Rekte al la artikolo

Superis ĉiujn miajn atendojn

<<  [973]  >>

Rowland Goodbody

Studento Rowland Goodbody priskribas sian unuan esperantan kunvenon – tiun en marto de Junularo Esperantista Brita en Kembriĝo.

Mi estas esperantisto ekde du aŭ tri jaroj, sed ĝis la pasinta semajnfino mi ne iris al iu ajn esperanta renkontiĝo, kunveno, kongreso, ktp. Do, kiam mi vendrede busveturis Kembriĝen por la renkontiĝo, mi nature iom maltrankvilis.

Indas mencii, ke la renkontiĝo okazis en Kembriĝo, ĉar antaŭnelonge fondiĝis ĉe la universitato esperanta societo. Kunokazis ankaŭ la jarkunsido de JEB (Junularo Esperantista Brita). Bonŝance, kaj tute hazarde, unu el la samloĝantoj en la ĉambro de la junulargastejo, en kiu mi loĝis, organizis la eventon.

Ni komencis paroli esperante (mi iom fuŝe), kio estis por mi nur la dua-tria fojo, kiam mi parolis ĝin 'reale'. La postan tagon ni renkontis la aliajn ĉeestantojn por boatumi (aŭ 'prameti' - jen la vorto, pri kiu insistis la kembriĝanoj). Estis iom nuba tago, sed tre plaĉis al mi. Nu, krom kiam viranaso saltis sur miajn genuojn kaj penis forŝteli mian panon.

Post la boatumado, ni disiĝis por tagmanĝi kaj poste iris al la ĉefevento de la renkontiĝo: la tiel nomata 'kongreseto'. Tim Owen, la ĉefulo de JEB, faris prezentadon pri la originoj de Esperanto kaj pri ties evoluo. Kvankam la prezentado celis precipe komencantojn, mi lernis multon pri la historio de la movado, kion mi antaŭe ne sciis.

Okazis prezentado ankaŭ pri Muzaiko, la esperanta radio-retejo, kaj pri la dokumentfilmo The Universal Language. Ĉi lastan mi ne tre ŝatis, ĉar ŝajne la kreinto volis sugesti, ke Esperanto estis iam granda afero sed nun estas mortinta afero, kiun flegas nur idealistaĉoj. La fakto, ke ni ĉiuj en la ĉambro sukcese komunikis kaj amikiĝis esperante, laŭ mi montras, ke ĝi estas la malo de la impreso kreita de la filmo.

Post la filmo ni ludis 'tabuon' esperante – pli streĉe ol en la angla! – kaj iris al trinkejo por vespermanĝi kaj amuziĝi. Tiun tagon mi rimarkis aspekton de Esperanto, kiu igas ĝin tute unika: ties povon rompi lingvo- kaj kultur-barojn por proksimigi homojn. Mi iris al multaj aliaj renkontiĝoj kaj eventoj pro aliaj ŝatokupoj miaj, sed ili ĉiuj havis koteriojn kaj elitularojn, kaj novuloj normale ne estas bonvenaj.

Ekde la momento, kiam mi renkontiĝis kun la esperantistoj en Kembriĝo, mi rimarkis, ke ili estas bonkoraj, afablaj homoj, kaj mi feliĉe kaj trankvile parolis kun ĉiuj. Nu, eble temas pri tio, ke Esperanto celas komunikigi homojn de diversaj kulturoj, sed la renkontiĝo superis ĉiujn miajn atendojn.

Cetere ĝi renkontigis al mi homojn de multaj landoj, ekzemple Slovakio – jen la unua fojo, ke mi renkontis slovakon. La finan tagon de la renkontiĝo ni kune tagmanĝis kaj trapromenis la stratojn, fine irante al parko por ripozi kaj ludi.

Ni kantis esperantajn kanzonojn, ludis 'homlupojn' kaj, antaŭ ol ni malsalutis unu la alian, faris amikecan rondon. Tio signifas, ke ni cirkliĝis, krucis la brakojn, kaj tenis la manojn de la flankuloj kaj amikece ĉantis.

Kiam mi eliris Esperantujon, mi rimarkis, ke dum parto de la tempo mi pensis esperante antaŭ ol anglalingve. Ne nur plibonigis la semajnfino mian Esperanto-kapablon, sed ĝi ankaŭ ege emigis min ĉeesti estontajn renkontiĝojn kaj kongresojn.

Rowland Goodbody loĝas en Bath kaj studas la ĉinan en Oksfordo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2012.

<<  [973]  >>