Rekte al la artikolo

Pli fari ol fanfari

<<  [970]  >>

Marjorie Boulton

Jen la prelego, kiun faris Marjorie Boulton pasintaŭguste en Barlastono, okaze de la 50-jariĝo de esperantaj kursoj ĉe Wedgwood Memorial College. Plena raporto aperis en la aŭtuna numero de La Brita Esperantisto.

Hodiaŭ, elfosita post multaj jaroj, mi sentas min iom kiel arkeologia specimeno por studentoj de la historio de Esperanto. Se vi deziras bonegajn pensojn pri la estonteco, Paul Gubbins estas pli praktika kaj pli inspira. Sed eble en tiu ĉi speciala okazo, estos interese aŭdi ion pli pri la fruaj tagoj de la esperantaj kursoj en Barlastono.

Ne estis vere mi, kiu iniciatis esperantajn kursojn ĉi tie. Estis urba konsilanto, iam urbestro de Stoke-on-Trent, Horace Barks, kiu estas videbla en la ekspozicio. [Multaj fotoj pri la historio de la someraj kursoj videblis en la konstruaĵo Estoril. – redaktoro]

Barks estis homo iom stranga, iom nobla: forlasis lernejon 12-jara, eklaboris kiel stacidoma portisto, per konsciencaj laboroj promociiĝis, interesiĝis pri politiko kaj pri Esperanto; iam estis urbestro – tre sincera, helpema kaj iniciatema tipo. Kun la senpaga bileto de fervoja laboristo, plus Esperanto, li multe vojaĝadis, unu fojon al Vladivostoko. Li parolis Esperanton utile, praktike, helpeme, amikece, sed neniam majstris la akuzativon.

Unu tagon, en 1960, ni du sidis babilante, kaj mi diris ion kiel: 'Se mi havus antaŭ mi, ni diru, ses inteligentajn homojn, mi povus instrui ilin pri la simpla fundamento de Esperanto en kelkaj tagoj. Nur konversacie!' 'Ĉu?' demandis Barks. 'Ho, jes,' diris mi, kaj transiris al alia temo.

Post kelkaj tagoj – estis dum la somera libertempo de instruistoj – Barks reaperis. 'Mi kolektis 18 geinstruistojn por provo pri Esperanto, kaj vi havos lokojn en Wedgwood Memorial College.'

Mi babilis. Barks agis. Kaj ni havis nian unuan Esperanto-kurson ĉi tie. Mi eĉ nun havas mensan bildon pri instruistoj entuziasmaj, kiuj promenis, precipe frumatene, tra la ĝardenoj, kun libretoj sub la nazoj. Ili pensigis min pri monaĥ(in)oj – aŭ eble pri Ofelio.

Kaj tie, vere, estis la komenco de la 50 kursoj ĉi tie. Verŝajne la viktimoj ĝojis pri propra progreso. Anoncoj pri Esperanto-kursoj komencis aperi en la normala presita programo de la kolegio, kaj ĉe EAB. Inter tiuj, kiuj provis la aferon, estis iu doktorino Kate Hall, fakulino pri la franca, regante ankaŭ la latinan, kun profundaj komprenoj lingvistikaj. Ni konis unu la alian kiel studentinoj – sed hodiaŭ ne temas pri 70-jara jubileo!

En la dua, aŭ eble la tria kursaro, aperis tre klare, ke Barks ne kapablis klarigi vere gramatikajn aferojn, kaj Kate, la lernantino, savis ĝenan situacion, instruante la komencantojn. Kaj tion faris, tre kompetente kaj pacience, dum jardekoj. Mi aldonu, ke Barks ege estimis ŝin, neniel ĵaluzis.

Evoluis ĝenerala strukturo de tri paralelaj kursoj, por komencantoj, por progresantoj, kaj por vere kapablaj esperantistoj, kiuj deziris evolui plu.

Bildo

Nu, mi kredas min milda persono, kiu emas influi pli per bombono ol per bombo, sed dum la jaroj mi foje aŭdis flustrojn pri 'koncentrejo' kaj pri 'komandantino', eĉ pri 'herooj', kiuj travivis miajn kursojn.

Kompreneble, oni ŝercis – aŭ tiel mi esperas; sed estis kaŭzoj por tiu sangavida ŝerco. Mi vere intencis, ke ĉiuj grupoj devu penadi, firmigi sciojn aŭ akiri novajn.

Dum, por ĉi tiu prelego, mi travadis centojn da tre malnovaj paperoj, mi vere miris pri la ekzercoj, pri miaj postuloj de la altrangaj studentoj. Pluse, ĉiu grupo ricevis specialan krucvorton kaj alian ekzercon. Ili devis vere ekzerci la cerbojn!

La alia granda privilegio en Barlastono estis la eminentaj vizitantoj. Mi miras ankoraŭ pri la graveco de tiuj en nia kulturo, kaj iliaj grandanimecoj – sen pago, foje sen plena pago de iliaj vojaĝokostoj. Ili prelegis, instruis, tute serioze – sed ankaŭ kunlaboris bonhumore en skeĉoj, festetoj. Eble mi mem tiutempe ne plene komprenis ilian grandanimecon. Ili afablis al ĉiuj, ili rolis en ĉio.

En niaj kursaj drametoj mi speciale memoras pri William Auld kiel kuracisto en hospitalo, alian fojon kiel veterinaro; Juan Régulo Pérez, la epokfara eldonisto el Tenerifo, kiel policestro; Paul Neergaard kiel Reĝo Lear aŭ kiel fakulo pri literaturo; Poul Thorsen kiel vizitanto el alia planedo; Albert Goodheir kiel … urso. Tiom da bonhumoro kaj adaptiĝemo! Iom farse aktoris Humphrey Tonkin inter ni, tiam tre juna.

Kiuj aliaj iam helpis nin? Certe mi nun estas forgesinta kelkajn … nu, Reto Rossetti, Kavaliro de Jong, Roger Bernard, Stanley Nisbet, Magda Saturova el (tiam) Ĉekoslovakujo, Probal Dasgupta, nun unu el la plej gravaj esperantistoj en UEA [kaj nuna prezidanto – redaktoro], Spomenka Štimec el Zagrebo, ak le Puil kun la edzino, por kanti al ni, Tacuo Hugimoto el Japanujo.

Kia listo! Kaj nun, pro manko de diversaj dokumentoj kaj eble mankoj inter miaj oreloj, certe iuj mankas ĉi tie.

Kio pri Lapenna? Li planis viziton, sed la edzino malsanis [tamen iam ja venis – ekzistas filmero pri la granda oratoro en Barlastono – redaktoro]. Pri la grandaj hungaroj? Registaraj reguloj malebligis. Pri Nikolai Rytkov – jes, li iam helpis, post sin-ekzilo.

Por tiuj, kiuj neniam renkontis tiujn personojn, aŭ ne almenaŭ legis librojn, mia listo ŝajnos seka; sed ĉiuj vidos, ke vere eminentaj kaj indaj esperantistoj portis siajn lumojn al Barlastono.

En 1985 la normalan triopan kurson sekvis specio de internacia konferenco, kiun salutis Amadou M'Bow, la tiama sekretario de UNESKO, ĉefe en la angla, kun, inter aliaj, Sir Charles Carter kaj Lalage Bown: sukcesa evento, sed kun ia respekto al Esperanto.

Estus abomene maldanke, ellasi tiun, kiu anstataŭis min: John Wells, kiu jam karieris brile, kies estonteco – por Esperanto, por lingvistiko, por altnivela instruado – restos pli kaj pli brila. Mi – kompreneble – ne havas la ĝustajn paperojn por impresi vin per detaloj.

Certe lia stilo ne similis al la mia. Lia klereco certe superis la mian jam; kaj lia pacienco estis pruvita jam dum aliaj konataj laboroj. Multaj el ni danke uzas la novan eldonon de lia vortaro angla-esperanta kaj inverse. Ne tiel multaj uzos lian vortaron kimran-esperantan kaj inverse, sed tio estas nobla atingo. Sed pri liaj laboroj en ĉi tiu kolegio, ne estas la anstataŭito, kiu taŭgas rakonti pri la savanta anstataŭanto.

Jen eta konfeso. Kiam lastatempe mi rigardis la ekzercojn, per kiuj mi celis helpi grupon tri al vera progreso, mi rimarkis, ke pri tiu aŭ alia detalo mi mem, nun, malsukcesus.

La kursoj en Barlastono estas afero iom neordinara, sed ne ili solaj. Rigardo al ĉiujara programo de la kolegio ja sugestas ian pretecon por la minoritataj, la neoftaj, la aventuraj studoj. Ĉi tie do ni montras pretecon por io nova ĉielarka aŭ verdstela. Do ni omaĝu la konstantan kulturan kaj organizan strebon de la kolegio. Danke mi rigardu kun estimo la fidelajn laborojn de kuiristoj, purigistoj, ĝardenistoj, kaj similaj. Sed, rilate al niaj neordinaraj kursoj, oni devas omaĝi la kolegiestrojn. En niaj plej fruaj jaroj du direktoroj bone helpis nin, du iom evoluigis nian aferon. Mi havas nebulan impreson, ke unu el ili batalis kontraŭ faŝismo en la hispana interna milito [Dave Goodman – redaktoro].

Sed mi nepre parolu iomete pri direktoro Derek Tatton. Unue li tre afable, ĉiam kompreneme, helpis gastigi esperantistojn; kaj pro la alilandaj eminentuloj vere vidis kiel nia lingvo efikas. Fine li lernis Esperanton kaj nun faras seriozajn laborojn en kaj per ĝi.

Mi vere, serioze, estimplene, pensas pri Derek, sed inter miaj centoj da karaj memoroj pri la kolegio estas ankaŭ vivaj memoroj pri liaj amiketoj tie: katoj, hundoj kaj, plej neatendite, foje anasoj promenante ekster siaj teritorioj. Estis unu okazo, kiam mi ne sukcesis pri alia aranĝo por miaj du siamaj katoj. Fidu al Derek! Li aranĝis imponan grandan kaĝon por ili, kaj akvon, manĝojn, necesejon, ĉion; kaj li estigis raciajn regulojn por vizitoj de multaj el la studantoj, kiuj deziris eksperimenti, ĉu Esperanto faros ponton inter la angla kaj la siama.

La afero de Esperanto kreskis en la kolegio: baldaŭ aperis kursetoj (ankaŭ vintre: mi ne kontribuis) kaj diversaj malgrandskalaj esperantaĵoj. Foje SATEB (la brita parto de Sennacieca Asocio Tutmonda) kunvenis komforte ĉi tie.

Mia memoro ne funkcias kiel iam, sed se vi deziras, mi povas, certe, produkti multajn memorojn precipe pri tiuj malegoismaj fremdaj eminentuloj aŭ pri la ne tiel fremda (nu, skota) William Auld, kiu foje helpis.

Sed en la horaro por 1991 mi skribis, ke la direktorino 'transdonos sian insignaron al la barlastona kronprinco' – kaj tiu estis Paul Gubbins. Kaj estis sub la verdstela sceptro de Paul, ke la esperantaj kursoj daŭras. Mi nun pensas pri jam 19 jaroj de tre lojalaj kaj efikaj laboroj. Mi supozas, ke liaj instruistaj stiloj multrilate malsimilas al la miaj; fakte tre interesus min iom vidi. Li estas pli juna (kvankam apenaŭ junulo!) kaj apartenas al alia generacio. Eble pri du detaloj ni similas: ni serioze servas al Esperanto – kaj ĉu vi scias pri la alia? Ni tre amas katojn.

Por la nuna epoko li multe pli taŭgas ol mi. Sed ni kapablas kunlabori. Ni komencis verki libron kune, kiam malsano min atakis kaj de iam en 2006 mia vivo distordiĝis plurmaniere. Sed se mi povos iel helpi pri la barlastonaj kursoj (eble per teruraj ekzercoj, ĉu Paul?, se la sadistino revenos) almenaŭ demandu …

Ĝuste nuntempe la sorto de la kolegio mem estas malgajige duba. Mi povas nur bondeziri al institucio nobla pro Esperanto kaj ne nur pro Esperanto. Mi suspektas, ke se ne plu estos ĉi tie bona, meritoplena loko, iuj el ni trovos alian lokon.

Esperanto ne sukcesis, kiel ĝi meritas. Sed ni ĉi tie scias, ke ĝi floras, malgrandskale, ĝi ja funkcias, kaj en multaj vivoj ĝia verda flamo donas neordinarajn lumojn kaj valorajn varmojn. Ekzistas esperantistoj nuntempe en minimume 91 landoj. Esperanto ne fiaskis, kaj niaj karaj barlastonaj kursoj estas dum 50 jaroj io eta, sed ja lumoplena, ja ne bagatela, ja progresiga parto de la strebado kaj unika kulturo de esperantistoj tra la mondo.

Ni devas pli fari ol fanfari, pli labori ol memori, sed hodiaŭ, ja en tiu ĉi rimarkinda dato, ni rajtas kunĝoji, memori kaj danke glori. Kaj, poste, pluen labori.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>