Rekte al la artikolo

Bukedo modesta por homo multtalenta

<<  [973]  >>

Okaze de la centjariĝo de la Titanic-katastrofo – la 15-an de aprilo – renkontiĝis en Londono esperantistoj por honori la memoron de frua mecenato de Esperanto en Britujo.

William Thomas Stead, siatempe eventuale la plej bone konata ĵurnalisto en la lando, pereis dum la ŝiprompiĝo – kaj do kunvenis ĵurnalistoj kaj familianoj (inkluzive de pranepo) por meti florkronojn ĉe la Stead-monumento ĉe Embankment en Londono.

David Thornell, prezidanto de la Londona Esperanto-klubo, dankis al la ĵurnalistoj, ke ankaŭ esperantistoj rajtis ĉeesti la ceremonion. Li diris: 'Nome de la Londona Esperanto-Klubo, mi ĉeestas por saluti la memoron de ties kunfondinto W. T. Stead. Stead estis homo multtalenta kaj multtestamenta. Krom lia laboro kiel kampanjanta ĵurnalisto, lingvistoj spertas jam de pli ol jarcento lian influon – danke al la Esperanto-klubo, kiun li starigis en 1903 en The Strand.

Ke nia bukedo modesta marku almenaŭ unu el liaj historiaj kontribuaĵoj farita por homoj ĉiaj; kaj ke dum pliaj jarcentoj pluvivu lia memoro.'

Okazis post la florkrona ceremenio diservo ĉe la 'ĵurnalisto'-preĝejo St Bride's, kie oni memoris ne nur denove Stead sed ankau ĉiujn viktimojn de ŝipkatastrofo.

Kun dankoj al Terry Page, kiu preparis anglalingvan raporton pri la evento (kaj fotis la bukedon), kaj al Brian Barker, kiu ĝin organizis.

Bildo

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.

<<  [973]  >>