Rekte al la artikolo

Trezoroj sekuraj

<<  [973]  >>

Hilary Chapman

Pasintan junion mi donacis al Shakespeare Globe Trust en Londono kvar librojn, kiujn ili danke ricevis.

Bildo

Temas pri Romeo kaj Julieto (1945), Antonio kaj Kleopatro (1947), La Gajaj Edzinoj de Windsor (1947), kaj Trojlo kaj Kresida (1952). Ĉiuj kvar estas en traduko fare de Stephen A. Andrew. Antaŭe ili ne estis en la biblioteko de la mondkonata teatro.

Tiuj kvar tradukoj jam troviĝas en la Ŝekspiro-biblioteko en Stratford-upon-Avon, sed mankis al tiu prestiĝa instanco frua traduko de Julio Cezaro, fare de D. H. Lambert, eldonita jam en 1906.

Mi estis kontenta aldoni ĝin al la librostoko, kaj la bibliotekisto estis kontenta ricevi ĝin.

Nun aperis trueto sur mia bretaro, sed prefere tiuj trezoroj estu en sekuraj lokoj, kie fakuloj povos facile ilin konsulti.

Hilary Chapman loĝas en norda Kimrujo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.

<<  [973]  >>