Rekte al la artikolo

Ĉu paroli esperante?

<<  [969]  >>

Brian Bishop

La subaj opinioj certe ne kongruas kun tiuj de instruistoj pri fremdlingvoj modernaj …

Ĉu nepras paroli en lingvo, kiun oni lernas? El mia sperto pri instruado de la latina, kaj laŭ la plejmulto de instruistoj de la latina, studanto lernu nur la gramatikon kaj kelkajn vortojn. Lingvolernado, do, estu intelekta afero. Tiamaniere tamen eblas veki ĝuon pri klasika literaturo.

Same studado de matematiko konsistas nur el lernado de formuloj kaj facilaj aplikaĵoj; historio el longaj listoj de eventoj kaj datoj; ĥemio el la elemento-tabelo de Mendelevo. Hodiaŭ oni povas tenisi kaj futbali pere de komputilo, komforte en la senmalvarmo kaj senaero de sia brakseĝo. Kial, do, strebi pri Esperanto?

Kiom da esperantaj kunvenoj oni ĉeestis sen la bezono eĉ balbuti en la lingvo? Oni kaptas la nomon de nobla besto por esprimi tiun oftan fenomenon: krokodilado. Precipe por tion eviti Zamenhof kreis nur 16 bazajn gramatikajn regulojn. Tamen eĉ tiu ĉi simpligita lingvo havas tro da gramatiko kaj tro da vortoj.

Ĉu ne sufiĉas flustri 'saluton' por ekscii, ke oni estas ĝiskora, ĝisosta esperantisto? Tiam, en la gepatra lingvo, oni tion konfirmu, kaj poste plendu, same en la gepatra lingvo, por sin klare esprimi, pri la ĉiame malpligrandiĝanta nombro de esperantistoj, pri la ĉiame malpliboniĝanta vetero, pri la ĉiame malpliriĉiĝanta ekonomio.

Bildo

Bedaŭrinde, en la esperanta grupo en Southend, ni malfaciligas la praktikadon de nia lingvo: ni klopodas paroli esperante. Pro tio, kompare kun samideanoj, kiuj flue parolas kun tiom da respekto pri la netuŝebla fundamento de la lingvo, ke ili ne tuŝas ĝin, ni balbutas kaj ni eraras.

Ni eĉ disputas pri senutilaj pedantaj bagateloj de gramatiko (ekzemple pri la akuzativo de movado post prepozicioj kaj pri la deveno de vortoj, kaj pri aliaj aferoj, pri kiuj la plej aŭtoritataj manlibroj kaj dikaj referenclibroj malakordas). Tiajn argumentojn ni sekvas esperantlingve, kvankam direndas, ke eĉ ni de tempo al tempo diluas la debaton per ekzemploj el la angla.

Ni ankaŭ legas esperantajn elĉerpaĵojn, pri kiuj ni konversacias esperante. Ho, kiom pli bone, pli fidinde, pli eduke, kiam antaŭe ni tradukis la esperantan tekston en la anglan, kaj povis precize kaj ĝuste ĝin angle pripensi.

Tamen restas kelkaj, eĉ esperantistoj, kiuj pretendas, ke Esperanto estas parola lingvo, kvankam maloftas angloj, kiuj renkontas alilingvajn esperantistojn, precipe en Britujo. Eĉ tiam ne necesas paroli esperante. Ni bone scias, ke la tuta mondo parolas la anglan, kaj ofte eĉ pli flue ol angloj mem.

Se oni nepre deziras – pro iu stranga kialo – iel uzi Esperanton, ĉu ne pli facilus uzi ne langon sed plumon aŭ, pli hodiaŭe, komputilan klavaron? Legante, oni pli certas pri la enhavo, ol aŭdante. Buŝo kaj orelo malpli fidindas ol okulo.

Ĉiu scias, ke pli facilas legi fremdan tekston ol aŭskulti fremdan konversacion, pli facilas skribi ol paroli. Estas do plej efike instrui lingvon, ja Esperanton, silente, lege kaj, malpli ofte, skribe.

Kiel dirite, por akiri ateston en la latina, bezonatas nenia parolado, nenia aŭskultado, neniu skribado en la lingvo: lernanto nur traduku en la anglan kaj angle klarigu. Eĉ ekzistas universitatoj en Britujo, kie eblas akiri diplomon en fremdlingva (inkluzive klasika) literaturo pere de tradukaĵoj. Tiel oni forigas la plej malfacilajn aspektojn de lingvo-lernado.

Jen la solvo por allogi novajn esperantistojn. Sendube ties nombroj konstante falas, ĉar lingvo-lernado tro malfacilas. Ekde nun ĉiuj esperantaj lecionoj kaj ĉiuj kluboj kaj feliĉaj kongresoj kontente pritraktu nur la latinan – angle.

Brian Bishop uzas Esperanton jam de 60 jaroj. Kiel dum sia juneco, li estas entuziasma membro de la esperanta grupo en Southend-on-Sea, Essex. Li interesiĝas pri la latina lingvo kaj ĉiujare ĉeestas kunvenojn, kie partoprenantoj el multaj landoj parolas nur latine. Li favoras ankaŭ Volapukon, laŭ li 'la noblan internacian antaŭiranton de Esperanto'.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2010.

<<  [969]  >>