Rekte al la artikolo

Murpentraĵoj: popola arto el Svedujo

<<  [972]  >>

Jack Warren

Jen la teksto de prelego prezentita de Jack Warren dum la pasintjara somera festivalo en Barlastono.

Malmulte konata ekster Svedujo estas tiu ĝenro de sveda popolarto, kiu tie floris inter 1750 kaj 1850. Temas pri pentraĵoj surmure faritaj kaj en preĝejoj kaj en kamparaj bienoj. La pentristoj estas aŭtodidaktoj kaj vivis en kampara socio de malriĉa lando. Ili havis ofte kromajn metiojn, aŭ ili pentris, ĉar ili aŭ pro malriĉo aŭ pro kripliĝo ne povis vivteni sin alimaniere.

En la jaro 1809 eltroniĝis la sveda reĝo Gustavo IV Adolfo. En 1810 anstataŭis lin la franco Jean Baptiste Bernardotte, generalo en la armeo de Napoleono kaj prapatro de la nuna sveda reĝa familio. Tiu Bernardotte do iĝis reĝo sub la nomo Karlo XIV Johano.

Ĝis tiam oni emas malaprobi la mezepokajn murpentraĵojn en preĝejoj, kaj multaj perdiĝis pro supergipsigo. La nova florado de tiu popola arto estis parte reago kontraŭ la antaŭa puritanismo, kaj sendube plaĉis al publiko, kiu ŝatis prilumi siajn longajn malhelajn vintrojn per brilaj, eĉ buntaj, koloroj.

Tradicio

Bildo

'La Granda Festeno de Belŝacar'

(Pli granda bildo)

Murpentraĵoj en preĝejoj troviĝas preskaŭ ĉie en Svedujo, sed en tri regionoj la tradicio estas aparte forta kaj enhavas ankaŭ sekularajn temojn. Tiuj regionoj estas: nordoriente, la provinco Hälsingland; meze, ĉirkaŭ la lago Siljan; kaj sudokcidente, en la provincoj Halland, suda Västergötland kaj la laŭlimaj partoj de Småland.

La arto de la norda regiono pleje similas al tiu de mezepokaj preĝejoj; en la bienoj oni pentris ne rekte surmuren, sed sur tukon aŭ lignajn panelojn. En la sudo pentraĵoj estas aŭ pendaĵoj elmontrataj ĉe festaj okazoj, aŭ ornamaĵoj de bieno, kutime en la sidĉambro. La plej malnovaj estas sur tuko; nur poste oni uzis paperon.

Temoj estas precipe el la Biblio, tamen ĉiam prezentitaj en la medio de la tiama Svedujo – kaj jen grandparte la allogo de tiu arto, ĉar ĝi proponas al ni la okazon pritrakti la vivon de homoj, pri kiuj laŭmodaj urbaj pentristoj tute ne interesiĝis.

Koloniistoj

Plej atentokaptaj kaj konataj estas la arto el la regiono ĉirkaŭ la lago Siljan: la provinco Dalarna. Tiu loko estis tiam sur la norda rando de Svedujo enloĝata – de svedoj. En la nordo vivis la sameoj kaj inter ili plenmano da svedoj, kiujn oni nomis 'koloniistoj'. La provinco tamen ne estis tute obskura, ĉar ĝi ne estas tro longe for de la ĉefurbo Stokholmo. Veturi tiam plej facilis vintre per sledo sur daŭre firma kaj glata neĝo.

La nomo Dalarna signifas 'la valoj'. Ekde la 1870-aj jaroj oni komencis, kiel aliloke, interesiĝi pri regiona kulturo kaj kampara vivo. La Nobel-premiita verkisto Erik Axel Karlfeldt, kiu mem estis dalarnano, skribis poemon 'Dala-pentraĵoj en Rimo', kaj Dalarna atingis certan signifon kiel vizitocelo; tion ĝi retenis ĝis nuntempe. Spegulas ĝin la angla formo de ĝia nomo 'Dalecarlia' (el dalkarl = 'dalarnano'.) Svedoj kutime regas la anglan lingvon kaj konas tiun anglan nomon; bedaŭrinde britoj plejparte ne rekonas ĝin. Svedoj emas trovi la dialekton de tiu regiono aparte plaĉa al la oreloj.

Bildo

'Jesuo rajdas en Jerusalemon'

(Pli granda bildo)

Ankaŭ la pentraĵoj mem allogas. Kompare kun tiuj de aliaj regionoj ili estas pli individuaj kaj ofte portas daton kaj nomon de la pentristo. Ili evoluis el similaj motivoj sur lignaj mebloj, aparte ĉirkaŭ la urbeto Rättvik. Al Målar Erik Eliasson ni ŝuldas apartan econ de tiu ĝenro – la malavara ornamado per floroj, kaj aparte per kukurboj. Pro tio en la sveda oni nomas ilin kukurbo-pentraĵoj.

Ebla fonto de tiu estas la libro de Jona en la Biblio; en la lasta ĉapitro kukurbo kreskas super Jona por protekti lin kontraŭ la suno, sed velkas je la sekva tago. Tiu estas eĉ temo de unu el la pentraĵoj. Krome necesis al pentristo iel ajn plenigi spacojn sim ple por gajni monon. Mendinto de bildo ne emis pagi pentr iston, kiu plenigis la muron per granda blanka ĉielo.

Vinberĝardeno

Bildo

'La Estro de la Vinberĝardeno'

(Pli granda bildo)

Alia skolo de pentristoj floris en la urbeto Leksand. Kunlaborinto de Eliasson, kiu nomiĝis Vinter Carl Hansson, faris bildon 'La Vinberĝardeno' en 1797. Ilustrita estas tie la parabolo de la laboristoj en la vinberĝardeno, kiu finis per la vortoj – Mateo, ĉ.20, v.6 – 'Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj.' Noteblas tie praktikaj detaloj: fosilo, ĉarumo, kaj siteloj pendantaj de jugo sur dorso de laboristo. Krome abundas ornamaĵo kun floroj kaj vinberoj por emfazi, kiom kreskas ĉio en la ĝardeno. Ambaŭ pentristoj mortis frue, Eliasson ĉ. 30 jaraĝa, Hansson eĉ pli juna.

Kelkaj vilaĝoj estis tiel nomataj pentristo-vilaĝoj; unu el tiuj estis Ullvi. El tie estis Back Olof Andersson (1767–1820), kriplulo kun ligna kruro, kiu pentris kaj murojn kaj ŝrankojn. Andersson faris pli detalan version de la antaŭa temo, ĉi-foje kun la titolo 'La Estro de la Vinberĝardeno'. Maldekstre estas la ĝardeno mem. Meze de la bildo la estro, portante poŝhorloĝon, el kiu nur la kateno videblas, dungas la laboristojn, kiuj ĝentile demetas la ĉapelojn – sub grandega ornama kukurbo – kaj dekstre ili ricevas pagon.

La stilo de plia Ullvi-ano, Back Erik Andersson (1778 –1847), spegulas la pompon kaj precizon de nova epoko: tiu de la nuna reĝo Karlo XIV Johano. Ĝis 1846 li faris pli ol 100 pentraĵojn, ofte pri la reĝa familio. La bildo 'Jesuo rajdas en Jerusalemon' kun temo el la Nova Testamento, estas el la jaro 1818.

Maldekstre videblas granda urbo (simila al la tiama Stokholmo), dekstre ornamaĵo kun kukurboj, dum meze staras urbanoj antaŭ la pordego, sternante branĉojn kaj vestojn sur la straton antaŭ Jesuo rajdanta sur ĉevalido. Viro rigardas la spektaklon el la branĉoj de apuda arbo.

Ŝafistoj

Bildo

'La Ĉiela Armeo'

(Pli granda bildo)

En la pentraĵo 'La Ĉiela Armeo' temas pri Kristnasko – kvankam ĝi ne tiel aspektas. Anĝelo anoncas la naskon de Jesuo al la ŝafistoj en la kampoj, post kiam, laŭ Luko ĉ.2 v.13, 'la amaso de la ĉiela armeo' kunkantas. Sed kie estas la kampo, kaj kie la ŝafistoj? La pentristo tute forlasis la biblian scenon kaj translokigis ĝin al la galerio de loka preĝejo, kie vira ĥoro kun psalmolibroj enmane kantas ambaŭflanke de flugila kaj ruĝe vestita anĝelo.

Snarf Anders Andersson, kiel la aliaj Andersson-oj, estis Ullvia pentristo. 'La Granda Festeno de Belŝacar' (1819) devenas de la Malnova Testamento: Danielo ĉ.5. La reĝo surhavas kronon kaj ĉiuj trinkas ŝajne svedan brandon. Malantaŭ la reĝo videblas la mano surmuren skribanta.

La pentristo Kers Erik Jönsson (1802–1851) faris entute 150 erojn, el kiuj la proporcioj estas tipaj de aliaj Dalarna-pentristoj, nome du-trione el la Biblio, precipe el la Nova Testamento. Jönsson lernis ĉe Back Erik Andersson; li ne toleris vakajn spacojn, plenigante ilin per verdaj rozoj. Por la glatbrila verda farbo li uzis rezinon el boligitaj betulfolioj. Tipa bildo el la nebiblia triono de lia artaro estas tiu (paĝo 14) pri la reĝo Karlo XIV Johano rajde, kun superskribaĵo: 'Tie ĉi rajdas nia ege gracia reĝo 1836 K E Jönsson, Leksand.'

Procesio

Bildo

'Procesio al la edziĝfesto'

(Pli granda bildo)

Al posta generacio apartenas Hjelt Per Persson (1827–1886). Lia edzino laboris kiel migranta vendistino kaj liaj bildoj troveblis inter ŝiaj varoj. Tiuj ekzemploj spegulas la vivon kaj kulturon de la regiono. En 'Procesio al la edziĝfesto' (1846), la homoj marŝas de la Leksanda preĝejo, dekstre, al la pastrodomo, maldekstre. Unue marŝas la pedelo kun leda vipo enmane, tiam la novedzo, pastro, du soldatoj, paĝioj, kroma vipanto, kvar honorfraŭlinoj, la novedzino kaj ŝia sponsoro. Tiu portas blankan ĉapon, kiu signifis en Leksand, ke ŝi jam edziniĝis. Notu: viroj antaŭe, virinoj malantaŭe.

'Muelilo de Juneco' (1843) estas fantazio. Procesio de maljunaj fraŭlinoj proksimiĝas al iu mirakla muelilo. Kondukas ilin virino, apogante sin sur bastono kaj kun pipo enbuŝe. Unu el la fraŭlinoj tenas tabakfolion enmane. La plej lasta trenas nigran taŭron malantaŭ si. Intertempe la muelisto muelas la maljunulinojn, tiel ke ili tuj kaj mirakle juniĝas. Tra la pordo aperas du, kiuj tiamaniere regajnis sian junecon kaj kiuj demandas al la kunulinoj 'Ĉu vi rekonas nin?'

Bildo

'La Ŝufaristo'

(Pli granda bildo)

Per 'La Ŝufaristo' (1844) ni vidas tiaman laborejon. Ŝajne la metiisto havas du lernantojn, kaj unu viro estas edzo de la klientino. Ŝi antaŭenmetas la piedon por surprovi la novan ŝuon. Notu, ke la ŝufaristo havas propran forĝejon, maldekstre en la bildo.

Fine, bildo (la unua en ĉi tiu paĝo) farita de neleksandano. Erik Danielsson (1776–1838) estis el Limbo, apud Bjursås. Tie la Reĝino de Ŝebao veturas en kvarĉevala kaleŝo por renkonti la reĝon Salamonon. Li atendas ŝin maldekstre supre de sia palaco (supozeble li havas tegmentan ĝar denon). Ambaŭ tenas enmane brulantan kandelon en kandelingo.

Mi pritraktis tie ĉi nur etan parton de la 150 pentraĵoj el Dalarna, kiuj ankoraŭ ekzistas. Sur nin ili naive efikas, kaj tial arto tia ofte estas preteratentita. Tamen ĉe tiaj 'naivuloj' estas foje ia akravideco, kiu mankas ĉe pli kleraj pentristoj. Ili eĉ pensigas nin, ĉu arto eble estas afero ne nur por profesiuloj, sed por ni ĉiuj.

Jack Warren, laŭprofesie instruisto, gvidas Esperanto-seminariojn en Barlastono. Fervora biciklanto, li loĝas en Middlesbrough.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2012.

<<  [972]  >>