Rekte al la artikolo

Esperantigo de anglaj loknomoj

<<  [970]  >>

Edmund Grimley Evans

Multo estas jam skribita pri la esperantigo de nomoj, do mi ne disertos pri la ĝeneralaj principoj, nek prezentos la kutimajn argumentojn.

Ni ekiru de la konstato, ke kelkfoje oni volas esperantigi iun nomon, kaj por fari tion oni ne povas sklave sekvi iujn simplajn regulojn, ĉar oni devas lerte kompromisi, atentante la aspekton de la nomoj, la prononcon, la formojn en diversaj lingvoj, la signifon, la etimologion, la tradiciojn establitajn en Esperantujo, la neceson konformigi vortojn al la propra karaktero de Esperanto, kaj la deziron eviti ĝenajn koliziojn kaj similecojn; kaj tiu listo de faktoroj verŝajne ne estas kompleta.

Esperantigi anglajn nomojn estas speciale interesa tasko pro la malstrikta ligo inter la literumo kaj la prononco, kiu ofte starigas la dilemon, kiun oni sekvu. Mi divenas, ke nur kelkdeko da britaj urboj havas bone establitan Esperantan nomon, kaj la britaj urboj, por kiuj oni en Esperanto pli ofte uzas la Esperantan nomon ol la anglan, eble nombras malpli ol dek.

Mi starigis al mi la taskon esperantigi pli longan liston de urbonomoj por vidi, kiagrade mi sukcesos, kaj kiajn problemojn mi renkontos. Por krei la liston mi prenis la 65 urbojn en Britujo kun pli ol 100 mil loĝantoj, la 44 diocezojn de la Eklezio de Anglujo, la plej gravajn internaciajn flughavenojn, la urbojn de Britaj Kongresoj kaj Universalaj Kongresoj, la 121 poŝtkodajn regionojn, kaj la 16 britajn urbojn, kiuj estas kapvortoj en Plena Ilustrita Vortaro, kaj el tiuj nomoj mi eltiris la nomojn de urboj en Britujo por ricevi liston de 154 urboj.

Por ĉiu urbo mi klopodis eltrovi la Esperantajn nomojn jam uzitajn aŭ proponitajn, kaj multajn nomojn mi ankaŭ mem esperantigis. Mi ordigis la Esperantajn nomojn laŭ mia nuna prefero, kun la plej rekomendata nomo en unua loko, tuj post la angla nomo. La fontindikoj estas jenaj:

  • (I) = Formo trovita ie en Interreto.
  • (P) = Formo trovita en (kredinda reta versio de) papera eldonaĵo.
  • (PIV) = Kapvorto en Plena Ilustrita Vortaro (2002).
  • (WA) = Formo uzita de William Auld.

Se mankas fontindiko, la vorton kulpas verŝajne mi.

Bildo

  • Aberdeen = Aberdeno (P), Aberdino (I)
  • Abergavenny = Abergaveno (P)
  • Bath = Bado (WA), Bato (P)
  • Belfast = Belfasto (PIV)
  • Birmingham = Birmingamo (PIV), Birminhamo (I), Birminghamo (I)
  • Blackburn = Blakburno (P)
  • Blackpool = Blakpolo, Blakpulo (I)
  • Bolton = Boltono (P)
  • Bournemouth = Burnmuto (P)
  • Bradford = Bradfordo (P)
  • Bridlington = Bridlintono (I)
  • Brighton = Brajtono (P)
  • Bristol = Bristolo (PIV)
  • Bromley = Bromleo
  • Bury St Edmunds = Edmundburio
  • Cambridge = Kembriĝo (PIV), Kambriĝo (I)
  • Canterbury = Kanterburio (P), Kanterberio (WA), Kanterboro (P), Kanterburgo (I)
  • Cardiff = Kardifo (PIV)
  • Carlisle = Karlajlo (P)
  • Chelmsford = Ĉelmsfordo (P)
  • Cheltenham = Ĉeltenhamo (I), Ĉeltenamo (P)
  • Chester = Ĉestro (PIV)
  • Chichester = Ĉiĉestro (I)
  • Colchester = Kolĉestro (P)
  • Coventry = Koventrio (I), Koventro (I)
  • Crawley = Kraleo
  • Crewe = Kruvo (I)
  • Croydon = Krodeno
  • Darlington = Darlintono (I)
  • Dartford = Dartfordo (I)
  • Derby = Derbio (P)
  • Doncaster = Donkastro (I), Donĉestro (I)
  • Dorchester = Dorĉestro (P)
  • Dover = Dovero (PIV), Dovro (P)
  • Dudley = Dudleo, Dudlio (P)
  • Dumfries = Dumfriso (P)
  • Dundee = Dundio (P)
  • Durham = Durhamo (P)
  • Eastbourne = Istburno
  • Edinburgh = Edinburgo (PIV)
  • Ely = Elio
  • Enfield = Enfildo
  • Exeter = Eksetero (P)
  • Falkirk = Falkirko (I)
  • Felixstowe = Felikstovo
  • Galashiels = Galaŝilzo (I)
  • Gatwick = Gatviko
  • Glasgow = Glasgovo (PIV)
  • Gloucester = Glostero (WA), Gloĉestro, Glocestro (I), Glostro (I)
  • Greenwich = Grenviĉo (PIV)
  • Guildford = Gildfordo (P)
  • Halifax = Halifakso (P)
  • Hamilton = Hamiltono (I)
  • Harrogate = Harogato (P)
  • Harrow = Harovo (P)
  • Hastings = Hastingo (P)
  • Heathrow = Hitrovo
  • Hemel Hempstead = Hemelhempstedo
  • Hereford = Herefordo (P)
  • Hoddesdon = Hodesdono
  • Huddersfield = Hudersfildo
  • Ilford = Ilfordo (P)
  • Inverness = Inverneso (P)
  • Ipswich = Ipsviĉo (P)
  • Kilmarnock = Kilmarnoko (I)
  • Kingston upon Hull = Kinstono (I) ĉe Hulo
  • Kingston upon Thames = Kingstono Tamiza (P), Kinstono ĉe Tamizo
  • Kirkcaldy = Kirkaldo (I)
  • Kirkwall = Kirkvalo (I)
  • Lancaster = Lankastro (PIV)
  • Leamington Spa = Lemintono (Reĝa Banloko)
  • Leeds = Lidzo (WA)
  • Leicester = Lestero (I), Leĉestro (I), Lestro (P)
  • Lerwick = Lerviko (I)
  • Letchworth = Leĉvorto
  • Lichfield = Liĉfildo
  • Lincoln = Linkolno, Linkono (P)
  • Liverpool = Liverpolo (PIV), Liverpulo (WA)
  • Llandrindod Wells = Landrindodo
  • Llandudno = Landudno (I)
  • London = Londono (PIV)
  • Loughborough = Lufboro (P), Lufburgo
  • Luton = Lutono (I)
  • Maidstone = Medstono (P)
  • Manchester = Manĉestro (PIV)
  • Middlesbrough = Mezboro, Mezburgo, Midelsboro (P)
  • Milton Keynes = Miltonkejnso
  • Morecambe = Morkambo (I)
  • Motherwell = Modervelo
  • Newcastle upon Tyne = Novkastelo (WA) ĉe Tajno
  • Newport = Novporto (P), Novhaveno (I)
  • Northampton = Nordhamptono, Nordamptono (P), Norda Hamptono (I)
  • Norwich = Norviĉo (P)
  • Nottingham = Notingamo (P), Notinhamo (I), Notinghamo (I)
  • Oldham = Oldhamo, Oldamo (P)
  • Oxford = Oksfordo (PIV)
  • Paisley = Pasleo
  • Perth = Perto (P)
  • Peterborough = Peterboro, Peterburgo
  • Plymouth = Plimuto (WA)
  • Poole = Polo, Puleo (P)
  • Portrush = Portruŝo
  • Portsmouth = Portsmuto (I)
  • Preston = Prestono (P)
  • Reading = Redingo (P)
  • Redhill = Redhelo
  • Richmond-upon-Thames = Riĉmondo (P) ĉe Tamizo
  • Ripon = Ripono
  • Rochester = Roĉestro (P), Roĉestero (WA)
  • Romford = Romfordo
  • Rotherham = Roterhamo
  • Saffron Walden = Safranvaldeno
  • Salisbury = Salisburio
  • Scarborough = Skarboro (P), Skarburgo (I), Skarbro, Skarburo
  • Shandon-on-Gareloch = Ŝandono ĉe Gero
  • Sheffield = Ŝefildo (P)
  • Shrewsbury = Ŝroburio, Ŝruzboro (P), Sreŭburgo (I)
  • Slough = Slao
  • Southampton = Sudhamptono (WA), Sudamptono (P)
  • Southend-on-Sea = Saŭtendo
  • Southport = Sudporto, Sudhaveno (P), Saŭtporto (I)
  • Southwell = Sudvelo
  • St Albans = Sankta-Albano
  • St Helens = Sankta-Heleno, Sankta Heleno (P)
  • Stansted = Stanstedo
  • Stevenage = Stivenaĝo
  • Stirling = Stirlingo (I)
  • Stockport = Stokporto (P)
  • Stoke-on-Trent = Stoko ĉe Trento
  • Sunderland = Sunderlando (I)
  • Sutton = Sutono
  • Sutton Coldfield = Sutonkoldfildo
  • Swansea = Svanseo (I), Svansio (P), Abertaŭo (I)
  • Swanwick = Svanviko (I)
  • Swindon = Svindono (P)
  • Taunton = Taŭntono (P)
  • Telford = Telfordo
  • Tonbridge = Tonbriĝo
  • Torquay = Torkajo
  • Truro = Truro (I)
  • Twickenham = Tvikenhamo
  • Uxbridge = Uksbriĝo (I)
  • Wakefield = Vekfildo (P)
  • Walsall = Valsalo (P)
  • Warrington = Varintono, Varingtono (P)
  • Watford = Vatfordo
  • Wells = Velzo
  • West Bromwich = Okcidenta Bromviĉo
  • Weston-super-Mare = Vestono ĉe la Maro
  • Wigan = Vigano (P)
  • Winchester = Vinĉestro (P)
  • Wolverhampton = Vulfhamptono, Vulverhamptono (P)
  • Worcester = Vorstero, Vorĉestro, Vorcestro (I), Vurstero (P)
  • York = Jorko (PIV)

Eĉ en ĉi tiu mallonga listo oni vidas finaĵojn, kiuj multe ripetiĝas. Estas avantaĝe esperantigi ilin konsekvence. La sekvaj finaĵoj estas speciale atentindaj.

La finaĵoj -borough, -brough kaj -burgh, same prononcataj, devenas de la anglosaksa burh (fortikaĵo). Simila elemento troviĝas en loknomoj de aliaj ĝermanlingvaj landoj. Ĉar la formo Edinburgo estas jam fiksita, oni povas pripensi esperantigi ĉiujn per -burgo: Mezburgo (same kiel Middelburg en Nederlando), Peterburgo (same kiel la urbo en Rusujo), Skarburgo, … Tamen, kiel oni tiam esperantigus la anglajn nomojn Marlboro kaj Peterboro? Ĉu ankaŭ tiujn nomojn, kiuj jam aspektas kiel Esperantaj vortoj, oni ŝanĝu al Marlburgo kaj Peterburgo? Mi pensas, ke estas preferinde esperantigi -borough kaj -brough per -boro: Lufboro, Mezboro, Peterboro, Skarboro.

La nomoj kun -bury devenas de la dativa formo byrig de la sama vorto burh, kaj tial la propono Kanterburgo ne estas tute freneza. Tamen, mi preferas: Kanterburio, Edmundburio (Bury St Edmunds nomiĝas ankaŭ St Edmundsbury), Salisburio, Ŝroburio.

La finaĵoj -bourn, -bourne kaj -burn ĝenerale devenas de burna (rivereto). Tial mi preferis U kaj ne O: Blakburno, Istburno. Ankaŭ Burnmuto devenas de burna.

La nomoj, kiuj finiĝas per -caster, -cester kaj -chester, devenas de la anglosaksa ceastercæster (romia fortikaĵo aŭ urbo), kiu siavice venas de la latina castra. Por -caster kaj -chester mi proponas: Donkastro, Lankastro, kaj Ĉestro, Ĉiĉestro, Kolĉestro, Dorĉestro, Manĉestro, Roĉestro, Vinĉestro.

Se nomoj finiĝantaj per -cester havu komunan finaĵon en Esperanto, mi pensas, ke estu -stero: Alstero, Bistero, Cirencestero, Glostero, Lestero, Tostero, Vorstero. Eblus tamen per -ĉestro denove: Alĉestro, Biĉestro, Cirenĉestro, Gloĉestro, Leĉestro, Toĉestro, Vorĉestro. Aŭ per -cestro. Temas pri Alcester, Bicester, Cirencester, Gloucester, Leicester, Towcester, Worcester, kies prononcoj estas proksimume: [alste], [biste], [sajrenseste], [gloste], [leste], [teŭste], [ŭuste]. Cetere, ankaŭ Exeter (Eksetero) devenas de la anglosaksa ceaster, tra Execestre.

La finaĵo -don povas deveni de denu (valo) aŭ dūn (monteto). La nomo de Croydon apud Londono signifas 'safranvalo', sed Croydon apud Kembriĝo estas 'korvovalo'. Tute kaprice, mi esperantigis tiun nomon per Krodeno, sed ĝenerale estu -dono, mi supozas. Kompreneble, London devenas de neniu anglosaksa vorto; ĝi venas de la latina Londinium kaj estas multe pli malnova.

La finaĵo -ham ĝenerale estas la anglosaksa hām (bieno, vilaĝo), kaj -hampton devenas de la anglosaksa hām-tūn (ĉirkaŭbarita bieno). La P aldoniĝis poste, do oni povas pripensi forigi ĝin denove en la esperantigo, por simpligi la prononcon. Tamen, mi proponas: Nordhamptono, Sudhamptono, Vulfhamptono. Tiu lasta devenas de Wulfrūn, la nomo de la virino, kiu ricevis la koncernan bienon en 985. Oni povus pli precize imiti la modernan prononcon per Vulvahamptono, sed mi ne rekomendas tion.

La elemento ing ofte devenas de la anglosaksa sufikso -ingas (popolo, familio). Ingo estas tute bona finaĵo en Esperanto: Hastingo, Redingo. Sed la finaĵojn -ingham kaj -ington oni ne transliterumu senŝanĝe, laŭ mi, ĉar la konsonantogrupo estas tro kompleksa kaj tro diferencas de la angla prononco. Tial: Birmingamo, Notingamo, kaj Bridlintono, Darlintono, Lemintono, Varintono.

La finaĵo -ley devenas de lēah (arbaro aŭ maldensejo en arbaro), kaj tial mi esperantigis per -leo: Bromleo, Dudleo, Kraleo. Paisley (Pasleo) havas alian originon: de la latina basilica.

Por la finaĵo -mouth mi rekomendas -muto: Burnmuto, Plimuto, Portsmuto.

La finaĵo -pool-poole povas havi diversajn originojn. PIV (2002) havas Liverpolo, kaj tial mi elektis Blakpolo kaj Polo por Blackpool kaj Poole. Mi povas nur diveni, kial estas Liverpolo en PIV kaj ne Liverpulo: eble pro la aspekto, eble pro la anglosaksa pōl, eble pro la vokalo en la gaela, irlanda, manksa kaj latina versioj de la nomo, kaj eble por eviti aludon al puloj.

La finaĵo -port povas signifi 'haveno', sed ĝi povas ankaŭ signifi '(foira) urbo' aŭ 'pordego'. Tial: Novporto, Stokporto, Sudporto.

La finaĵoj -wich kaj -wick ofte devas de wīc, kiu havas diversajn sencojn, inkluzive de 'haveno'. Oni povas esperantigi ilin per -viĉo kaj -viko.

La finaĵo -worth ĝenerale signifas ĉirkaŭbarita kolonio: Leĉvorto.

Mi menciis la formojn en diversaj lingvoj kiel unu el la atentindaj faktoroj, kiam oni esperantigas nomon.

Malmultaj britaj urboj havas alian formon en la franca aŭ la germana, sed preskaŭ ĉiu havas nomon en la latina, kaj kelkfoje la latina nomo estas iomete konata, almenaŭ en la urbo mem. (Preskaŭ ĉiu loĝanto de Shrewsbury scias, ke tiu urbo nomiĝas latine Salopia, sed kiom da nelokanoj scias tion?)

Kimraj urboj ofte havas anglan kaj kimran nomojn, kiuj apenaŭ similas inter si, nek forme nek traduke. Ankaŭ kelkaj anglaj urboj havas aliajn nomojn en la keltaj lingvoj. Kompreneble, en la rusa kaj aliaj nelatinliteraj lingvoj oni transskribas aŭ tradukas anglajn nomojn, kaj tion oni emas fari ankaŭ en la litova.

Mi konsultis alilingvajn versiojn de la nomoj en mia listo, sed fine ili ne multe influis min. La litova influas ĉefe per tio, ke ĝi subtenas la ĝeneralan principon: se litovoj rajtas litovigi nomojn, tiam ankaŭ esperantistoj rajtas esperantigi ilin.

Inter la formoj, kiujn mi rekomendas, estas tre malmultaj tradukitaj elementoj: okcidenta kiel aparta vorto, mez-, nord-, nov- kaj sud- kiel prefiksoj, kaj sankta kaj kastelo. El tiuj, nord-, sud- kaj kastelo tiel similas al la respondaj anglaj elementoj, aŭ historiaj formoj de ili, ke oni povas konsideri ilin kiel transskribojn.

Kelkaj el la nomoj en la listo estas nomoj ne nur de pluraj urboj en Britujo, sed ankaŭ de eventuale pli grandaj urboj en aliaj landoj. Kiam estas du gravaj lokoj kun la sama nomo, oni eble ekhavas la ruzan ideon esperantigi la nomojn malsame, tiel forigante plursencecon de la Esperantaj nomoj. Oni povus ekzemple havi Kembriĝo en Britujo kaj Kambriĝo en Usono.

Tamen, tio kaŭzus konfuzon kaj malfacilaĵon por tradukistoj, kiam ili renkontas la nomon en kunteksto, en kiu ne eblas scii, pri kiu urbo temas. Laŭ mi, se temas pri la sama nomo, oni esperantigu ĝin same, krom en tre esceptaj okazoj. (La vilaĝo Cambridge en Glosterŝiro prononciĝas kiel [kambriĝ], laŭdire, anstataŭ [kejmbriĝ]; tio eble pravigus la alternativan esperantigon Kambriĝo.)

Fine, mi koncedas, ke mia listo de esperantigoj ne havas tre grandan praktikan utilon, sed pretigi ĝin estis interesa ekzerco.

Mi bonvenigus komentojn, speciale se iu konas alian esperantigon jam uzitan por unu el la 154 urboj, prefere kun fontindiko. Se estus sufiĉe da tiaj reagoj, la redaktoro verŝajne akceptus etan noton en la sekva numero de LBE.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>