Rekte al la artikolo

Babile

<<  [968]  >>

Paul Gubbins

Lingvo-imposto

En Slovakujo, laŭ raporto en The Guardian (2009-09-02), tiuj, kiuj 'misuzas' la slovakan lingvon, frontas al monpunoj ĝis ekvivalento de £4400. Cetere, per la sama leĝo, estas limigata publika uzo de la hungara lingvo (kaj do protestis hungaroj, el kiuj loĝas 500 000 en Slovakujo). Tamen imagu, kiom da milionoj la brita registaro povus rikolti, se estus monpunitaj tiuj, kiuj 'misuzas' la anglan. Tiel eblus malaltigi enspezo- kaj valoraldono-impostoj ĝis nulo kaj samtempe solvi la konomio-krizon. Kaj, simile, kiom pergajnus UEA pro ĉiu misa akuzativo? Ho, bele estas revi!

La angla – universala universitata lingvo. Aŭ ĉu …?

Post eble 15 jaroj ĉiuj universitataj kursoj en Svedujo okazos en la angla lingvo, prognozas sveda tiel nomata universitata kanceliero Anders Flodström (raportis The Guardian, 2009-09-15). Tamen, esploroj ĉe sveda universitato, en Kalmar, montras, ke studentoj, kies denaska lingvo ne estas la angla, malpli kontribuas al seminarioj, kaj tiuj, kiuj skribas notojn en la nekutima lingvo, koncentriĝas pli pri la angla ol pri la enhavo de la prelego. Cetere en Nederlando, informas la gazeto, plendas studentoj en Groningen, ke docentoj, kiuj prelegas anglalingve, ne same spritas kaj ŝercas, kiam ili ne uzas la nederlandan. Nu … kia surprizo!

La angla – universala piedpilka lingvo. Aŭ ĉu … ?

La itala trejnisto de la piedpilka teamo Chelsea ne bone regas la anglan, raportis The Guardian (2010-01-05). Do, kiam Carlo Ancelotti volas insulte instigi sian teamon eĉ pli klopodi, li petas la helpon de anglalingvano. 'Mi ne povis paroli sufiĉe kolere al la ludistoj,' klarigis la trejnisto. 'Mi simple ne kapablis min tiel esprimi.' Tamen tio sendube ne gravas. Al siaj adeptoj futbalo estas internacia lingvo. Aŭ kulto. Aŭ religio. Al neadeptoj: malsano.

La angla – universala fervoja lingvo. Aŭ ĉu … ?

En artikolo pri fervojo-biletoj, kaj la konfuzo pri tiom da ebloj kaj prezoj, notis Railway Magazine (januaro 2010): 'Klientoj ne volas dum horoj telefone paroli kun iu ĉe barata informejo, kiu komprenas nek ilian akĉenton nek ilian prononcmanieron, kaj inverse.' Kaj kiom ofte oni aŭdas, ke 'ĉiu' parolas la anglan?

La angla – universala krimula lingvo. Aŭ ĉu …?

Polico en Nederlando, raportis The Guardian (2009-10-14), subaŭskultis konversaciojn de liverpol-devena narkotaĵo-barono. Tamen, pro tio, ke ne kompreneblis la skaŭsa akĉento, nepris alflugigi liverpolanon por traduki la skaŭsan en la nederlandan. Nu, unu el la plej disvastigitaj mitoj, kontraŭ kiu luktu esperantistoj, konsistas en tio, ke la tuta mondo parolas la anglan. Klare, multaj en diversaj partoj de la mondo ja paroletas la anglan … sed eble ne en Liverpolo.

Esperanto – ankaŭ universala krimula lingvo. Aŭ ĉu …?

Bildo

Rilate la supran eron, ne nur la angla asociiĝas kun krimuloj. Ankaŭ Esperanto – almenaŭ kineje.

Atentigas Hilary Chapman pri filmo Street Fighter: The Legend of Chun-Li lanĉita en februaro 2009. Laŭ informoj, legeblaj ĉi tie, posedas la filma fiulo kompanion, kiu nomiĝas Esperanto Security.

Notas la bloginto: 'Nu, almenaŭ Esperanto-komunumo povas esti ofendita, pro la misuzo de la "paca lingvo" por malpaca prezentigo en la filmo.' Cetere, laŭ la blogo, la filmo ricevis 'ĉefe negativajn kritikojn' – verŝajne pro la kvalito de la filmo kaj ne pro la 'misuzo' de Esperanto.

La ĉie legata angla (1)

Laŭdire la angla estas la lingvo de turismo. Vojaĝu ien ajn en la mondo, oni volas kredigi, kaj ĉie vi trovos la anglan. Sed ĉu turistoj ĉiuj kapablas kompreni ĉion, kion ili legas en la angla? En Sud-Afriko ŝajne ne. Instancoj en Cape Town, raportis The Guardian (2009-11-25), volas averti kontraŭ atakemaj bestoj, aparte kontraŭ pavianoj. Laŭ porparolanto de la urbo: 'Ni ege maltrankviliĝas pri turistoj, kiu ne kapablas legi aŭ kompreni la anglan. Ili elmetatas al risko. Oni kredas, ke pavianoj estas sendanĝeraj, sed male. Sovaĝaj bestoj ili estas.' Do, jen … turistoj, kiuj ne regas la anglan. Imagu!

La ĉie legata angla (2)

Koincide kun la 25-a datreveno de la Bhopal-katastrofo (pereis preskaŭ tuj 8000 homoj en Barato, kiam plej toksa gaso likis el Union-Carbide-fabriko; ankoraŭ suferas pro la efikoj miloj da homoj) raportis The Guardian (2009-12-02), ke inter la kialoj de la ellaso de la veneno sendube kuŝas la fakto, ke laboristoj ne scipovis la anglan. Afiŝoj pri sekureco kaj informoj pri la aparatoj legeblis nur en la angla de 'stabanoj, apenaŭ trejnitaj, kiuj ne parolis la anglan, sed kiuj estis devigataj uzi anglalingvajn manlibrojn'. La ĵurnalo publikigis foton pri sekureco-noticoj en la angla lingvo. Sobrige estas memori, ke inter la kaŭzoj de la plej terura industria katastrofo en la mondo, nekapablo en la tiel nomata, ĉie parolata, ĉie uzata, 'internacia' angla lingvo, ludis sian fatalan rolon.

La ĉie liverata angla

En Guardian-artikolo pri la brita poŝt-servo (2009-12-24), dungito kritikis la nombron de kromlaborantoj enpostenigitaj antaŭ kristnasko. Tiuj foje pli malhelpas ol helpas, notis la intervjuito: 'Kelkaj parolas nur malbone la anglan kaj do malfacilas klarigi, kio farendas.' Sed … ĉu ne laŭdire ĉiu parolas la anglan?

Feliĉan Zamenhof-tagon!

La 15-an de decembro, 2009, la interreta serĉilo Google ornamis sian titolpaĝon per la esperanta flago. Eblis alklaki la flagon por informiĝi, ke antaŭ 150 jaroj naskiĝis L.L. Zamenhof, kreinto de la internacia lingvo Esperanto. Krome la flago ne aperis ĉe ĉiuj landaj Google-retejoj: la brita Google-retejo, ekzemple, ne montris la verdan flagon.

Malgraŭ tio, ke unu entuziasma informanto mesaĝis al siaj 'kutimaj kontaktoj' ĉe amaskomunikiloj, ke tiel 'Google antaŭenigas Esperanton', kaj per elektronika ligo sendis interesantojn al retejo prireligia, la tago tamen rikoltis ĝenerale pozitivajn rezultojn. Stephen Thompson, Miland Joshi kaj David Kelso – eble ankaŭ aliaj – intervjuiĝis en diversaj radiostacioj, kaj aperis mencio pri Esperanto en Daily Express.

Dankon al ĉiuj, kiuj sukcesigis la tagon – sed maldankon, aŭ almenaŭ nur duondankon, al Google, kiu tiel ignoris britajn uzantojn de la serĉilo.

Poeto kaj verkisto

En januaro aperis ĝisdatigita Oxford Dictionary of National Biography. Al tiu ĉi prestiĝa volumo estas aldonitaj la nomoj de 213 plej eminentaj britoj, kiuj forpasis dum 2006. Unu el la novaj eroj tuŝas Esperanton: laŭtitole 'Auld, William (1924–2006), Esperanto poet and writer'. Cetere en la bibliografiaro kun 57 258 artikoloj estas pluraj aludoj pri Esperanto.

Gratulojn …

al britdevena Humphrey Tonkin, unu el la plej kleraj, plej klarvidaj mensoj en Esperantujo, iama prezidanto de UEA (inter pluraj gravaj postenoj), kiu la 2-an de decembro pasintjare festis sian 70-an naskiĝdatrevenon;

Bildo

kaj al Angela Tellier, kiu fine de la pasinta jaro magistriĝis interalie per disertacio pri lingvo-lernado, kaj kiu kontribuis legindan artikolon honeste realisman pri la projekto Springboard al la UEA-revuo Esperanto;

al EAB-prezidanto John Wells, kies nova vortaro English-Esperanto-English Dictionary (eldonejo Mondial, Novjorko) haveblos ekde la 1-a de marto. Detaloj pri prezo, sendokostoj, ktp, haveblas de EAB;

al Girvan McKay, kies libro William Auld – Master Poet of Esperanto enhavas tradukojn pri La infana raso en la angla, la skota kaj la gaela. La libro mendeblas ĉe www.lulu.com kaj kostas £14.31 + sendokostojn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2010.

<<  [968]  >>