Rekte al la artikolo

Interpretado

<<  [974]  >>

Jack Warren

Kiom vi scias pri interpretado? Certe multon pli, leginte ĉi tiun spritan sed ankaŭ sciencan tekston de prelego farita de Jack Warren dum la aŭtuna kunsido de NOEF en Ĉestro, oktobron 2012. Ĝuu!

Interpretado: malnova okupo, nur lastatempe agnoskita kiel profesio; vaste preteratentata, tamen foje nepra; profesio, kiu laŭ la adeptoj de finvenkismo tute ne devus ekzisti. Kion oni scias pri ĝi?

La vorto mem, ĉu en Esperanto, ĉu en la angla, franca, hispana aŭ verŝajne en diversaj aliaj lingvoj, jam indikas neglekton, ĉar ĝi havas alian signifon krom la lingva. Diversaj muzikistoj 'interpretas' kanton laŭ diversaj manieroj; same okazas ĉe aktoroj aŭ filmfarantoj. Nur en la germana, ŝajne, estas aparta vorto Dolmetscher, kiu enigis la lingvon el la turka tra la hungara (vojo, kiu mem indikas bezonon pri interpretado) kaj rilatas sole al parolata tradukado. Krome, laikoj ofte iom malprecize uzas la vorton tradukado por signifi jen skribita tradukado, jen parolata, do 'interpretado'. Eĉ en Esperanto, almenaŭ laŭ PIV, oni povas traduki aŭ tekston aŭ konversacion, dum interpreti signifas nur 'traduki parole'.

Dum ni pritraktas la originojn, ne forgesendas, ke la nuntempa situacio – nome, ke en landoj kiel Britujo, Francujo, Rusujo aŭ Brazilo, nur unu lingvo estas vaste kaj konsekvence uzata – estas relative nova fenomeno. Multe pli tipa por ĉiuj antaŭaj epokoj estas ekzemple la nuntempa Afriko, kie oni kutime regas ne nur la denaskan regionan lingvon, sed ankaŭ du aŭ tri aliajn de la apudaj regionoj, kaj krome lingvo de iu antaŭa imperio por la registaro kaj por edukado. Tamen: ĉe manko de komuna lingvo, la bezono parole interkompreniĝi restas; kaj verŝajne tiom aĝas, kiel la lingva diverseco mem.

Hieroglifo

La unuaj aludoj estas el la antikva Egiptujo. Estas aparta hieroglifo (bildsimbolo) por 'interpretisto' kaj ilustraĵoj de interpretistoj ĉelabore. La helena historiisto Herodoto mencias ilin en listo de profesiaj asocioj en Egiptujo. Ankaŭ la antikvaj helenaj kaj romiaj imperioj uzis interpretistojn por estri siajn subulojn.

Bildo

Kiel tiama interpretisto aspektis? Nun, tre plaĉus al mi enmeti apude belan, buntan elektronikan bildon de ekzemple romia interpretisto, kun indikoj pri liaj kiraso, insigno de la legio, vakstabuleto por fari notojn, bierkruĉo apude, por ke li ne tro soifu dumtraduke, ktp. Tamen tio tute ne eblas, ĉar por la venkantaj kulturoj la lingvoj de la venkitoj ne meritis atenton. Ne hazarde estas, ke unu el la proponitaj etimologioj por la latindevena vorto barbaro estas 'iu, kiu balbutas'. Ne ekzistis la lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco, kiujn celas moderna demokratio. Male, tipaj interpretistoj estis sklavoj, militkaptitoj aŭ loĝantoj de landlima regiono – homoj, kiujn la venkintoj ne fidis. La rolo de interpretisto do estis malprestiĝa kaj malofte aludata – sammaniere kiel nuntempa foto de lerneja klaso ja enhavas la instruiston de la klaso, sed ne la purigistinon de ties klasĉambro.

Oni krome scias, ke en la Proksim-Oriento kaj Nord-Afriko la islama imperio disvastiĝis pere de interpretistoj, kiuj helpis enkonduki la araban lingvon bezonata por legi la Koranon.

En mezepoka Eŭropo oni pli alte taksis interpretadon kiel profesion. Oni admiris interpretistojn, kiuj ofte aniĝis en la reĝaj kortoj. Ili aktivis ĉe negocoj pri milito, paco kaj komerco, do ĉie, kie la latina ne sufiĉis.

Kleruloj

Ĉio ĉi ŝanĝiĝis kun la malkovro de Ameriko. Kolumbo informis sin per raportoj kaj mapoj tradukitaj interalie el la araba. Tradukistoj judaj, la solaj eŭropanoj kiuj scipovis la bezonatajn lingvojn, gravis kiel ligo inter orientaj kleruloj kaj okcidentaj ankoraŭ sinklerigantaj uloj. Tamen, atinginte la marbordon de la Nova Mondo, Kolumbo konstatis, ke la kunvojaĝantaj arabaj kaj hebreaj interpretistoj malmulte helpis. Sekvis do, kiel ĉe la romianoj, uzado de lokanoj, kiuj nun estis alte taksataj kiel ligo inter la venkantoj kaj siaj apenaŭ konataj venkitoj.

Inter tiuj anonimaj figuroj elstaras la enigma Malinche, amorantino de la hispana esploristo Cortés kaj interpretisto el la lingvoj majaa kaj nahuatla. Regante la lingvojn kaj de la hispanoj kaj de la aztekoj, ŝi havis la potencon agi propramane kaj manipuli homojn ambaŭflanke. Nuntempe ŝi rolas kiel simbolo de la venko de Meksiko fare de la hispanoj. La vorto malinchismo en la hispana de Meksiko signifas emon favori eksterlandon anstataŭ la patrolando.

En Kanado oni solvis la problemon alimaniere. Denaskaj francoj ekloĝis en la regiono ĉirkaŭ la Grandaj Lagoj, kie loĝis la huronoj kaj irokezoj, kaj lernis iliajn lingvojn. Eŭropanoj preferis uzi la interpretistajn servojn de tiuj francoj, ĉar ili fidis ilin. Tiel antaŭeniĝis komerco inter la francoj kaj la indiĝenoj en praKanado.

Setlantoj el Anglujo aliflanke, atinginte Masaĉusecon per la ŝipo Mayflower en la jaro 1620, neniam pensis pri la bezono dungi interpretiston. Dum la unua vintro duono el ili mortis, precipe pro nescio pri la loka medio kaj pri tio, kiel travivi la tiean vintron.

Nur per la helpo de la indiĝeno Squanto, kiu jam vojaĝis al Eŭropo, estis en Anglujo kaj bone regis la anglan, ili lernis semi maizon, sterki siajn kampojn kaj sukcese fiŝkapti, tiel ke ili pli bone fartis dum la sekva vintro. Squanto ankaŭ interpretis ĉe negocoj inter la angloj kaj la lokaj indiĝenoj kaj ĉe la subskribo de traktato inter ili.

Imperiestro

Dume en Eŭropo floris la franca kiel interlingvo, precipe pro la potenco de la franca ŝtato; pro tio oni malpli ofte bezonis interpretistojn. Sed tiu superrego de la franca ne plaĉis al ĉiuj. La habsburga imperiestro Leopoldo 1-a tiom malamis la francojn, ke li preferis uzi la italan en sia korto. La turkaj imperiestroj rifuzadis uzi la francan aŭ la latinan en kontaktoj kun la okcidento. Ambaŭ preferis trejni proprajn interpretistojn.

Ĉe la Orienta Akademio en Vieno, kiun fondis Imperiestrino Maria Theresia en 1754, oni instruis la turkan, la araban kaj la persan. En Istanbulo deĵoradis dragomanoj – aparta klaso de oficuloj, kiuj scipovis la turkan, la araban kaj eŭropajn lingvojn. La vorto dragomano parenteze, kiu havis diversajn formojn en eŭropaj lingvoj, fontas el la sama turka vorto kiel la germana Dolmetscher.

Dum en Eŭropo la franca restis kiel interlingvo, aliloke – alikontinente – oni pli ofte emis uzi la anglan, aparte por komerco. Kiam la unuaj usonaj vaporŝipoj sufiĉe aŭdacis viziti la ĝis tiam fermitan Japanujon, la japanoj unue alparolis la usonanojn nederlandlingve, ĉar tiu estis la sola eŭropa lingvo, kiun ili konis. Sed post nur kelkaj jardekoj la usona influo tiel fortiĝis, ke eĉ la japanoj uzis la anglan. Kiam la japana imperiestro vizitis Bismarck en Germanujo, oni ricevis lin per la angla lingvo.

La etoso de la 19-a jarcento – la mondo de tiuj vaporŝipoj, kaj de Bismarck – ŝanĝiĝis preskaŭ nerekoneble pro la spertoj de la unua mondmilito. Ĉe la pacnegocoj en Parizo en 1919 oni petis diversflanke la uzon de la aliaj lingvoj krom la franca. Ekaperis internaciaj organizaĵoj kiel la Ligo de Nacioj kaj la Internacia Labor-Organizaĵo. Tiuj siavice kondukis al pli da laboro por interpretistoj.

Interrompo

Ĝis nun temis pri la tiel nomata sinsekva interpretado, per kiu la interpretisto faras notojn stenografie, atendas, ĝis finas la parolanto, tiam ekstaras kaj tradukas en la cellingvon. En neformalaj situacioj, se parolanto diskrete paŭzas sufiĉe ofte, por ke la interpretisto traduku – aŭ se la interpretisto devigas lin paŭzi per ne ĉiam diskreta interrompo – la interparolo restas ĝis difinita grado spontana. Ĉe granda kongreso spontaneco tute mankas, kaj por la aŭskultantoj ĉio iĝas longdaŭra kaj teda. Pro tio iĝis klopodoj disvolvi la tiel nomata samtempan interpretadon, tiel ke la interpretisto tradukas, dum la alilingvulo ankoraŭ parolas.

Tio okazis unuafoje ĉe la ILOkongreso de 1927 en Ĝenevo. Pioniroj de la nova metodo estis precipe Usono, kiu posedis la teknikajn rimedojn bezonatajn, kaj Sovetunio, mondoparto de vasta lingva diverseco kaj do kun alte evoluinta lingva konscio. La unuaj provoj estis komplikaj kaj ne ĉiam sukcesaj, sed en 1946, kiam okazis la procesoj de Nurenbergo kontraŭ militkrimuloj, la sistemo, kun ĝiaj kabloj, mikrofonoj kaj kapaŭdiloj, pli bone funkciis.

La interpretistoj sidis apud la akuzitoj kaj laboris en tri skipoj laŭ strikta horaro. Skipo A laboris por 45 minutoj; dume skipo B aŭskultis en apuda ĉambro. Post paŭzo eklaboris skipo B, dum skipo A aŭskultis. Skipo C dume ĝuis liberan duontagon, ĝis venis sia vico.

Tia samtempa interpretado ne nur draste mallongigis la tempon bezonatan por la tasko, sed ankaŭ plibonigis la kvaliton kaj precizecon de la informoj. Samtempa interpretado do iĝis la normo; sinsekva interpretado nun okazis, nur se ne estis alia ebleco. En 1947 Unuiĝintaj Nacioj (UN) akceptis Rezolucion 152, kiu starigis servon de interpretado en la anglan, francan, hispanan, ĉinan, rusan kaj araban. Eŭropa Unio sekvis tiun ekzemplon, tamen per modesta komenco.

En 1958 estis nur kvar laborlingvoj, tiuj de la fondintoj de la tiama Komuna Merkato: la nederlanda, franca, germana kaj itala. En 1973 aldoniĝis la dana, angla kaj irlanda, en 1981 la greka, en 1986 la portugala kaj hispana, en 1995 la finna kaj sveda, en 2004 la ĉeĥa, estona, hungara, latva, litova, malta, pola, slovaka kaj slovena, kaj en 2007 la bulgara kaj rumana.

Entute povus esti 506 tradukkombinoj, el kiuj kompreneble ne ĉiuj estas regule postulataj. La eŭropa interpretado-servo daŭre serĉas novajn interpretistojn. Aparte mankas denaskaj parolantoj de la angla, supozeble pro la bone konata malemo de angleparolantoj lerni fremdajn lingvojn.

Kriketludo

Interpretistoj por Eŭropa Unio laboras tre profesie. Ili devas bone kompreni la duan lingvon kaj scipovi senerare uzi la gepatran. Tamen eĉ ili foje perdis paciencon antaŭ apartaj defioj. Angla politikisto uzis metaforon, aludante kriketludon, kiu tradukiĝis per 'li faris tipe anglan ŝercon'.

Se surtabliĝas negocoj pri fiŝkaptado, ĝemas la interpretistoj; kaj ne senkiale. Imagu, kiel estus distingi inter moruo kaj merluĉo, haringo, pilĉardo kaj sardino, eglefino kaj osmero; kaj pri ĉiuj ĉi malfacilaĵoj la negocistoj restas tiel senkonsciaj kiel la fiŝoj mem.

Tia la situacio en Eŭropa Unio. Sed kio pri la ĉiutaga vivo en unuopaj landoj, kiel la nia? Ĉu ankaŭ tie interpretistoj ludas rolon? Jes, ĉar enmigrado al pli prosperaj landoj kondukis al bezono por tiel nomata komunuma interpretado, interalie en lernejoj, laborejoj, malsanulejoj kaj ĉe la loka registaro.

Pioniro sur tiu kampo estis Aŭstralio, kien venis multaj enmigrantoj tuj post la dua mondmilito. Interpretado tie estis neformala ĝis 1973, kiam ekfunkciis telefona servo kaj trejnado por interpretistoj. Ankaŭ en Kanado kaj Svedujo disvolviĝis similaj servoj, ekzemple sur la parenca kampo de interpretado kun advokatoj kaj en kortumoj, kie tre gravas precizeco. Entute estas en la Unuiĝinta Reĝlando 800 alvokoj tage por la servoj de interpretistoj.

Sed ĝuste en Britujo tiu profesiiĝo de la afero estas relative nova. Ke tia profesieco estis bezonata, indikas anekdoto, bedaŭrinde nur malpreciza, el iam ĉirkaŭ la jaro 1950. La nun forpasinta patro de kolegino mia estis skriptisto, kiu verkis por diversaj BBC-aj komedielsendoj. Laborante hejme, li daŭre serĉis ridindaĵojn por uzi en siaj skriptoj.

Nu, en loka gazeto aperas novaĵo pri germanlingva akuzito, por kiu oni serĉis kortuman interpretiston. Iu lokano volontulis, kaj la instancoj ŝajne trovis lin kapabla fari la taskon.

Tamen, eklaborante, li nur tre laŭte alparolis la akuziton en angla lingvo, sed kun prononcmaniero kiun li, la lokano, supozis esti germana. Eble li spektis tro da tiamaj militfilmoj, en kiuj tiu estis la kutima parolmaniero de la germanoj. Sidante en la salo kaj aŭskultante tion, oni ja povintus demandi sin: ĉu tio estas proceso, aŭ komedio?

Televido

Jes: Britujo estas konata – almenaŭ alilande – kiel nacio de unulingvuloj kun malalta nivelo de lingva konscio. La angla estas bone konata kaj vaste parolata. Interpretado, kiel la studado kaj instruado de fremdaj lingvoj, suferas pro preteratento. Se parolanto de fremda lingvo aperas el la televido, la voĉo malaltiĝas post sekundoj kaj spektantoj aŭdas nur la anglan version. Ĉe intervjuoj, ĉu televide aŭ radie, la fremdlingva voĉo estas forredaktita. La kontribuon de interpretisto oni kutime ne agnoskas.

Tamen politikistoj aparte dependas de ili. Dum la 1990-aj jaroj la figuroj de anglo John Major kaj germano Helmut Kohl ofte aperis kune en novaĵraportoj. Neniam oni menciis la sveltulinon, ruĝe aŭ rozkolore vestita, flirtante inter la du gravuloj kaj tradukante. Kaj poste, nek al Kohl nek al Major venis en la kapon la ideo diri por fini: 'Kaj ni aparte dankas al nia nelacigebla interpretisto, sen kiu tiuj negocoj ne estus okazintaj.' Ne, la interpretisto, kiel la purigistino, devas resti anonima.

Escepta estis la kazo de Pavel Palaĵĉenko, interpretisto el la rusa anglen por la antaŭa soveta ŝtatestro Gorbaĉov. Majstro de samtempeco, li havis la okazon montri sian talenton en Britujo, kiam Gorbaĉov post emeritiĝo aperis tie en televidelsendo. Eble pro tio, ke li tiel trafe tradukis diversajn ŝercojn, la aŭskultantaro reagis per tute spontana kaj elkora aplaŭdo.

Ne ĉiam interpretistoj ĝuas tiom da respekto. Alparolante UN en la jaro 2009, la nun mortinta libia ŝtatestro Gadafi kunportis propran interpretiston el la araba anglen, kiu – post 90 minutoj de seninterrompa tradukado – kolapsis. Domaĝe, ke li ne laboris sub la kondiĉoj de EU-interpretistoj, kiuj ne rajtas longe deĵori sen paŭzo.

Ekzamenoj

La sinteno al interpretistoj de Margaret Thatcher – persono lingve tute kapabla, kiu povintus bone regi fremdan lingvon, se ŝi nur volintus – apenaŭ superas tiun de Gadafi. Ĉe renkontiĝo kun la franca prezidanto Mitterand, tiu petis la interpretiston Amanda Galsworthy, britinon longe loĝantan en Parizo, diri al Thatcher, ke 'tiu interpretisto estis unu el la viaj, sed nun ŝi estas unu el la niaj'. S-ino Thatcher ofendiĝis, kaj ne forgesis. Post kelkaj jaroj ŝi venĝis sin tiumaniere: post lunĉo ŝi ŝajne petis konsilon de Amanda Galsworthy kaj diris tiel laŭte, ke ĉiuj povis aŭdi: 'Amiko mia havas filon, kiu malsukcesis en ĉiuj ekzamenoj. Mi proponis, ke li fariĝu interpretisto. Kion vi opinias pri tio?' Kia nescio flanke de iu, kiu ja devintus scii.

Pli grava, se ne ŝoka, estis la traktado de irakanoj, kiuj riskis la vivon por deĵori en la brita armeo kiel interpretistoj dum la tiea milito. Fine de tiu oni intencis tuj maldungi ilin, senkonsidere la danĝeron, kiu atendis ilin, se ili restus en Irako. Laŭ la sinteno de iuj samlandanoj ili perfidis sian landon kaj meritis mortpunon. Ilian peton pri azilo en Britujo oni unue rifuzis, pritraktante ilin kiel ne plu bezonatajn – kiel faris la romianoj antaŭ du mil jaroj. Nur post protestoj el diversaj flankoj ili atingis la rajton eniri Britujon, kie ili ankoraŭ loĝas, ŝajne kontente, interalie en Glasgovo. Se iu ajn meritas azilon, ili ja meritas ĝin.

Kiel oni pritraktas la interpretistojn, kiuj laboras en Britujo? Nu, estas preskaŭ tradicio, ke publiko kaj registaro plendas pro la alta kosto de interpretaj servoj. Oni emas subtaksi la kompleksecon de la tasko kaj la postulata objektiveco.

Tiu lasta aparte gravas ekzemple en la kortumo. Interpretisto por surduloj, uzante gestolingvon, akceptas la bezonon de 'argumenta subteno' (angle advocacy), laŭ kiu parto de la tasko estas iel ajn helpi al la surdulo. Ĉe parolata lingvo aliflanke la interpretisto devas – aŭ devus – resti neŭtrala, eĉ se li/ŝi simpatias kun kliento kiel samlandano kaj samlingvano.

Agentejo

Lastatempe, en februaro 2012, la temo eniris la novaĵojn pro kialo tute ne nova: la registaro klopodis ŝpari monon ĉe interpretaj servoj en kortumoj. Ĝis tiam la kortumoj en Anglujo kaj Kimrujo dungis interpretistojn el la nomoj en nacia registro de profesiaj interpretistoj.

Nun ekzistas nur unu komerca agentejo, Applied Language Solutions (ALS), kun sidejo en Delph, Oldham, kiu promesis ŝpari al la registaro £18 milionojn jare. Tion ĝi faros precipe per malaltiĝo de honorarioj.

Ne temas nur pri mono. Multaj interpretistoj malŝatas la novan sistemon kaj rifuzas kunlabori kun tiu agentejo. Sekve ALS devas dungi homojn sen sperto de la kortumoj, kiuj ne malofte fuŝtradukas. LBE jam raportis pri interpretisto el la rumana, kiu konfuzis bitten ('mordita') kun beaten ('batita'). Aliaj tiaj eraroj estis: perverting the course of justice ('malhelpi atingon de justa decido'), kiun oni tradukis kiel being a pervert ('esti perversiulo'); kaj you will not be charged ('oni ne akuzos vin'), kiu iĝis 'oni ne pagigos vin', pro la du signifoj de la angla vorto charge.

Interpretisto, aŭskultante tradukon de aliulo, komentis: 'Ĉirkaŭ kvinono de ĉio parolata en la kortumo interpretiĝis por la akuzito. Je difinita punkto la interpretisto ignoris la vortojn de la juĝisto kaj diris, ke laŭ ŝi la juĝisto estas agrabla kaj simpatias kun la akuzito.'

Letero

Foje mendita interpretisto ne alvenas, aŭ ne scipovas la ĝustan lingvon; aŭ neniu pripensis la bezonon mendi interpretiston. Romaa polino, kiu ne konas la anglan, alvenis je la unua fojo, kiam ne estis interpretisto, do la kazo prokrastiĝis. Je la dua okazo ankoraŭ ne estis interpretisto, nur letero de loka organizaĵo, en kiu oni informis, ke ne eblis trovi interpretiston. Kunestis kuzino de la akuzito kaj ŝi parolas la anglan, do ŝi tradukis. Ŝajne neniu pensis pri objektiveco. Se kazo prokrastiĝas, la kostoj altiĝas por ĉiuj, kaj la akuzito nejuste suferas.

Rimarkinde estas, kiom la britoj dependas de alilingvuloj por interpretado. Gorbaĉov kunportis propran rusan interpretiston, kaj Helmut Kohl, laŭ mia scio, germanan; sed se brito volas dungi interpretiston samlandan, kion li/ŝi povas fari? Kie estas la britaj parolantoj de la pola, rusa, panĝaba, ĉina, araba? Krom denaskaj parolantoj de tiuj lingvoj, kiuj poste atingis britan civitanecon, apenaŭ ekzistas tiaj homoj. Ĉe ni interpretado, kiel kuirado por la reĝa familio, ne estas tasko por britoj.

Per tiu komento mi tute ne volas kritiki la kapablon de tiaj denaske parolantaj interpretistoj. Male, ili ofte faras servon, kiu sen ilia kontribuo tute ne eblas. Sed se, ekzemple, denaska parolanto de la panĝaba havus kolegon, kiu ankaŭ scipovus la panĝaban sed denaske parolas la anglan, ĉu ne ambaŭ profitus de tiu kunlaboro? Kaj ĉu tiu ne estus laŭdinda eco de la plurkultura socio, pri kiu ni tiom ofte fanfaronas?

Tiaj pensoj rekondukas nin al la fonto de problemo: la malemo de angleparolantoj lerni lingvojn. Finvenkistoj asertas, ke interpretado estas nur bagatelo, baldaŭ forbrosota pro la antaŭeniro de Esperanto survoje al mondo kun unu komuna lingvo. Ĉu vere? Mi dubas – ĉar la emo eĉ lerni Esperanton estas vole-nevole ligita al la ĝenerala emo lerni iujn ajn lingvojn – aŭ ne. Nur ŝanĝo tiurilate helpos al interpretado atingi ĉiuflanke la respekton, kiun ĝi meritas.

Jack Warren ne nur aktivas en la jorkŝira federacio sed ankaŭ instruas Esperanton dum diversaj eventoj, ekzemple somere en Shallowford, Staffordshire.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>