Rekte al la artikolo

Ĝardenumado

<<  [971]  >>

Carys Goldy

Mi estas pasia pri ĝardenumado. Sed malgraŭ tio, kion oni lernas en televidaj elsendoj aŭ gazetoj, ĝuste ĝardenumi malfacilas, frustras, kaj ofte danĝeras. Aldone ĝi postulas, ke vi kapablas malvarmkore mortigi milionojn da etaj bestoj, kies sola krimo estas satiĝi.

Frostiĝantaj fingroj kaj piedfingroj, urtikopikoj kaj dornoj, la sento de ilo malvarme metala tra tro maldikaj gantoj – kaj la ĉiam-ĉiea timo, ke estos neintence pikata per ĝardeno-forko piedo kaj ne tero.

Kaj la laboro neniam finiĝas. Ferioj estas historio. Al vizitantoj vi ofertas ŝpaton anstataŭ teon. Cetere vi scias, ke ĉiun momenton, de ĉiu flanko, malsataj okuloj observas ĉiun etan plantidon, kiun vi prizorgas.

Se, kiel al mi, ne plaĉas al vi mortigi, vi do devas labori unuavice eĉ pli forte por malhelpi la etajn aĉulojn (pardonu, mi volis diri 'karulojn') atingi viajn plantojn kaj legomojn. Ne revu, ke vi havos belaspektan ĝardenon – kiam vi rigardas tra la fenestro, tio, kion vi vidas, estas malliberejo: retoj, dratoj, palisoj, tabuloj … kaj tiuj estas nur por la florbrasikoj.

Por mi, florbrasikoj kune kun brasikoj estas kelkaj el la plej gravaj rikoltoj de la jaro. Ili provizas bonan nutroriĉan manĝaĵon dum la vintro, kiam ne multo alia haveblas. Sed ne estas nur mi, al kiu florbrasikoj plaĉas – ŝajnas, ke la tuta besta mondo vivas nur por trovi kaj manĝi miajn plantojn.

Bildo

Ĉeestantoj de la Brita Kongreso en Eastbourne atendas la unuan sabatan prelegon, tiun de kunorganizanto Sally Phillips pri lumturoj.

(Pli granda bildo)

Limakoj, raŭpoj, fazanoj, kunikloj, kampomusoj: ĉiuj pasigas ĉiun maldorman horon provante trovi truon en miaj retoj por ŝteli – dum mi, aliflanke, pasigas tage plurajn minutojn por serĉi ilin. Kian ŝancon mi havas?

Ĉiun jaron mi kredas, ke mi sukcesis. Pasintan septembron mi havis florbrasikojn, pri kiuj iu ajn estus fiera. La najbaroj admiris ilin, la vento ne faligis ilin (se nenio alia fuŝas, oni povas kutime fidi al la vento por malbonigi aferojn), kaj mi komencis fariĝi memkontenta.

Malbona ideo! Subite en novembro neĝis … kaj samtempe aperis dento- indikoj en la florbrasikoj. Kial? La kuniklon de la lasta jaro – tiu, kiu saltetis super la kuniklorezista ĉirkaŭbarilo, kiam la neĝo amasiĝis sufiĉe alte kontraŭ ĝi – mi jam kaptis kaj liberigis en alia loko. La retoj estis perfekte nepenetreblaj (troviĝis neniu truo): do kio okazis? Kies dentoj malbonigis miajn antaŭe perfektajn florbrasikojn?

La manĝintoj envenis nek desupre, nek deflanke … sed ĉu desube? Tiam mi ekvidis kelkajn truojn en la tero, kaj ekstere kaj interne de la retotunelo. Kampomustruoj! La etaj aĉuloj (pardonu … karuloj) kompreneble grimpis supren laŭ la tigoj, manĝante, ĝis ili foriris. Kion fari?

Eĉ pli da retoj. Mi rampis en la retotunelon, tra la neĝo, kaj zorge volvis kun reto ĉiun planton, kvazaŭ ĝi estus kristnaskdonaco, ligante ĝin kaj supre kaj malsupre, ĝis ili ekstaris kiel festkrakiloj.

Mi foriris kaj atendis la sekvon. Ĉiun tagon mi eliris por ilin kontroli kaj por nombri la dento-indikojn sur ĉiu florbrasika floro. Nenio pli aperis. Ŝajnis, ke mi triumfis. Tiam, unu tagon, mi decidis preni kelkajn florbrasikojn por la vespermanĝo. Do mi eliris, antaŭĝuante la plukadon de mia multvalora rikolto, ĝin atingis … kaj haltis. Mi jam sukcese malebligis al ĉiu vivanto kun dentoj atingi miajn florbrasikojn … inkluzive de mi mem.

Finfine mi eltrovis, ke, se mi levus pezan ŝtonon de unu fino de la tunelo (tro pezan por la kampomusoj kaj preskaŭ tro pezan ankaŭ por mi), mi povis rampi sub la reton, inter la plantoj, tra la neĝo, sur manoj kaj genuoj, elekti taŭgan planton, demeti la gantojn por malligi la 'festkrakilon', pluki tiom, kiom mi volis, religi la krakilon, remeti la gantojn kaj elrampi – malantaŭen – sen implikiĝi en la reto aŭ faligi la brasikujon. Kiam temas pri ĉi-lasta, mi eltrovis la interesan fakton, ke, se oni faligas florbrazikojn en la neĝon, ili tute malaperas kaj oni ne povos retrovi ilin, ĝis degelos la neĝo.

Sed mi deflankiĝas. Mi parolis pri mia pasio pri ĝardenumado … ĉu ne?

Carys Goldy loĝas en la skotaj montetoj. Ŝi laboris kiel instruisto pri la Aleksandro- kuracmetodo kaj kiel astrologiisto. Nun ŝi kreskigas fruktojn kaj legomojn en sia ĝardeno kaj prizorgas dorlotatajn anasojn kaj meleagrojn. Ŝi lernas Esperanton dum iomete pli ol unu jaro.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2011.

<<  [971]  >>