Rekte al la artikolo

Esperanto ĉe Esperanto

<<  [972]  >>

Ekde marto regule kunvenas la Liverpola Esperanto-rondo – tre konvene – ĉe vinejo Esperanto, en Waterloo, kelkajn fervojo-staciojn for de la centro de la urbo.

Ĝenerale la liverpolanoj kunvenas la trian sabaton en la monato (en aprilo la antaŭan semajnon pro la kongreso en Edinburgo). Komenciĝas kunvenoj je la 1-a ptm.

Sendube estos bonvenaj ne nur esperantistoj el la regiono sed ankaŭ tiuj el pli foraj lokoj. Detaloj haveblas de Peeter Aitai <privata retadreso> kaj informoj pri la kunvenejo Esperanto ĉe www.esperantos.co.uk.

La malantaŭa kovrilo montras foton.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2012.

<<  [972]  >>