Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [972]  >>

Ed Robertson

Ed Robertson dum pluraj jaroj aktivas en Esperanto-rondoj en Skotlando kaj aliloke. Pasintjare, en Eastbourne, li estas alelektita al la estraro de Esperanto-Asocio de Britio. Joyce Bunting intervjuis lin por La Brita Esperantisto.

JB: Saluton Ed. Vi estas esperantisto dum multaj jaroj, kaj vi antaŭe estis prezidanto de la Esperanto-Asocio de Skotlando – sed dum nur unu jaro, ĉu? Bonvolu klarigi.

ER: Fakte mi jam dufoje estis prezidanto, ambaŭfoje dum unu jaro. Prezidanton elektas EAS nur por unu jaro. Kaj en la deĵorjaro la prezidanto devas organizi Skotan Kongreson.

JB: Ah! La venonta brita kongreso okazos en Edinburgo, ĉu ne?

ER: Prave. Ni elektis agrablan kongresejon meze de la urbo, 100m for de Princes Street. Proksime estas hoteloj kaj diversprezaj loĝeblecoj.

JB: Kiu organizos?

Bildo

ER: Temas pri kunlaboro inter EAB kaj Esperanto-Asocio de Skotlando. Kunlaboras, inter aliaj, Tim Owen kaj Clare Hunter, kaj la ĉi-jara skota prezidanto, Hugh Reid. Kaj mi. La gast-preleganto estos István Ertl, kiu parolos pri pluraj interesaj temoj, kaj ni ofertas buntan programon de ekskursoj, inkluzive de vizito al la Skota Parlamento gvidata en Esperanto de tradukisto por la parlamento, kaj estos postkongreso en la lundo kaj mardo, kun interalie vizitoj al mezepoka strateto aŭtentike konservata dum 400 jaroj, kaj al viski-distilejo apud Lago Lomond. Homoj jam aliĝis ne nur el Britujo sed interalie eĉ el Irlando, Belgujo, Armenujo kaj Litovujo.

JB: Bone, mi antaŭĝuas. Skotaj kongresoj kutime estas tre amikaj. Vi loĝas en Edinburgo nun, sed kie – kaj kiam, se vi permesas – vi naskiĝis?

ER: En 1952, en vilaĝo sudokcidente de Skotlando. Mi loĝis tie ĝis mia 18-a jariĝo, sed mi volis eskapi. Do mi studis ĉe la universitato de Edinburgo dum tri jaroj. Poste mi iris al Germanujo, kie mi estis help-instruisto pri la angla lingvo.

JB: Ĉu vi flue parolas la germanan?

ER: Jes, mia patrino estis germana, do mi lernis denaske. Mi iomete parolas la francan, italan kaj rusan, kaj kompreneble Esperanton.

JB: Kaj vi fariĝis instruisto, ĉu?

ER: Jes. Mi revenis al Skotlando por diplomitiĝi. Poste mi instruis en Ayrshire, kaj post tio dum kvar jaroj en Edinburgo. Mi instruis al 12-18-jaraĝuloj – ne nur la germanan, sed diversajn fakojn.

JB: Ĉu vi estas ankoraŭ instruisto?

ER: En 1980 mi konatiĝis kun komputiloj, kaj nun mi verkas programon por administrado de veterinaraj entreprenoj.

JB: Do, pro vi la rapida fakturo, por ke mi ne eskapu el la besto-kuracejo, ne paginte! Ĉu via programo regas identigilojn sub la haŭto de dorlotbestoj?

ER: Ho jes. Ĉion ĝi regas – vivhistorion de la besto, asekuron, registradon, medikamenton … ĉion.

JB: Kie vi eklernis Esperanton?

ER: Unue ĉe lernejo, dank' al lingvoinstruisto mia, Fraser Edwards. Li ne estis esperantisto sed li instruis al ni pri baza gramatiko en pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto.

JB: Mi scivolas, ĉu vi parolas la skotan lingvon?

ER: Certe, jes, mi parolas ĝin ekde infaneco. La skota estas ankoraŭ parolata en diversaj regionoj de Skotlando. Do mi havas tri lingvojn de juna aĝo.

JB: Kaj kie vi renkontis vian edzinon?

ER: Ni havis komunan intereson pri politiko.

JB: Ĉu ankoraŭ?

ER: Jes, sed ne plu tre aktivan. Mi estas prezidanto de SATEB, kaj mi pensas, ke ordinaraj homoj el diversaj landoj havas komunan intereson kaj respektu unu la alian.

JB: Ĉu vi partoprenas en eksterlandaj Esperanto-kongresoj?

Bildo

Fotis Tim Owen.

ER: Mi ĉeestas SAT-kongresojn, kaj aparte ŝatas italajn kongresojn, kaj mi estis hazarde en Prago dum Universala Kongreso. Mi nun planas viziti la UK-on en Vjetnamujo. Tre plaĉas al mi renkonti homojn el diversaj landoj. Mi ĝuas la etoson de internacia kunveno pro interkompreno pere de Esperanto.

JB: Ĉu vi propagandas Esperanton?

ER: Kelkaj homoj agas kvazaŭ Esperanto estus religia sekto. Mi ne ŝatas fanatikismon. Mi informas kaj laboras kiel estrarano de la skota asocio dum jaroj. Kaj lastan jaron mi elektiĝis estrarano de EAB.

JB: Gratulon! Multa laboro atendas vin, aparte pri edukado! Nu, aliteme – kian muzikon vi preferas?

ER: Do, ĉefe trivialajn pop-rokon kaj dancmuzikon, sed ankaŭ pli seriozan. Mi registras sur iPodo, kaj aŭskultas dum senigo de trudherboj ĉe mia parcelo.

JB: Aha! Kultivisto vi estas! Kion vi kreskigas?

ER: Legomojn kaj fruktojn. Mia edzino rikoltas fragojn, frambojn sed mi faras la ceteron, inkluzive la fosadon.

JB: Kio estas via preferata ferio-loko?

ER: Mi ŝategas Italujon, aparte Toskanujon. La kuirado kaj malstreĉa etoso estas laŭ mia gusto. Etruska kulturo ege interesas min. Multaj homoj opinias, ke la antikva etruska lingvo parencas al nenia alia lingvo. Sed mi opinias, ke ĝi parencas al kelkaj jam mortintaj lingvoj de Anatolujo, kaj al kelkaj modernaj lingvoj de norda Kaŭkazo.

JB: Kaj vi celas pruvi, ĉu?

ER: Mi plu esploras. Mi faris sufiĉon por esti sufiĉe memfida, ke mi iras en la ĝusta direkto. Miaj esploroj havas pli sciencan bazon ol kutimaj asertoj pri la parenceco de la etruska, kaj mia hipotezo estas dividata de kelkaj esploristoj en la eksa Sovetio.

JB: Kio estas via plej ŝatata vorto en Esperanto?

ER: Uskleco.

JB: Pardonu min?

ER: Uskleco. Ĝi signifas, ĉu litero estas skribata majuskle aŭ minuskle, kaj ilustras la vivantecon de Esperanto.

JB: Ho! Nu, kiun Esperanto-aŭtoron vi alte taksas?

ER: Reto Rossetti, ĉar li bonege manipulis la lingvon. La unua Esperanto-libro, kiun mi legis, estis Kredu min, sinjorino de lia frato Cezaro. Ĝi unue montris al mi la esprimivon de la lingvo.

JB: Ho jes, kaj ankoraŭ multe vendata. Kaj, do, se vi gajnus milionon de eŭroj, kiel vi elspezus?

ER: Mi pagus la hipotekon de mia filo, por ke li ne zorgu, pri kio okazus, se li estus senlabora.

JB: Aliteme – kio, laŭ vi, estas la plej granda problemo por Esperanto en Britujo?

ER: La konservativa pensmaniero. Kelkaj homoj agas kvazaŭ Esperanto estus ankoraŭ propono. Ĝi ne estas propono, ĝi estas plene funkcianta lingvo. Nia tasko estu fari praktikajn aferojn por allogi homojn al tio, kion ni jam faras kiel komunumo, kaj tiel plipopularigu Esperanton. Ni ne simple prediku abstrakte pri kia bona ideo estus, se nur Esperanto estus pli populara. Ni rigardu antaŭen, kaj ne ripetu la erarojn de la pasinteco.

JB: Kaj la plej bona ŝanco por Esperanto?

ER: La plej granda eblo por Esperanto estas la interreto. Kaj vojaĝado, kiu estas pli facila nuntempe. La mondo estas nun pli preta ol iam por Esperanto.

JB: Se vi mortus morgaŭ, kiel ni memoru vin?

ER: Kun glaso da io.

JB: Skota viskio, ĉu?

ER: Laŭ via elekto.

JB: Dankon, Ed.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2012.

<<  [972]  >>