Rekte al la artikolo

Forpasis

<<  [968]  >>

Forpasis: en aŭgusto pasintjare Ken Alexander (nask. 1913), aktiva antaŭ translokiĝo al Rugeley, Staffordshire, en la Londona Esperanto-klubo, kies anoj memoras lian elstaran aktoran talenton; en novembro Alwyn Kind, el Shropshire, kiu regule partoprenis esperantajn aranĝojn en Barlastono kaj aktivis en Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB); kaj en januaro, kelkajn semajnojn antaŭ sia 101-a naskiĝdatreveno; Kathleen Hand, kiu dum jardekoj, instruante la lingvon, subtenis Esperanton en la liverpola regiono. Sincerajn kondolencojn al familianoj kaj amikoj de la forpasintoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2010.

<<  [968]  >>