Rekte al la artikolo

Fonto-fonto

<<  [969]  >>

Edmund Grimley Evans

Bildo

La revuo Fonto, kiu aperadis de 1980 ĝis 2006, estas unu el la plej gravaj beletraj revuoj en la historio de Esperanto. Ĝiaj atutoj estis ĝia malfermiteco al ĉiuj skoloj, kaj ĝia alirebleco por novaj verkistoj. Multaj nun famaj esperantaj verkistoj debutis en ĝiaj 312 numeroj.

Ĝenerale estas tre malfacile konsulti malnovan esperantan revuon, se oni ne havas ĝin en sia propra biblioteko. Tamen, rilate Fonton, tiu ĝeneralaĵo ne plu validas, ĉar EAB ĵus eldonis la tutan kolekton – 11812 paĝojn – sur komputila DVD.

La bildkvalito ne estas tiel bona kiel la originala papero, sed ĝi estas tute akceptebla por legado (vidu la ekzemplojn en la TTT-ejo de EAB), kaj, kiel montras la foto, la DVD okupas multe malpli da spaco ol la papera versio.

Iuj atentaj legantoj eble jam rimarkis, ke la bildo montras nur 21 binditajn volumojn anstataŭ 26. La kialo estas, ke eĉ Biblioteko Butler ankoraŭ ne havas la tutan kolekton bindita. Tamen, se vi mendos la DVD-on, vi povos havi ĉion ĉemane. Cetere, ĉar la DVD kostas nur £10, vi ne facile povos aĉeti pli da esperantaj vortoj por unu pundo ol per tiu mendo!

NDLR: Dankon al Edmund, kiu kunlabore kun Gersi Alfredo Bays (la eldoninto de Fonto), realigis la DVD-projekton. Pliaj detaloj legeblas ĉe www.esperanto-gb.org/eab/bookshop/fondvdrom.htm.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2010.

<<  [969]  >>