Rekte al la artikolo

Novaj langoj, novaj sangoj

<<  [969]  >>

Tim Owen

Bildo

Nova JEB-komitatano Rob Hawkins, maldekstre, kaj Frank James, kiu studas fizikon en Kardifo, partoprenis en Llandudno sian unuan Britan Kongreson.

(Pli granda bildo)

Okazis ĉe la Brita Kongreso en Llandudno la ĉi-jara jarkunveno de Junularo Esperantista Brita (JEB). Kiel la kutimo de la junulara sekcio de EAB, la kunveno pozitive pasis.

La komitato bonvenigis novan membron, Rob Hawkins, kantisto de la rok-grupo The Automatic. Alveno de nova juna sango aparte plaĉas, pro tio, ke la oficistoj de JEB komencas griziĝi.

Dum du jaroj JEB okazigas sezonajn kunvenojn, ĉiam en malsamaj anguloj de la lando. Pli kaj pli amase partoprenas membroj: de 14 aŭtune en Londono ĝis 22 printempe en Kardifo. En la kunveno oni interkonsentis ne nur daŭrigi tiun tradicion, sed ankaŭ provi okazigi aliajn. La unua ideo estas, ke iam antaŭ la venonta Brita Kongreso en Eastbourne okazos tendumado. Ĝi entenu distran programon, kiu imitos la popularan Drondo-koncepton, kiu tiel bone sukcesas ĉe Barlastono. Tiel jebanoj povos ekzerci sin, parolante la lingvon.

Pridiskutiĝis ankaŭ, ĉu eblus starigi JEB-programon ĉe Ni Festivalu!, kiu delonge okazas januare en Barlastono. Malfeliĉe la komuna opinio estis, ke tio eble tro multe kostus. Cetere la plejparto de la jebanoj povus alveni nur sabatmatene, kaj ne komence vendredvespere. Tial ŝajne ne okazos oficiala JEB-kontribuo (individuaj jebanoj tamen partoprenos).

La sola maltrankviliga aspekto de la kunveno estis, ke nur unu novulo proponis sin por la komitato. Pro tio, ke neniuj volis kandidati kiel oficistoj, Tim Owen, Clare Hunter kaj Mikeo Seaton devis resti en siaj postenoj, malgraŭ tio, ke Tim pro sia aĝo ne plu estas oficiala jebano, kaj ke Mikeo baldaŭ troviĝos en la sama pozicio. Pro tio, Tim dum la pasintaj jaroj ne estas prezidanto: tio necesus, ke li iel plijuniĝu, kaj pro tiu ĉi neebleco li elektiĝis honora prezidanto.

Interŝanĝiĝis gravaj vortoj pri la aĝoproblemo kaj pri la fakto, ke la junaj membroj ŝajne ne pretas kontribui. Espereble la problemo solviĝos: Guy Johnston, restariginto de la Nottingham-klubo, baldaŭ revenos el Bjalistoko; simile reaperis en JEB-forumoj Daniel White, iniciatinto de la renovigita JEB en 2006. Fine nova alveninto, Amelia Clewett, kandidatas por volontuli en la Centra Oficejo de TEJO dum sia paŭzo inter lernejaj kaj universitataj jaroj. Tiuj faktoj, kaj ankaŭ la alveno de Rob Hawkins en la komitaton, pensigas, ke eble nova kaj taŭge juna komitato aperos en la venontaj jaroj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2010.

<<  [969]  >>