Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [969]  >>

Paul Gubbins

Pli frue en la jaro mi ricevis komunikaĵon de bona kaj fidela esperantisto, kiu entuziasme partoprenis plurajn eventojn en Barlastono kaj miakomprene ankaŭ aliajn naciajn, federaciajn kaj lokajn aranĝojn. Sed nun, tamen, la korespondanto kun bedaŭro informis, ke tiu ne plu ĉeestos esperantajn renkontiĝojn, ne volante esti dume fotata, kaj trovante poste nepetitajn fotojn pri si en esperantaj periodaĵoj.

La korespondanto ne aparte koleris kaj – feliĉe – ne atakis min (kiu pro raportistaj devoj rilate al La Brita Esperantisto neniam nun videblas sen fotilo en Esperantujo). Male: la kontraŭvola fotito eĉ dankis min, ke dum barlastona festivalo, kiam venis televidaj kameraoj, mi avertis, ke tiuj, kiuj volas protekti sian privatecon, evitu la ĉambrojn uzotajn de la televida skipo.

Notis la korespondanto (mi tradukis el la angla): 'Mi petis proponojn, kiamaniere mi povus partopreni esperantajn eventojn kaj ne estus dume fotata aŭ filmata. Samtempe mi rekonas, ke [redaktoroj] bezonas fotojn por siaj periodaĵoj kaj partoprenantoj volas memorigilojn pri la kongreso. Mi pensis, ke iu eble proponos "protektitan" parton de ĉambro uzata por plenaj kunsidoj. Mi atendis, cetere, ke estu pli vasta diskuto, ĉar tio ŝajnis al mi tuŝi miajn rajtojn pri privateco.'

Privateco: jen la kerno. Paragrafo 8 de la Akto pri Homaj Rajtoj pritraktas rajton pri privateco; paragrafo 10 de la sama akto rajton pri libera esprimado. Aplikante paragrafon 10, mi – ekzemple – priraportis la 50-jariĝon de esperantaj festivaloj en Barlastono kaj dume faris pli ol 150 fotojn. Tion ebligas cifereca fotilo: foti kaj fotadi, ĉar el la pli ol 150 fotoj multaj fatrasas, kelkaj konservindas, kaj manpleno eldonindas en LBE.

Ĉu, antaŭ ol foti, mi petu permeson de la fototoj? Prefere ne, ĉar tiel kaptiĝus bildo nenatura, pozita. Prefere fotitoj/fotatoj/fototoj tuj diru, ke ili ne volas, ke aperu publike la bildo. Aliflanke, se oni ĉeestas 'publikan' esperantan eventon – do kongreson, kursaron, renkontiĝon – ĉu oni ne atendu, ke ekzistas risko – honoro? – aŭ almenaŭ eblo, ke oni estos fotata kaj ke la bildo estos publikigita (se ne en periodaĵo do en interreta forumo ia, ekzemple Facebook)?

Cetere, post la 1988-a Akto pri Kopirajto, Desegnaĵoj kaj Patentoj, fotokopirajto kuŝas ĉe la fotinto: fotitoj, krom se tiuj iel komisias la bildon, ne disponas pri eldonrajtoj.

Mi agnoskas, ke fotado foje ĝenas. Eĉ dum la menciita jubilea evento en Barlastono, mi rimarkis almenaŭ unu 'viktimon', kies vizaĝo montris se ne koleron do rezignacion, senpacienciĝon. Tamen, male, mi povas imagi, ke se ne aperus fotoj pri esperantaj aranĝoj kaj, ĉefe, pri esperantistoj, tiu demandus, kial LBE_ estas tiel seninteresa, senhoma, senviva. Foti homojn, publikigi la rezultojn, signifas iel krei historian dokumenton, konservi por estonteco estantecon.

Fine temas – kiel en multaj sferoj de la vivo – pri ekvilibro. Ekvilibro inter privateco kaj libera esprimado. Tamen ĉu, kiel argumentus mia bedaŭrinde pro fotado forpelita korespondanto, ni atingis – aparte rilate fotadon kaj publikigadon – ĝustan kaj kontentigan ekvilibron?

PPG

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2010.

<<  [969]  >>