Rekte al la artikolo

Babile

<<  [971]  >>

Paul Gubbins

Pli da agado imitinda

Prezidinto de Esperanto-Asocio de Brito, Geoffrey Greatrex, verkis elegantan artikolon anglalingvan pri Esperanto en la revuo de Kolegio Exeter (ĉe la Universitato de Oksfordo). Geoffrey mencias, ke li estas la tria esperantisto, kiu asociiĝas kun la kolegio. La aliaj estis Douglas Gregor (1909–1995) kaj Raif Markarian (1930–2008). Helpe preparis la artikolon David Lilley, kiu priesploris la vivon kaj verkojn de D.B. Gregor kaj prelegis pri li dum la Brita Kongreso en Largs. La artikolo troveblas en Exeter College Association Register (2010), paĝoj 32–4.

Malimitinda agado: 'Cu vi fantazias cuppa?'

Bildo

Peter Bolwell kaj Stephen Thompson antaŭĝuas la kongresan bufedon en Eastbourne, imitinde preferante glason ol 'cuppa'.

(Pli granda bildo)

Kiamaniere traduki 'Fancy a cuppa?' Laŭ aŭtomata komputila tradukilo, jen la rezulto. Bedaŭrinde la 'traduko' aperis sub okulfrapa artikolo pri Esperanto en la nordkimra Daily Post (2011-07-13) – kun 'adiaŭo' (denove sen supersignoj) anstataŭ 'ĝis revido'. Nu, teorie, ĝenas nenia publico – kaj plejparte legantoj, kiuj legis la vorton 'Esperanto', ne rimarkis la erarojn. Aliflanke publikaj fuŝoj tiaj malutilas al Esperanto, aparte al tiuj, kiuj eĉ supraĵe konatiĝis kun Esperanto. 'Ĉu substantivo, kiu finiĝas per a?' ili miros. 'Tiuj esperantistoj instruis, ke validas nur o-finaĵo …' ktp.

Do … propono. Se vi sendos artikolon aŭ raporton al gazeto aŭ radio-stacio, aldonu kelkajn specimenajn frazojn – en bona Esperanto. Tiamaniere ĵurnalisto, kiu volas, tute laŭdinde, tiel ornami sian (vian) raporton, ne nin ĉiujn embarasos.

La angla: 'more better …'

Mesaĝis jene Tim Owen: 'Ĵus mi legis Facebook-statuson de amiko ĉeĥa Marek Blahuŝ, kaj opiniis ĝin eble inda por LBE. Fine de anglalingva konferenca prelego pri ebla internacia rolo de Esperanto: “Any questions …?” – Memfida studento: “Isn't English more better?” (laŭvorta citaĵo).' Tio memorigas pri ŝerco (aŭ eble ne): 'Ĉu iu ĉi tie, kiu parolas la francan?' Venas respondo: 'Oui. Je.'

Paroli … sekreta(n) lingvo(n)

Graham Blakey sendis jenan informeron: 'Antaŭ du jaroj mi partoprenis gvidatan travagadon de historia koton-ŝpinejo en Lankaŝiro. Inter multo alia, la gvidantino rakontis, ke en la 50-aj jaroj la ŝpinistinoj inter si parolis sekretan lingvon, kiun ili nomis “Paroli” – bele prononcata per tre longa lankaŝira “o”. Kiam ajn superulo venis en la apudecon de la ŝpinistinoj, la unua, kiu tiun rimarkis, diskrete voĉis “Estro! Paroli!” por averti la aliajn pri fremda, nevolata ĉeestanto kaj eventuale subaŭskultanto. Mi private demandis ŝin pri la origino de Paroli. Ŝi diris, ke ŝi neniom pli scias pri ĝi, sed ja ke ŝi aŭdis pri la sud-amerika lingvo Esperanto. Mi nur povas hipotezi, ke iu, kiu lernis Esperanton, instruis kelkajn vortojn al siaj kolegoj por krei ĵargoneton nekompreneblan de neiniciitoj.'

Internacia lingvo …

Plia indiko, ke povo lingva man-en-manas kun povo ekonomia. Grekujo trairas profundan financan, industrian, socian krizon. Helpas ĝin solvi per investado interalie Ĉinujo, kiu nun respondecas pri Pireo-haveno kaj volas transpreni la fervojan reton. Tial lernas estro de la greka beton-kompanio Titan – jes, vi divenis – la novan internacian lingvon de komerco: la ĉinan (The Guardian, 2011-06-15).

… kaj tiu de matematiko

Aperis eta mencio pri Esperanto (informas Angela Tellier) en la revuo New Scientist (2011-07-30). Ŝajnas, ke en la pariza universitato Sorbonne okazis en aŭgusto 1900 debato pri matematiko. La temo ne entuziasmigis aŭskultantojn, kiuj multe pli ekscitiĝis pri sekva debato, ĉu Esperanto fariĝu la laborlingvo de matematikistoj.

Gratulon …

… al Joyce Bunting, kiu kun la edzo Alan festis en marto sian oran geedziĝo-feston. Aperis bela artikolo pri la paro, kun foto, en la loka ĵurnalo, kiu notis la entuziasmon de Joyce rilate la internacian lingvon. En aprilo, post multjara laboro, Joyce eksiĝis kiel honora kasisto de EAB.

'Stela' renkontiĝo en Francujo …

Okazos ĉe Stella-Plage, en norda Francujo, la 12-an kaj 13-an de novembro, internacia semajnfino. Katalin Kováts estos inter instruistaro respondeca pri kvinnivela kursaro. Koncertos Georgo Handzlik. Aliĝiloj kaj informoj ĉe arrasesperanto.free.fr.

… kaj en Irlando

Inter la 16-a kaj la 20-a de junio 2012 okazos en Galivo (angle: Galway), Irlando, la 9-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Kongresa temo: 'Lingvo-lernado en EU: lerni pli, kosti malpli'. La temo, laŭ la organizantoj, aparte gravas, ĉar en junio 2011 la EU- komisiono akceptis rekomendon, ke 'endas esplori, kiu dua lingvo pli verŝajne instigas lernadon de tria kaj pliaj lingvoj'. Jen elstara eblo por Esperanto. Pliaj detaloj ĉe www.europo.eu.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2011.

<<  [971]  >>