Rekte al la artikolo

Ĉu vi parolas Iŝrisepŭi?

<<  [970]  >>

Vilhelmo Rowe

Vilhelmo Rowe rigardas Esperanton el ĉina vidpunkto.

Unu el la karakterizaĵoj de la ĉina lingvogrupo estas, ke ĝi forte rezistas pruntaĵojn el aliaj lingvoj, malkiel la japana, kiu havas, ekzemple, orenji (oranĝo), infurēshon (inflacio), sutoraiki (striko), tabako, terebi (televido), kaj multajn aliajn pruntaĵojn.

Imagu, ke vi estas ĉino, kiu ekstudas Esperanton sen ia ajn scio pri fremdaj lingvoj. Kia tasko frontas vin? Por tion mem sperti mi kreis lingvon surbaze de Esperanto, en kiu ĉiun konsonanton anstataŭas la tuj posta konsonanto en alfabeta ordo kaj ĉiun vokalon same, do a → e, e → i, i → o, o → u, u → a, kaj b → c, c → ĉ, ĉ → d, ktp.

Uzante tiun kodon la vorto Esperanto iĝas Iŝrisepŭu. Al lingve naiva ĉino la du vortoj estas egale fremdaj. Mi mallongigos al Iŝri la nomon de tiu lingvo.

Imagu nun, ke vi lernas la nomojn de la monatoj en Iŝri. En via ĉina gepatra lingvo ili nomiĝas, laŭvorte, unu(a)monat, du(a)monat, ĝis dekdu(a)monat. Kaj en Iŝri? Konsternite, vi trovas, ke por ĉiu monato vi devos lerni apartan radikon: Kepaesu, Gicsaesu, Nesŭu, Ersomu … entute dek du tiajn vortojn. Same estas por la tagoj de la semajno.

Krome, ekzistas multaj esperantaj radikoj por konceptoj, por kiuj la ĉinoj uzas kunmetitajn vortojn, ekzemple:

  • fajrmont: vulkanozamlepu
  • nuntag: hodiaŭĥufoev
  • popolreg: demokratiofinulseŭou

Por la personaj pronomoj vi, kiel ĉino, bezonas en la gepatra lingvo nur kvar radikojn, sed en Esperanto, do en Iŝri, estas pli komplike:

  • ŭo: mino
  • ni: vizo
  • ta: li, ŝi, ĝimo, to, ho
  • men (pluraligilo): ni, vi, ilipo, zo, omo

Kiel nova ĉina iŝrisepŭisto vi rajtas scivoli, kial sole la dua persono ne distingas inter singularo kaj pluralo. Evidente vi bezonos fortajn motivojn por daŭrigi la studadon de Iŝri.

Ĉu ĉio ĉi estas do valida argumento kontraŭ Esperanto kiel mondlingvo? Mi kredas, ke ne. Ni okcidentanoj humiliĝu antaŭ la fakto, ke malgraŭ tio, kion mi atestis ĉi-supre, la ĉina esperanta movado aktivas proksimume samgrade, proporcie al la loĝantaro, kiel en multaj aliaj landoj. Kial? La ĉinaj esperantistoj akceptas Esperanton tian, kia ĝi estas, vidante ĝin kiel ponton al la cetera mondo; mondo, kiun pli-malpli fidele, kaj diversgrade, spegulas Esperanto eĉ kun siaj por la ĉinoj kuriozaj trajtoj.

Interalie, pro vasta multlingva etendiĝo de la principo de apartaj vortoj por li, ŝi, kaj ĝi, Esperanto ne povus ne sekvi tiun principon. Memoru, ke ne nur por lerni Esperanton sed por lerni fremdajn lingvojn ĝenerale la ĉinoj frontas multe pli grandan taskon ol ni.

Konklude mi opinias, ke miaj elmontroj portas mesaĝon por okcidentaj esperantistoj. Ni ne trograndigu la esperantan radikaron per nenecesaj aldonoj, kiel ambigua (dusenca), olda (maljuna), kaj timida (timema), kio laŭ mia opinio konsistigas ne malpli ol atenco kontraŭ niaj ĉinaj samideanoj. Por ni, diri ambigua estas, pro simileco al ambiguous, malpli cerbumige ol diri dusenca, sed por ĉinoj ambigua (aŭ en Iŝri encoĝae) kaj multaj aliaj nenecesaj vortoj estas plua obstaklo al lernado de Esperanto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>