Rekte al la artikolo

Pri portatoj kaj portantoj

<<  [971]  >>

Mamed Madok'ba

La persa klerulo Rashni Najeed, en sia opiniaro Aŭroro parfumita, verkita ĉirkaŭ 600 jarojn antaŭ nia komuna erao, sentencas tiel: Aŭ portato aŭ portanto – jen la homa sorto. Cetere la homo dum sia vivo trairas precipe tri fazojn: unue portato-fazon, due portanto-fazon, trie portato-fazon.

Honeste, kara leganto, kiam mi junis, kaj ekkonatiĝis kun la opiniaro de Rashni Najeed (danke al instruisto ĉe mia elementa lernejo), mi ne rekonis la veron en tiu ĉi ŝajne bagatela diraĵo. Portato, portanto: tio nenion diras al knabo, kiu pli interesiĝas pri la mirakloj de la natura mondo, de la floroj, la rokoj, kaj ties insektoj.

Kaj do, kara leganto, mi forgesis la vortojn de la persa saĝulo, ĝis antaŭ kelkaj semajnoj, kiam mi subaŭskultis konversacion inter du el viaj samlandanoj, kolegoj en mia laboratorio, kie mi flegas miajn abelojn (aŭ kie ili mal- aŭ misflegas min; jes, kara leganto, la esploroj lamas; kulpas la vetero, la aerpremo: se vi estus abelo, ĉu vi sub kondiĉoj tiaj kantus?).

Sed pardonu min, kara leganto, mi eniras propran labirinton, kie mi sentas min nuntempe pli kaj pli hejme. Ĉu ne la vivo estas labirinto, kun unu sola en- kaj el-irejo? Kaj nun, ve, mi demandas min, ĉu ne ankaŭ tiu ĉi aforismeto devenas de Rashni Najeed, nebule memorigita el tiuj ĉi foraj lernejaj jaroj.

Lastatempe mi provis gugli la nomon de la klerulo sed nenion trovis: klare, mi diris al mi, ĉar tiam, en antikva Persujo, ne ekzistis interreto. Aŭ ĉu? Kleraj homoj ili estis, se kredi mian iaman instruiston.

Tamen reen al la subaŭskultita konversacio (kaj ne kredu, kara leganto, ke mi kutime subaŭskultas, malgraŭ tio, ke tiel mi multajn slangaĵojn lernas en via terure tikla kaj idiosinkrazia lingvo). Sed kion fari, se la koncernatoj sidas aliflanke de laboratoria tablo kaj, anstataŭ studi, inter si babilas?

Al mi ŝajnas, kara leganto, kaj jam anticipe mi petas vian indulgemon pro la sekva herezo, ke eraris via nacia kaj karmemora poeto Shakespeare, kiam tiu sentencis, ke la homo trairas sep fazojn en sia vivo. Mi, honeste, inklinemas al la saĝo de Rashni Najeed: temas pri tri fazoj konsistantaj el du statoj – tiuj ja de portato kaj portanto.

Do unuafaze, kiel bebo, kaj infano, kaj eĉ adoleskanto, la homo, nome vi kaj mi, kara leganto, estas portata. Fizike portata en la brakoj de gepatroj, spirite portata en la pensoj de instruistoj: do ĉiel – nutre, veste, morale, finance – portata, ĝis fine venas plenkresko, sendependeco, respondeco.

Tiam, duafaze, la homo fariĝas portanto: portanto nun ne nur de profesiaj devoj, laboro, kolegoj, subuloj, sed ankaŭ, kaj pli grave, de propraj infanoj, familianoj, inkluzive – kaj tion notu, kara leganto – de gepatroj, nun maljunaj, foje malsanaj, kiuj antaŭ ŝajne nur kelkaj jaroj mem estis portantoj – la portintoj de la nuna portato.

Kaj sekvas la tria, la lasta fazo: la homo denove fariĝas portato: ŝarĝo simila, sed fatale malsimila, al tiu, kiu eniris la mondon; ŝarĝo ne plu bebe, sed malbebe krianta, bezonanta apogon evidente ne de gepatroj, mortaj jam de jardekoj, sed de propraj infanoj, de fakuloj, de kuracistoj, specialistoj, flegistoj, kaj de diversaj ŝtataj kaj sociaj servoj. Jen la plej terura fazo, ĉar senelira: eĉ, kara leganto, se vi ne estis portata en la vivon, certe vi estos el ĝi portata.

Ho, ve! Al mia pesimismo mi nun aldonas. Do hodiaŭ plu verki ne eblas. Tamen portato – portanto – portato: jen, kiel prave observis Rashni Najeed, la homa sorto. Ve!

Mamed Madok'ba naskiĝis en Palestino sed dum jaroj loĝas en Birmingamo. Li ankoraŭ verkas magistran disertacion pri la muzikeco de abeloj. Tamen kaj la abeloj kaj la universitato senpacienciĝas: la abeloj pro la daŭraj senfruktaj [noto de la redaktoro – ĉu ne senmielaj?] eksperimentoj kaj la universitato pro la manko de sciencaj rezultoj. La aŭtoro urĝe bezonas monhelpon por daŭrigi sian studadon. Eblas sendi monon al Esperanto-Asocio de Britio (adreso en la kolofono) kun la surkoverta indiko: Abeloj. La aŭtoro dankas pro jam senditaj kontribuaĵoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2011.

<<  [971]  >>