesoro Eco servis nek la sciencan komunumon, nek la grandan publikon, ligante Esperanton, almenaŭ laŭtitole, al iu lingva perfektigemo, kiu estis komplete fremda al Zamenhof. Tiu ĉi skribis en sia Unua Libro, ke li opinias sian taskon 'pli malpli sukcesinta' ('Мне кажется, что это дело мне более или менее удалось' en la moderna rusa ortografio, Zamenhof 2007/1887: 7), kio verdire ne povis esti pli ol deziresprimo, ĉar ja okaze de sia publikiĝo la projekto ankoraŭ ne funkciis kiel komunuma lingvo.

Tiun 'pli-malplian sukceson' mi intencas prilumi sur la bazo de kelkaj analizoj de la lingvouzo inter 1887 kaj hodiaŭ. Jen temas pri perspektivo, kiun ĝeneralaj aŭ komparaj lingvistoj kutime malatentas komplete, kiam ili okupiĝas pri Esperanto. Laŭ mia observado apenaŭ ekzistas lingvo en la mondo, antaŭ kies funkcianta parolantaro la scienca komunumo tiel obstine fermas siajn okulojn kaj orelojn.

Estante kaj uzanto de Esperanto kaj kritika observanto, mi proponas revui kelkajn trajtojn de la lingvo kun la celo pesi ilian sukceson aŭ plenumitecon. Post tio mi planas indiki kelkajn evoluojn, kiuj okazis en la lingvo kaj kiuj atestas pri tio, kiom kaj kiel vivanta parolantaro kapablas vivigi t.n. artfaritan lingvon.1

1 Mi preferas la formon artfarita ('farita per arto') ol artefarita, malgraŭ la zamenhofeco de tiu ĉi. Artefarita ja povus esti simple 'arte farita'.

Plenumiteco de la projekto kaj plenumiteco dum la uzado

Parolante pri la koncepto 'plenumiteco' aŭ 'sukceso', mi distingas inter la sukceso de la projekto kaj la sukceso en la uzado. En la kazo de industria produkto la sukceso de la projekto koncernas ekzemple la fortikecon kaj la simplecon, kiuj karakterizas tiun produkton.

En la kazo de lingvo, kiel produkto de la homa inĝenieco, ni povas pensi pri la reguleco de ĝia strukturo, la aplikeblo de analogaĵoj kaj la manko de esceptoj. Mi nomas tion la struktura sukceso. Sed ankaŭ el la vidpunkto de la prestado2 de la produkto kaj la facileco aŭ malfacileco, kiuj karakterizas ekzemple ĝiajn funkciadon, sekurecon kaj ripareblon, teknika produkto estas pli aŭ malpli sukcesa.

2 Mi uzas la neologismon presti en la scienca-teknika signifo de 'funkcii en komparo kun la atingo de iu difinita rezulto aŭ celo, aŭ plenumo de iu postulo'. Atingi kaj plenumi estas transitivaj, sed presti estas netransitiva kaj enfokusigas pli la funkciadon, la 'konduton' aŭ 'farton' de aparato, ol la celon. Kiam aviadilo prestas (mal)bone, ĝi (ne) plenumas sian celon. Komparu angle to perform, germane leisten, nederlande presteren.

Mi nomas tion la funkcia sukceso, kaj en mia konkluda juĝo pri la sukceso de Esperanto mi ne povas ne enplekti ambaŭ aspektojn, la strukturan kaj la funkcian plenumitecon. Por ilustri la fundamentan diferencon inter ili mi citu el mia inĝeniera pasinteco kiel industrian produkton la aviadilon.

Se aviadilo estus projektita tiel, ke sub la normalaj cirkonstancoj de ĝia ekspluatado ĉiuj ĝiaj konstrupartoj estus samtempe ŝarĝataj ĝis la maksimume allasebla tensinivelo, ĝi estus strukture perfekta.3 Sed ĝi havus nenian rezervan marĝenon por porti ŝarĝon aliamaniere distribuitan, por ne paroli pri nenormale alta ŝarĝo, kiu, malgraŭ sia statistika neverŝajneco, povus okazi dum la vivodaŭro de la aviadilo. Tia aviadilo estus funkcie nesekura kaj absolute neuzebla. Struktura perfekteco povas, do, kombiniĝi kun funkcia neuzeblo.

3 Tensio en konstruparto estas la interna ŝarĝo dividita per iu geometrie difinita propraĵo de la portanta sekco. Ne rekte la ekstera ŝarĝo, sed la interna tensio kaŭzas eventualan misformiĝon aŭ rompiĝon de la konstruparto.

Krome, projektisto de aviadilo ne povas ne akcepti malfacile realigeblajn kompromisojn inter tre malsamaj postuloj aerodinamikaj, konstruteknikaj kaj alikarakteraj.

Sekve, la plenumo de tiu projektkompromiso kaj la funkcia sukceso en la uzado kune decidos pri la finfina sukceso de la produkto. Tiel, unuaimprese perfekta projekto povas fiaski, kaj neperfekta projekto povas montriĝi tre sukcesa en la praktiko.

Kiel statas pri aviadiloj, tiel statas pri homfarita lingvo. Ni estu kontentaj, do, ke la iama eŭforio pri la perfekta lingvo malaperis en la forgesujon.

Bildo

Marisa kaj Wim Jansen alvenas al la universitato.

(Pli granda bildo)

En Esperanto, la aspekto de la struktura plenumiteco estas bone esplorebla en la kampo de la korelativoj, kiuj konsistas el kolekto da pronomoj kaj adverboj, resumeblaj en tabelo kun naŭ linioj kaj kvin kolumnoj. Ni prenu kiel elirpunkton la linion, kiu reprezentas la individuan aŭ personan kategorion.

La demando kiu? estas respondebla per la indika tiu!, la nedifinita iu, la kolektiva ĉiu kaj la nea neniu. Kune ili formas la kvin kolumnerojn de tiu ĉi kategorio. Analoge estas kreeblaj kvin elementoj en la linio, kiu koncernas lokajn adverbojn: kie?, tie!, ie, ĉie kaj nenie.

En Esperanto la reguleco estas konsekvenca kaj absoluta. Ĉiuj 45 vortoj estas konstruitaj ĉirkaŭ la centra vokalo i. Tiun i antaŭas iu karakteriza konsonanto, kiel k por starigi demandon kaj t por pozitive indiki respondon. Demandaj pronomoj, do, konsekvence komenciĝas per ki- kaj indikaj pronomoj per ti-.4 Post la pivota i sekvas iu karakteriza finaĵo, kiel o por signi aferojn, a por signi propraĵojn aŭ kvalitojn, kaj u por referenci al personoj aŭ individuaĵoj.

4 Dividostreketo '-' en ĉi tiaj vortostumpoj signifas, ke tiuloke sekvas aŭ antaŭas ĝin iu nespecifigita vortparto.

La formoj, kiujn elektis Zamenhof, estas en multaj kazoj akcepteblaj el la vidpunkto de internacieco. En multaj lingvoj tiu ĉi vortkolekto montras disrompitan regulecon, malgraŭ tio, ke ĉiuj eroj de la kolekto apartenas al unu sola logike kohera strukturo.

En Esperanto, kontraŭe, regas rigora reguleco, kiu transformas la parkerigon de 45 apartaj kaj ne sisteme diveneblaj vortetoj en la alproprigon al si de naŭ kaj kvin konceptaj kategorioj, kiuj estas kombineblaj laŭ klare videbla ŝablono de analogaĵoj. La projekto de la tabelo ŝajnas perfekta, sed kiom perfekta ĝi estas en la praktiko?

La Zamenhofa skemigo unuigas certan gradon de internacieco kun alta grado de lernofacileco. Tamen, el la vidpunkto de siaj sonstrukturoj, formoj kiel kiu kaj kio, kaj ankaŭ la ne jam menciitaj kial kaj kiel, estas danĝere similaj inter si. En universala lingvo, pli granda sonkontrasto inter du tiel facile interŝanĝeblaj vortoj estus funkcie pli konvena. Jen temas pri rimarkigo fonologia.

Sed ankaŭ la morfologio invitas al komentoj. La segmenteblo de Esperanto-vortoj, t.e. ilia dismeteblo en signifohavajn konsistigajn elementojn aŭ morfemojn, estas tia, ke ĉiuj leksikaj morfemoj estas uzeblaj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.5 Tio signifas, ke Esperanto ne posedas t.n. 'ligitajn morfemojn', kiel la nederlanda leksika prefikso ont- ('mal-') en ont/raden ('mal/ konsili') kaj la sufikso -erij ('-ejo') en bakk/erij 'bak/ejo', kiuj ne povas ekzisti malligitaj de la specifa leksikaĵo, kun kiu ili kombiniĝas.6

5 Leksikaj morfemoj estas la radikoj plus ĉiuj vortformaj afiksoj.

6 Suprenstreko '/' ene de vorto estas uzata por signi la limon inter du morfemoj, kie tiu indiko estas klariga.

Laŭ la difinoj en la deviga Fundamento de Esperanto, la korelativoj estas nesegmenteblaj blokoj, forme kreitaj respekte al la sistemeco de la tuto kaj la plifaciligo de ilia parkerigo. Sufiĉas kontroli la tuj apudajn ĉiel kaj ĉiel'. La unue citita senŝanĝe produktas la sintaksan vorton ĉiel ('ĉiumaniere'), sed la lastnomita estas nur la radiko de la sintakse uzebla vorto ĉielo, inkluzive de la gramatika finaĵo -o. Ilin klare distingas la uzo kaj neuzo de la rekta apostrofo kiel markilo de Zamenhofa radiko (Zamenhof 1963/1905: 150).

Malgraŭ tio kaj post la netuŝebligo de la Fundamento, Zamenhof esceptigis du kategoriojn de sia korelativa tabelo el tiu 'unublokeco' aŭ unumorfemeco. Li tiel decidis okaze de diskuto pri la verdire malĝusta, sed praktike sin proponinta kunmetaĵo neniigi el nenio (Zamenhof 1962: 88): en la diskutata neniigi la mnemonika finaĵo o de nenio malkupliĝis de neni-, radiko tamen nur ŝajna, ne Fundamenta (Zamenhof 1963/1905: 195).

Sed la Zamenhofa precizigo, kiu stampis la korelativojn finiĝantajn per o kaj a plenrajtaj substantivoj kaj adjektivoj kun la gramatikaj finaĵoj -o kaj -a, disrompis la perfektecon de la tabela projekto, kreante du segmenteblajn liniojn kaj lasante sep liniojn nesegmenteblaj. Resumante la korelativojn fonologie kaj morfologie, mi konstatas, ke tiu ĉi parto de la gramatiko ne estas komplete sukcesa.

[Tamen] en la ĉiutaga uzo la risko je miskomprenoj estas tiel malgranda, ke ne temas pri treniĝanta ĝeno en la komunumo. Birdoperspektive mi skanis kelkajn aspektojn de la projekto de la korelativoj kaj participoj en Esperanto.

En la kampo de la korelativoj la ŝajne strikta reguleco montriĝas rompita en du el naŭ kategorioj. En la konjugado aperas trueto. En ambaŭ kazoj la projekto aspektas sufiĉe celkonforma, sed perfekta ĝi ne estas, kio povus, en ekstrema kazo, krei problemeton al parolanto aŭ aŭskultanto. Tamen, la praktiko montras, ke la lingvouzanto estas inventema kaj utiligas ĉiajn kaŝitajn rezervojn aŭ redundojn.

Tiuj redundoj aŭ ŝajnaj superfluaĵoj en la lingvosistemo zorgas pri tio, ke okaze de perturbiĝo de iu parto de la sistemo, ĝian funkciadon transprenas iu alia parto. Ĉe la korelativoj, tiuj redundoj rezidas ĉefe en la kunteksto de la eldiro kaj en la leksiko de la lingvo mem.

Anstataŭ kial, ofte uzata ne tre precize, eblas elekti pro kio kaj por kio, kaj ankaŭ sinonimajn parafrazojn aŭ kompaktajn adverbojn kiel pro kiu kialo, por kiu celo, kiucele, ktp. Anstataŭ kiel ni povas uzi laŭ kiu maniero, kiumaniere, per kio, ktp. Kombinoj de ĉiuj tiuj solvoj donas pli grandan sonkontraston ol inter kial kaj kiel. La lingvosistemo de Esperanto estas plenplena je redundoj.

Dume, ni pli kaj pli distanciĝas de la 'perfekta lingvo', sed eble tiu konstato devus malstreĉi nin: ĉu pro tia tipe homa konduto, kia la senkulpigo de la formale malĝusta verbigo neniigi kaj la fantaziplena uzado de redundoj, Esperanto ne montras sin surprize simila al vivanta lingvo? Por esplori tiun demandon, mi ilustros kelkajn spontanajn evoluojn en la lingvo. Laŭ mia konvinko, spontanaj evoluoj aŭ nedekretitaj ŝanĝoj en la lingvo estas la plej taŭgaj kandidatoj, se oni serĉas spurojn de vivo en lingvo.

Spontanaj evoluoj kiel vivosignoj

Esperanto estas uzata jam pli ol 120 jarojn kaj tiu fakto ebligas al ni esplori la eventualecon de spontanaj ŝanĝoj, kiuj okazis dum tiu periodo. Tiucele mi decidis fari samploteston, uzante du korpusojn aŭ tekstarojn, inter kiuj gapas ekzakte unu jarcento.

La pli frua datiĝas en 1903 kaj estas la Fundamenta Krestomatio (Zamenhof 1903), konsistanta el tekstoj aŭ verkitaj de Zamenhof aŭ aprobitaj de li, kaj interrete alirebla en la Gutenberg-kolekto por esploraj celoj. La pli freŝdata konsistas el la interreta arkivo de la kompleta jarkolekto de 2003 de la monata magazino Monato (Monato 2003). La du korpusoj estas proksimume samampleksaj kaj ambaŭ traktas ĝeneralajn, ne tre specialiĝintajn temojn.

Mia unua serĉ-iro koncernas la ekuzon de memstarigitaj afiksoj kiel kernoj de novaj vortoj (ĉi-supre mi jam menciis la neligitecon de ĉiuj leksikaj vortkonsistigaj elementoj en Esperanto).

Mi prenu kelkajn ekzemplojn el la angla lingvo kiel elirpunkton. Do panon oni bakas en bakery, potojn oni faras en pottery, kaj nafton oni rafinas en refinery. Sed, laŭ mia scio, neniu proponis la vorton *ery kiel tute ĝeneralan lokreferencon.

En Esperanto, io tia eblas, ĉi-kaze per ejo. Ĉiuj vortelementoj ja estas libere memstarigeblaj kaj krome, ĉiuj vortformaj procezoj estas principe produktivaj, t.e. senesceptaj kaj ne limigitaj laŭ iuj morfosintaksaj aŭ distribuaj kriterioj, sed nur kaj sole semantike, t.e. de la sencohavo kaj klareco de la fina rezulto.

Tiu libereco instigas la parolantojn al fantaziplena uzado kaj rekombinado de ĉiuj leksikaj elementoj en la lingvo, de la plej eta morfemo ĝis la plej kompleksa vortkonstruaĵo. Tiun strukture donitan liberecon iom bremsas la fakto, ke ne malofte mankas gepatralingvaj modeloj, el kiuj oni povus ĉerpi sian inspiron, se entute tiaj ekzistas.

Mia korpuso de 1903 donas buntan bildon. La Esperanta traduko de la angla sufikso -ery estas -ejo, sed ejo kiel vorto ne okazas, kaj ankaŭ ne la vorto ismo kiel sinonimo de doktrino. Aliaj jes troveblas, kiel ebla, la memstarigita formo de -ebla.

Kiam ni turnas nin al 2003, ni vidas, ke kreskis la nombro de aplikoj de multaj memstarigoj, kiuj jam ekzistis en 1903. Ni krome konstatas, ke aldone al la jam ekzistantaj, ekuziĝis ankaŭ aliaj afiksoj kiel memstaraj vortoj. Sed ankaŭ restas teorie kreeblaj vortoj, kiuj daŭre rezistas kontraŭ sia memstariĝo: regulo, kiu devigus aŭ malpermesus tian promocion simple ne ekzistas.

Per la sufikso -eg ni kreas aŭgmentativojn aŭ pligrandigojn: varmega estas konsiderinde pli varma ol warm en la angla, sekve ne tradukenda per very warm 'tre varma', sed per hot. Inverse, per la sufikso -et ni kreas diminutivojn aŭ plimalgrandigojn: varmeta estas multe malpli varma ol warm, t.e. ne tradukenda per a little less warm 'iom malpli varma' aŭ simile, sed per tepid, lukewarm.

Nek la sufikso -eg, nek -et, vivas propran vortvivon en la tekstaro de 1903, sed ambaŭ troveblas memstariĝintaj en 2003.

Krom tio, ke ili estiĝis kaj ekzistas kiel novaj leksikaj kernoj – eg kun la proksimuma semantika enhavo 'grand, mult, tre' kaj et kiel 'malgrand, moder, modest, iom' – ili malkaŝas surprizan nesimetrion inter siaj aplikoj adjektiva kaj adverba. Eg realiĝas preskaŭ ekskluzive kiel la adverbo ege, kiu estas preskaŭsinonimo de tre: ege bona kaj tre bona estas ambaŭ plifortigoj de bona, redoneblaj en la angla kiel very much, a lot, greatly.

Estas interese, ke en duono de siaj okazoj ege staras antaŭ verbo, ĉar ĝuste en tiu pozicio tre ĉiam spertis konkurencon de multe (Wennergren 2006: 277).

Ne malmultaj preferas la esprimon 'Mi multe dankas vin' ol 'Mi tre dankas vin', kio povus esti rezulto de la historie granda influo de la franca lingvo sur Esperanton. En la franca oni ja aligas très (kiu estas la fonto de tre) al adjektivoj kaj beaucoup 'multe' al verboj. Per la anstataŭa formo ege en 'Mi ege dankas vin' oni elektas nacilingve nerekoneblan formon – se oni volas: semantike pli abstraktan – kaj ĉirkaŭiras eventualan dilemon inter tre kaj multe.

Apud tiu adverba uzo apenaŭ montriĝas sento pri bezono de adjektiva formo ega kun la signifo 'grandega, enorma, kolosa'. Kontraste kun eg, la nova kerno et proponas sin ĝuste en la adjektiva vesto eta kiel konvena, malpli peza alternativo por malgranda, eble ĉar anstataŭ la adverba ete uzeblis la same mallonga kaj malpeza iom jam de la komenco de la lingvo.

Artfarita, sed …

Kiam, dum mia pritraktado de la korelativoj, mi nomis la elektojn de Zamenhof en multaj kazoj akcepteblaj el la vidpunkto de internacieco, mi do enpense rezervis iujn ekzemplojn malpli salutindajn. Unu el ili estas la demanda vorto kial.

Eble ĝi estas rekonstruebla kiel deveninta de la latina quare, sed kiam ni listigas la tradukojn pourquoi, warum, why kaj почему el la franca, germana, angla kaj rusa, ni trovas absolute nenion eĉ minimume rekoneblan.

Ĉi tie Zamenhof donis nepran prioritaton al la kriterioj lernofacileco kaj reguleco, kaj supozeble elpensis finaĵon (mnemonikan), kiu taŭgis por lia sistemo. Tiel naskiĝis kialtial, kaj kreeblis kaj kreiĝis, dank' al la sistemeco, kvazaŭ premie la konvenaj vortetoj ial, ĉial kaj nenial, kiuj en la angla lingvo necesigas longajn parafazojn, ekzemple respektive for some reason ('pro tiu aŭ alia kialo'), for any reason ('pro ĉiu pensebla kialo'), for no reason ('pro neniu kialo'). La prezo, kiun oni pagas por atingi tiun flekseblecon, estas relative alta nivelo de artfariteco, kaj la demando leviĝas denove, kiel vivanta lingvokomunumo reagas al tio.7

7 'Artfariteco' ĉi tie estu komprenata kiel netuja rekonebleco, precipe ĉe parolantoj de iu eŭropa, prefere latinida lingvo, aŭ la angla. Artfariteco ne estu interpretata kiel la malo de 'natureco', nek kiel malsupera al tiu ĉi lasta.

La paro kialtial estas malfacile evitebla en la interhoma lingvouzado, negrave ĉu tiu paro estas pli aŭ malpli artfarita aŭ natura (se ni volas resti ĉe tiu kontrasto). Jen kaj jen ni simple ne povas ĉirkaŭiri ilin. La fakto, ke ambaŭ aperas en la du korpusoj do estis atendebla, sed tiu fakto nenion malkaŝas pri la sento, kiun tiuj vortetoj elvokas ĉe la parolantoj, aliamaniere dirite pri la sinteno de la parolantoj je tiuj 'artaĵoj'. Skriba tekstaro ne povas tion klarigi, kaj sekve mi provis nerektan teston.

Oni rememoru pri la surprizaj kreaĵoj kiel ejo, ebla kaj eblas. Nu, io simila okazas ankaŭ al kial: la normala traduko de la angla the reason (why) montriĝas kialo, t.e. kial plus la substantiviga finaĵo -o.

Tiu kialo aperas nek en la historia vortaro de la kompleta verkaro de Zamenhof (Nomura 1989), nek en mia korpuso de 1903. Tiutempe, por esprimi kialon ekzistis la vortoj motivo kaj la malpli korekta kaŭzo. Sed en la korpuso de 2003 videblas, ke la delongaj motivo kaj kaŭzo ne nur suferas konkurencon de kialo, sed ke ambaŭ tiuj klasikaĵoj estas komplete enombrigitaj de kialo: la ofteco de tiu ĉi lasta estas eĉ la duoblo de tiu de motivo.

Ĉu vere, dum tuta jarcento da lingvouzado, neniu imagis derivi la kialon de la verbo rezoni, kiu enkorpiĝis en la leksikon de Esperanto jam en 1909? Aplikante la internacie rekoneblan radikon rezon- (angle reason, france raison) oni ja povus elpensi allogan alternativon por anstataŭi motivon.

La aŭtonome aganta esperantistaro decidis alie kaj preferis apliki pure Esperantan metodon kaj pluformi el la jam suspektinde artfarita demanda vorteto kial la eĉ pli suspektinde artfaritan, sed popularan substantivon kialo.8 Tio ne povis ne rezulti el pozitiva sinteno de la lingvokomunumo je tiaj 'artaĵoj'.

8 Evidente, pri la 'suspektindeco' de ĉio ĉi kulpas tiuj, kiuj volas vidi kontraston inter 'artfariteco' kaj 'natureco', aplikante al ambaŭ konceptoj la jam delonge detronigendan biologian metaforon de la homa lingvo.

Mia dua ekzemplo de tia pozitiva sinteno koncernas la adverbon nepre. Tiu ĉi vorteto konsistas el la unuaj du silaboj de la rusa непременно, kies origina traduko estas 'neŝanĝeble'. Ni atingus la saman rezulton, se ni prenus la anglan irrevocably kiel fontvorton kaj dishakus ĝin en du pecojn, unu kun la prefiksoj *ir kaj *re kaj *vocably, enkondukante en Esperanton *irre kiel sinonimon de neŝanĝeble.

Tia procedo iras multege pli foren ol la fortranĉo de foto el fotografaĵo (kiu ja postlasas memstaran elementon, kiu portas la signifon de 'lumo'). Ĝi pli proksimiĝas al la kreaĵo (aŭto)buso el la latina omnibus 'por ĉiuj', en kiu la gramatika finaĵo de la dativo promociiĝis al konkreta leksikaĵo. En la fantaziaĵo *irre kaj la reala vorto nepre postrestas du originaj prefiksoj sen ajna semantika rilato al la rezulto, nek laŭ siaj signifoj, nek en la kombino de siaj roloj.

Bildo

EAB-prezidanto profesoro John Wells enkondukis la prelegon de profesoro Jansen.

(Pli granda bildo)

En mia samplotesto mi komparis la ĉeeston de nepre kun tiu de ĝiaj eblaj alternativoj neŝanĝeble, neeviteble, necesege kaj absolute. La absoluta ofteco de nepre estas la sama en 1903 kaj 2003, kio faciligas la kalkulojn. En 1903, inter la diversaj alternativoj nur absolute iom konkurencas kun nepre, sed en 2003 ne plu: nepre regas tutsola.

Por tiu, kiu havas la anglan kiel gepatran lingvon, neniu traduko de irrevocably estas memkomprenebla, negrave ĉu temas pri la rusa непременно aŭ ekzemple la germana unwiderruflich. Sed la laste nomitaj vortoj transdoniĝis el longega, eĉ nur parte dokumentita historio kun nenombreblaj kulturaj interŝanĝoj, pro kio ili ricevis la tradicie pravigeblan epiteton 'naturaj'. Kontraŭe, la Esperanta nepre fabrikiĝis el sia rusa fontvorto laŭ procedo kun facile atakebla handikapo. Sed, la aspekte tiel artfarita nepre konvinke venkis kontraŭ ĉiuj siaj rivaloj!

Tiu ĉi observo refoje demonstras la dolorigan nekompletecon de ĉiu ĝenerallingvistika pritrakto de Esperanto, kiu limigas sin al la lingvoprojekto kaj preteratentas ties pluevoluigon fare de ĝiaj inventemaj uzantoj.

Mi proponu provizoran bilancon. Esperanto, en certaj siaj subsistemoj, ne estas strukture perfekta. Tamen, tiuj neperfektaĵoj, ankaŭ dank' al abunde troveblaj redundoj en la sistemo, ne malhelpas universale rekoneblan uzadon de la lingvo.

La historio de Esperanto montras neantaŭdiritajn kaj nedekretitajn evoluojn, kiuj ĉerpas el multe pli granda arsenalo da disponeblaĵoj, sed kies realigon aŭ nerealigon diktas la interkomunika bezono. Ofte, la realigoj signifas la ekuzon de pli kompaktaj, pli facile moveblaj frazelementoj, kiuj pligrandigas la flekseblecon de la lingvo. Manifestiĝas nenia rezisto kontraŭ vortoj aŭ procezoj, kiuj povus esti interpretataj kiel artfaritaj aŭ almenaŭ malkutimaj.

Ĉi tiun bilancon mi bazas sur miaj propraj spertoj kaj sur tre elementa komparo inter du korpusoj, kiu malkaŝas certajn tendencojn, el kiuj, tamen, ni ne provu tro rapide tiri statistike validajn ĝeneraligojn.

Ĝuste pro tio, la ĉi-supre kaj diversmaniere indikita kredindeco de la natureco de la lingvo estas proponata por reekzameno ankoraŭ laŭ alia vojo.

AAA-etikeda lingvo

El la Unua Libro de Esperanto (Zamenhof 2007/1887: 35-40) mi tiris 21 lingvajn trajtojn, kiuj estas rigardeblaj kiel la baza ŝablono de la lingvo. Kiel ekzemplojn de tiuj trajtoj mi nomu la nombron de vokaloj kaj de konsonantoj, kiujn la lingvo havas, la morfologion, la bazan vortordon en la sintakso kaj la fundamentan leksikon de la lingvo.

En interlingva kompara analizo ĉiu el tiuj trajtoj estas klasifikebla kiel tipe eŭropa aŭ neeŭropa, kaj tutmonde domina aŭ nedomina.

Tio, ke la algebra sumo de plusoj kaj minusoj forte inklinas al tipa eŭropeco, devus surprizi neniun. Ĉiuj iusence gravaj fontolingvoj de Esperanto ja estas hindeŭropaj.

Mi lasu la detalojn flanke, ĉar kadre de tiu ĉi mia argumentado manifestas sin kiel esencaj sole du trajtoj. Ambaŭ tute devias de la eŭropa modelo kaj ambaŭ estas tutmonde nedominaj. Temas pri la kompleta kaj tre neeŭropa manko de personmarkiloj en la konjugitaj verboformoj, sed antaŭ ĉio temas pri la tekniko de la vortformado, pri kiu mi jam donis plurajn ekzemplojn.

La trajto morfologio faras el Esperanto nenies lingvon, alivorte ĉies lingvon. Espereble mi sukcesis forpreni iun eventualan impreson, laŭ kiu Esperanto pro sia mediteranee sonanta nomo estus iu latinida plej granda komuna divizoro. La lingvo posedas propraĵojn unike latinidajn, sed ankaŭ unike ĝermanajn kaj slavajn, kaj krome inter si komunajn.

Aldoniĝas al tio jenaj gravaĵoj: unue la antaŭe priskribitaj supozataj artfaritaĵoj, kiuj estas tre propre Esperantaj, kaj due la ĵus cititaj neeŭropaj kaj tutmonde nedominaj sistemoj de konjugado kaj vortformado. Ĉiuj ĉi karakterizaĵoj kune estas tiel unikaj, ke ili donas al Esperanto nivelon de struktura aŭtonomeco, kiu multe superas iun ajn tuteŭropecon.

Tiel ĉi, la psikologia aŭtonomeco de la lingvo estas nutrata de struktura komponanto el la lingvosistemo mem, kiu kontribuas al mia sento, ke la lingvo estas mia kaj ke mi povas ludi per ĝi, sen riski intervenon de gepatralingvaj parolantoj, reagantaj per 'Nu…, gramatike eble pravas vi, sed tiel ne parolas ni.'

De la psikologia aŭtonomeco sur la nivelo de la individua parolanto al aŭtonomeco sur la nivelo de la tuta komunumo estas plia paŝo. Kiel ekzemplojn mi prenu la komunumon de la franclingvuloj kaj tiun de la nederlandlingvuloj.

Por simpligi la diskuton mi referencas, do, al la politika aŭtonomeco de la lingvo uzata inter Francujo kaj Nederlando, pri franc-nederlanda interkomunikiĝo per la neŭtrala Esperanto, kiu donus al ambaŭ partioj la saman komunikan povon en la debato.

Repensante pri la modesta juĝo, kiun Zamenhof donis pri sia projekto, 'ke li opinias sian taskon pli malpli sukcesinta' (vidu antaŭe), mi aŭdacas diri, ke post 122 jaroj da uzateco la lingvo kreskinta el tiu projekto meritas tion, kio en financaj rondoj estas konata kiel AAA-etikedo. Ĉi tie, la trifoja A reprezentas la tri aspektojn de Aŭtonomeco, kiujn mi identigis ĉi-supre: la strukturan, la individue psikologian kaj la kolektive psikologian aŭ politikan.

La politika aŭtonomeco signifas, ke la lingvo estas serioza kandidato por fariĝi la neŭtrala interlingvo en Eŭropa Unio.

Enpense mi plivastigas la ĵus menciitan franc-nederlandan kontakton al la Eŭropa Parlamento kun ĝiaj 27 membroŝtatoj kaj 23 oficialaj lingvoj, inter kiuj unu neŭtrala lingvo povus priservi 253 diversajn dulingvajn situaciojn, distribuante la parolpovon demokrate, do egale. Tio estus paŝo direkte al la realigo de la Zamenhofa revo pri neŭtrala, dua lingvo por ĉiuj.

Se neŭtraleco estas necesa, ĝi ne estas sufiĉa. Ankaŭ strukture kaj, precipe, funkcie la lingvo bezonus priesploron kaj aprobon. Mi antaŭdiras, ke ĉiu ajn objektiva akademia analizisto, al kiu estus proponita la okazo ekzameni tiun ĉi demandon, aliĝos al jena mia observo: la psikologia aŭtonomeco de Esperanto, kunkaŭzita de ĝia struktura aŭtonomeco, kondukas al neniel atendita senĝeneco, kiu karakterizas la lingvouzadon de la parolantoj.

Dank' al la AAA-etikedo, ĉe multaj parolantoj observeblas eĉ pli ol tio, nome certa sentimenta aŭ eĉ afekcia ligo kun la lingvo, kiu estas eksterordinare malofta en la rilatoj, kiujn parolantoj kutime havas kun fremda, negepatra lingvo. La parolanto de Esperanto rapide hejmiĝas en la lingvostrukturo kaj sentas, ke rapide kreskas la memfido, kiu estas bezonata por aktive aliĝi al diskutadoj en internacia societo.

Preskaŭ nerimarkate, la lingvo kiel interkomunikilo spertiĝas pli kaj pli kiel interligilo kaj ponto de internacia solidareco. Tiu mia samlandano, kiu en la lernejo lernas la anglan, francan aŭ germanan, lernas fremdan lingvon. Kiu lernas Esperanton, finfine lernas duan lingvon.

Dum mia 25-jara internacia kariero mi uzis kiel laborlingvon ekskluzive la anglan, sed tio ne sufiĉis, por ke mi spertu iun aparte afekcian ligon kun tiu lingvo. La angla neniam fariĝis mia lingvo. La itala, kiu estas nia dua familia lingvo, estas multe pli mia, kvankam ĝi restas neforprenebla posedaĵo de miaj edzino kaj boparencoj, kiun ili dividas kun mi. Apud la nederlanda, Esperanto estas mia – lingvo malfremda, lingvo aminda.

Literaturo

En la papera versio de ĉi tiu numero de LBE, mankis spaco por la plena bibliografio de ĉi tiu prelego. Jen ĝi:

Aktoj de la Akademio 1963–1967 (2007). Roterdamo: Akademio de Esperanto.

De Smedt, Petro (2004) Esperanto-Nederlands-Esperanto Woordenboek. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo.

Eco, Umberto (1993) La Ricerca della Lingua Perfetta nella Cultura Europea. Romo: Laterza.

Jansen, Wim (2009) Esperanto, een taal om van te houden. Amsterdamo: Amsterdam University Press.

Mattos, Geraldo (2009) 'Ago kaj stato ĉe participo' en: Internacia Pedagogia Revuo, 09/1: 9-13. Edegem.

Minnaja, Carlo (1996) 'Tra lupeo filozofa kaj lingvista' en Esperanto, 1083 (7–8): 133. Roterdamo.

Monato 2003/1–2003/12 (2003). Antverpeno.

Nomura, Rihej (1989) Zamenhofa Ekzemplaro. Nagojo: Nagoja Esperanto-Centro.

Vilborg, Ebbe (1965) 'Memuaro pri la Esperanta Pasivo' en: Setälä, Vilho, Ebbe Vilborg kaj Carl Støp-Bowitz, Esperanto – Moderna Lingvo. Helsinko: Fondumo Esperanto.

Wennergren, Bertilo (2006) Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. El Cerrito CA: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko.

Zamenhof, Lejzer (1903) Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto. Parizo: Hachette.

Zamenhof, Lejzer (1962) Lingvaj respondoj, konsiloj kaj opinioj. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj (6-a eldono, redaktita de Gaston Waringhien).

Zamenhof, Lejzer (1963/1905) Fundamento de Esperanto. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj (9-a eldono, redaktita de André Albault laŭ la originala eldono, Parizo: Hachette, 1905).

Zamenhof, Lejzer (2007/1887) Meždunarodnyj Jazyk. Predislovie i polnyj ucebnik. Moskvo: Impeto (fotorepreso de la originala eldono, Varsovio: Kelter, 1887).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2010.

<<  [968]  >>