Rekte al la artikolo

Inter Kopenhago kaj Oslo

<<  [971]  >>

José Antonio Vergara

Bildo

Plaĉas al tiu ĉi UEA-estrarano Britujo, kien eble li revenos por studi ĉe la Universitato de Manĉestro.

(Pli granda bildo)

Vizitis Bibliotekon Butler en Barlastono estrarano de Universala Esperanto-Asocio (UEA). José Antonio Vergara, el Ĉilio, respondeca en la UEA-estraro pri faka kaj scienca agado, pasigis semajnon en Britujo inter la Universala Kongreso en Kopenhago kaj la Tutmonda Humanista Kongreso en Oslo.

En la biblioteko li elfosis multon interesan. 'Jen impona kolekto,' li diris. 'S-ro Butler estas unu el miaj herooj de la Esperanto-kulturo. Mi opinias la bibliotekon bonega kaj mi ŝatus pasigi ĉi tie monatojn.'

Bildo

Li aldonis: 'Mi esploris pri diversaj aferoj gravaj al mi – esprimiloj pri la plej bona formo de la lingvo, pri la esenco de nia homeco, la lingvo. Aliaj temoj, kiujn mi ŝatas esplori, estas la disvastigo de Esperanto en mia parto de la mondo, kaj ankaŭ la ligojn inter Esperanto kaj aliaj movadoj, ekzemple la laborista, la humanisma, kiuj gravas al mi.'

Humanismo, li diris, forte ligiĝas al Esperanto. 'Nia lingvo rilatas al la strebado al pli bona vivo por ĉiu kaj al toleremo – ĝuste al la ecoj de humanismo.'

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2011.

<<  [971]  >>