Rekte al la artikolo

Historio de okulvitroj

<<  [970]  >>

Jack Warren

La teksto de prelego farita de Jack Warren dum la pasintjara somera festivalo en Barlastono.

Okulvitroj: por ni ĉiutagaĵo, tiom ofte uzataj, ke oni ofte preskaŭ tute preteratentas ilin. Tamen por mi kiel infano ili estis misteraj kaj malfacile kompreneblaj.

Rigardante mian tre miopan patrinon, kiun mi apenaŭ vidis sen okulvitroj, mi dekomence ne rekonis ilin kiel demeteblaj, supozante, ke ŝi havas du malsimilajn specojn de vizaĝo: unu kun pli da haŭto kaj alia kun pli da vitro. Ĉe mia patro aliflanke, kiu nur post kelkaj jaroj portis ilin por legi, ili estas io amuza, eĉ certagrade por li. En lernejo, ankaŭ mi baldaŭ lernis, ke hejmfaritaj okulvitroj el kartono pliridindigas la vizaĝon.

Iuj homoj rilatas pli serioze, eĉ intime, al siaj okulvitroj. Lerneja kamerado mia, jorkŝirano kun skotaj gepatroj, tre malsentimentala, realisma homtipo, konfesis: 'Se miaj okulvitroj rompiĝas, mi sentas min, kvazaŭ mi perdus amikon.'

Tamen antaŭ cent jaroj oni tre verŝajne estintus en klaso de lernantoj tute sen okulvitroj, kaj poste laborintus en medio inter senokulvitraj vizaĝoj. Ĉu okulvitroj do estas eco nur de la moderna vivo? Kiel kaj kiam ili iĝis ĉiutagaĵo? Tion mi volas esplori.

Historio

Okulvitroj dependas de lensoj, kaj tiuj certe ne estas nur modernaj. La unua skriba aludo aperas en egiptaj hieroglifoj de la sesa jarcento a.K., sed la plej malnova konata lenso troviĝis en la ruinoj de Ninevo apud Mosulo en la nuna norda Irako. Temas pri polurita rokkristalo kun diametro de 4 cm. La malnovgreka verkisto Aristofano aludas lensojn, sed tiam ili estis uzataj nur por ekhavi fajron kaj forviŝi literojn el vakstabuletoj.

La romianoj, malgraŭ siaj kromaj atingoj, ne uzis lensojn. Seneko, verkisto kaj instruisto de la imperiestro Nerono, komentis, ke li kapablas legi eĉ malgrandliteran tekston tra glaso da akvo. Tiutempe ne ekzistis korektivaj lensoj. Ni scias, tamen, ke miopa sklavo malpli valoris en la romia merkato ol iu, kiu bone vidis.

Kio pri la mondo ekster Eŭropo? La ĉinoj ja havis okulvitrojn, sed tiuj havis klarvitrajn lensojn kaj servis ne por korekti la vidkapablon sed por protekti kontraŭ minac-fantomoj. La inuitoj faris similajn kadrojn el ligno aŭ barto kun stritruetoj por la okuloj. Ankaŭ tiuj ne korektis la vidkapablon, sed celis protekton kontraŭ lumo, vento aŭ neĝo.

La unuaj progresaj paŝoj troveblas ĉe la araba kulturo. Abbas Ibn Firnas (810–887 p.K.), multflanka klerulo, interalie inventisto, tamaziĥto loĝanta en Kordobo en la naŭa jarcento, faris poluritan rondan ŝtonon – t.n. legŝtonon, kiun oni puŝis laŭ la teksto por grandigi la literojn.

Alia araba klerulo, Al-Hazen, aludis tion en sia vasta kaj ampleksa verko Libro pri Optiko en 1021. Tiun verkon oni tradukis en la latinan en la 12-a jarcento, kaj tio kondukas al la invento de la unuaj porteblaj okulvitroj en Italujo en la 13-a jarcento. La inventisto verŝajne estis Salvino d'Armate el Florenco inter 1284 kaj 1300; tamen oni tute certas nur pri la datoj kaj ne pri la inventisto.

La unua konata ilustraĵo de homo portanta okulvitrojn estas portreto de Hugo de Provenco farita de Tomas da Modena en 1352. Ĝi montras lin leganta kun okulvitroj surnaze. Sekvas multaj aliaj bildoj de maljunaj respektinduloj kun okulvitroj aŭ surnaze aŭ apude – eĉ Sankta eromo el la tria jarcento havas ilin surtable – ĉirkaŭ mil jaroj antaŭ ol ili inventiĝis.

Priskribo

Bildo

Conrad von Soest, Okulvitra apostolo (1403).

Kiaj estis la tiamaj okulvitroj? Certe ili ne estis ĉiutagaĵoj. Uzadis ilin nur maljunuloj (tiam homoj pli ol 40-jaraĝaj), kiuj kapablis legi, kiel ekzemple kleruloj aŭ pastroj. La lensoj estis faritaj el kvarco: optika vitro ankoraŭ ne ekzistis. Ili estis muntitaj en kadroj el ostaĵo, metalo aŭ ledo, kun tenilo aŭ flanke aŭ supre. Tiel ili aperas en la verkoj de Conrad von Soest kaj la Mastro de Heiligenkreuz. Ĉe Hugo de Provenco ili sidas surnaze sen iu alia apogo, ŝajne senprobleme.

Ne ĉiuj havis tian bonŝancon. Rigardu viajn samideanojn kaj vi tuj konstatos, ke nazoj estas malsamgrandaj kaj malsamformaj; pro tio necesis la tenilo. Do ambaŭ manoj de la leganto estis okupataj. Por grati sin en du lokoj – kiel verŝajne ofte okazis en epoko, kiam oni ne kutimis regule bani sin – necesis unue demeti la okulvitrojn. Tiu problemo – kiel restigi okulvitrojn en la ĝusta loko sen helpo de la manoj – daŭris dum preskaŭ 350 jaroj.

Evoluo

La unua solvo venis el Hispanujo en la 17-a jarcento. Rubandoj ligitaj al la kadro estis maŝigitaj ĉirkaŭ la oreloj aŭ fiksitaj sub la ĉapelo. En 1730 Edward Scarlett el Londono unuafoje uzis flankajn apogilojn kun hokoj por la oreloj – kaj la moderna okulvitra kadro naskiĝis.

Tamen tiu ne estis tuj akceptita. Ĝis la 19-a jarcento tondilformaj okulvitroj aŭ mannazumoj estis preferataj. Tiu mannazumo estis ankaŭ brita inventaĵo, de iu George Adams en la 18-a jarcento. Ili evoluis el la tondilformaj okulvitroj kaj ofte servis kiel laŭmodaĵoj, ornamitaj kun juveloj.

Bildo

Eŭropanoj, aparte francoj kaj angloj, plejparte malemas porti okulvitrojn publike. Parizaj aristokratoj uzis ilin nur por legi en soleco. Escepto estis la hispanoj, kiuj fieris pri ili. Bonan ekzemplon de tiu fiereco donas la dika, kverelema kaj bulpieda Francisco de Quevedo y Villegas en sia portreto (ĉi-dekstre).

Iam en la 18-a jarcento okulvitroj atingis Nordamerikon. La prezoj – ĉ. $200 – estis altaj. En 1783 en Philadelphia Francis McAllister vendis ilin 'el plena korbo', el kie supozeble la klientoj serĉfosis ĝis eltrovo de io taŭga. Intertempe oni ankaŭ proponis lensojn por miopuloj, tamen ankoraŭ sen persona recepto.

Jam estas konate, ke la politikisto kaj inventisto Benjamin Franklin inventis la dufokusan lenson. Instigis lin la fakto, ke li jam en siaj tridekaj jaroj bezonis okulvitrojn por ĉiu okazo. Tamen la dufokusa lenso nur pli ĝenerale disvastiĝis fine de la 19-a jarcento.

Ankaŭ ĝis tiam la elekto de okulvitroj restis neprofesia kaj neformala. En Usono en 1901 la Optika Gazeto avertis kontraŭ kolportistoj kiuj 'iras de domo al domo kaj vendas okulvitrojn. Ili diros al vi, ke viaj okuloj estas malsanaj kaj nenio krom iliaj elektraj aŭ magnetitaj varoj savos vin de blindeco. Tia parolado estas insulto al via inteligenteco.' Tamen la kolportistoj multon vendis. Antaŭa optikisto skribis pri siaj memoroj de lia eklaborjaro 1889: 'Kiam persono venis por aĉeti okulvitrojn, oni kutimis rigardi lin, demandi pri lia aĝo, tiam serĉi en unu el la skatoloj, kie estis la muntitaj varoj kaj iri de skatolo al skatolo ĝis la paciento diris, ke li vidas.'

Evidentiĝas, ke laŭreceptaj okulvitroj estas relative moderna afero. Tiel estas ankaŭ la elekto de kadro laŭ stilo plaĉa al la portanto. Komence de la 20-a jarcento aparte virinoj malemis porti okulvitrojn ekster la domo.

Tio ŝanĝis nur post la unua mondmilito, kaj dum la 20-aj kaj 30-aj jaroj abundis diversaj stiloj, almenaŭ en Eŭropo kaj Nordameriko. Aliloke okulvitroj atingis – kaj ankoraŭ atingas – nur tiuj kun sufiĉe da mono kaj klereco por pripensi la ideon.

Okulvitroj kiel ĉiutagaĵo, do, efektive estas lastatempa afero; eble ili nur mallonge daŭros. Tiuj kun la rimedoj nuntempe elektas kontaktlensojn aŭ eĉ laseran kirurgion. Estontece infanoj eble reagos al albuma foto de familiano kun okulvitroj sammaniere kiel ni nun reagos al portreto de iama grandulo en peruko. Tamen tio estas alia temo.

Jack Warren, iama instruisto, aktivas en esperantaj rondoj en nord-orienta Anglujo kaj parte respondecas pri la barlastona somera festivalo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>