Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [969]  >>

Geoffrey King

Lastatempe Joyce Bunting interparolis kun la honorofica bibliotekisto de Esperanto-Asocio de Britio, Geoffrey King.

Ŝi intervjuis lin en Biblioteko Butler en Barlastono. Ĉirkaŭrigardante, ŝi memoris ties plenŝtopitajn ĉambrojn dum la lastaj jaroj ĉe la iama sidejo de EAB en Londono. Tie atendis libroj kaj gazetoj por ordigi, katalogi, bindigi. Nun klare videblas, kiel helpantoj luktis por ordigi bretojn el amaso da skatoloj plenaj de ne nur jam katalogitaj libroj sed ankaŭ heredaĵoj, donacoj kaj ĉiuspecaj postlasitaĵoj. Tio okazis antaŭ pluraj jaroj – sed nun, kun sia kutima rido, Geoffrey afable konsentis respondi kelkajn demandojn.

JB: Geoffrey, vi delonge laboras kiel bibliotekisto kaj arĥivisto ĉe Biblioteko Butler – kiom longe?

GK: Nu, ĉe Holland Park Avenue dum proksimume 15 jaroj kaj ĉe Barlastono dum ok jaroj.

JB: Ĉu vi ĉiam estis bibliotekisto?

GK: Tio estis mia profesio, sed mi laboris dum kvar jaroj ĉe UEA kiel librovendisto.

JB: Kial vi eklernis Esperanton?

GK: Pro scivolo. Dekunujara mi trovis Teach Yourself Esperanto en la urba librovendejo. Mia patro opiniis, ke mi malŝparis mian monon.

JB: Ho, bona instigo al junulo! Kiajn lingvojn vi lernis poste?

GK: En la lernejo la francan, hispanan kaj latinan. Kaj poste, kiam mi laboris en Roterdamo, la nederlandan. Pro mia edzino mi lernis la italan kaj la piemontan.

JB: Do, kiel vi renkontis vian edzinon?

GK: Maria laboris ĉe UEA. Efektiva 'edzperanto' estis Esperanto por ni! Mi fine revenis al Londono por trovi pli bone salajratan laboron kaj edziĝi.

JB: Kio estas por vi la plej memorinda evento en Esperantujo?

GK: Geedziĝo kun Maria en Torino. Esperantista pastro, Albino Ciccanti, gvidis la ceremonion.

JB: Ĉu viaj du filinoj lernis Esperanton?

GK: Ambaŭ lernis italan de la patrino kaj anglan de mi. Maria kaj mi interparolis esperantlingve, do la knabinoj pasive aŭdis.

JB: Brile! Kaj kiel vi nun uzas Esperanton?

GK: Esperanto uzas min! En la biblioteko kaj en rilataj aferoj, kompreneble, kaj mi kuraĝigas lernantojn en interreto.

JB: Kiu pleje influis vian Esperanto-vivon?

GK: Montagu Butler sendube estas unu, sed mi elektas Peter Miles. Li estis ĉiam helpema, afabla, bonkora.

JB: Geoffrey, ĉu vi optimismas pri Esperanto en la mondo?

GK: En la mondo, certe jes. Sed en Britio mi estas iom dubema.

JB: Kion vi taksas la plej granda problemo por Esperanto en Britujo?

GK: Kunligi esperantistojn. Esperanto ŝanĝiĝis en Britio, kluboj malaperis, federacioj malfortiĝas; la esperantistoj ekzistas, sed ni ne scias, kie ili estas.

JB: Mi scias, ke vi loĝas en kamparo, en malgranda vilaĝo. Ĉu vi sentas vin soleca tie?

GK: Izolita sed soleca ne, tute ne. Mi deziris foriri el Londono, serĉis novan hejmon, kaj enamiĝis al la domo je unua vido. Mi butikumas interrete, kaj havas biciklon, do pedalas.

JB: Vi multe laboras ĉehejme por la biblioteko. Unu avantaĝo de interreto, mi supozas.

Bildo

GK: Efektive. Kiam mi estas en Barlastono, mi esence ordigas tion, kion mi faris en la hejmo, kaj preparas tion, kion mi faros en la hejmo. La informpetojn mi ricevas kaj respondas preskaŭ tute per retpoŝto; kaj la bibliotekaj retpaĝoj (ankaŭ la sonbanko) estas ĉiam pli grava parto de la laboro.

JB: Aliteme – kiu estas via plej ŝatata Esperanto-vorto?

GK: Kubutumi.

JB: Ho! Kia rapida respondo! Kial ĝi plaĉas al vi?

GK: Ĉar la sono esprimas la signifon.

JB: Ho jes, prave! Kaj kiun libron en Esperantujo?

GK: Mi elektus Vojaĝon al Kazohinio de S. Szathmári. Estas speco de Gulliver's Travels. Sed mi ne havas multan tempon por legado nuntempe. Konata afero: la bibliotekistoj tre malmulte legas.

JB: Kiu estas via plej ŝatata verkisto?

GK: Samuel Johnson – ne nur pro lia vortaro; eseoj, noveloj, poemoj. Mi tre ŝatas lian stilon.

JB: Nu, Geoffrey, kion vi opinias pri ĵurnaloj en la reto? Ĉu ili sukcesos?

GK: Laŭ mi, artikoloj fariĝos mallongaj, kaj pli efemeraj, ĉar homoj ne volas longe sidi antau ekrano por legi.

JB: Mi revenas al Biblioteko Butler. Ne nur librojn vi konservas, ĉu?

GK: Ne nur. En la biblioteko mem ni havas diversformajn sonregistraĵojn; kaj en la Ĉambro Houghton, kiun EAB luas de Wedgwood-kolegio, ni havas amason da dokumentoj, fotoj, poŝtkartoj, leteroj kaj aliaĵoj, pri la historio kaj nuna stato de Esperanto.

JB: Lastatempe vi starigis novan retejon por la biblioteko, ĉu ne?

GK: Jes. La retejo estas biblbut.wordpress.com. Tie legeblas informoj pri la biblioteko, britaj kongresoj, vidmaterialoj, biografietoj de Montagu Butler kaj kelkaj britaj esperantistoj, katalogoj, brokantaj libroj – kaj kiel aĉeti.

JB: Vi iom post iom pretigas kolekton da prunteblaj Esperanto-libroj. Kiel tio funkcios?

GK: Tiu servo antaŭe ekzistis, kiam ni estis en Londono, kaj ni esperas restarigi ĝin. Ene de Biblioteko Butler estos aparte elektita kolekto da libroj. Pere de sia urba biblioteko, la homoj povos mendi Esperanto-libron. La biblioteko mendos de EAB-biblioteko, kiu ekspedos. Pruntantoj devus pagi ion, mi supozas, por tiu servo.

JB: De tempo al tempo, EAB heredas librojn. Tio laborigas vin. Ĉu ili do estas bonvenaj?

GK: Jes, certe. Valoraĵoj trovos lokon sur la bretoj de la biblioteko au prunto-kolekto, kaj aliajn EAB povas vendi. Homoj tre ŝatas serĉi 'trezoron' inter brokantaj libroj.

JB: Tion mi spertas. Ĉu translokigo de la biblioteko al Barlastono plaĉis al vi?

GK: Jes, certe. Ebleco tranokti en la kolegio estas granda avantaĝo por esplorantoj; tio tre mankis en Londono. Mi volonte ricevas vizitantojn kaj esplorantojn tie, kaj aparte ĝojas, ke la biblioteko fariĝas parto de la somera festivalo.

JB: Vi vere estas tre lerta kaj scias tiom pri la historio de Esperanto. Malmultaj homoj vidas vin, sed ili profitas pro la rezultoj de via laboro. Mi dankas en la nomo de ĉiuj, kiuj uzas kaj alte taksas Bibliotekon Butler.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2010.

<<  [969]  >>