Rekte al la artikolo

Traduk-konkurso

<<  [974]  >>

Traduku anglen ĉi tiun poemon de Clarence Bicknell.

Bonvolu sendi vian tradukon per retpoŝto al la redaktoro de La Brita Esperantisto antaŭ la fino de aŭgusto. La verkinto de la plej bona traduko ricevos etan premion kaj eventuale la honoron vidi sian tradukon publikigita ĉe la retejo de la lastatempe fondita Clarence Bicknell Association, pri kiu pliaj informoj legeblas en la rubriko Babile.

La redaktoro bedaŭras, ke ne eblas akcepti surpaperajn konkursaĵojn.

Aŭtuno

Mallaŭta voĉo de l' venonta vintro
    Tra nia norda lando ekmurmuras;
La floroj velkas sub ĉielo griza,
    Hirundamikoj aliloken kuras.

La gloro de l' somero jam finiĝis;
    La fruktojn ni rikoltis kaj la grenojn;
Nin kaptas iom da pensad' malgaja,
    Eĉ forgesante la pasintajn benojn.

Sed ĉe la tuŝo de l' malvarma mano
    Beleco pli mirinda tuj naskĝas;
L' aŭtuno kiel sunsubir' ekbrilas;
    La nigra subpieda ter' flamiĝas.

Ĝardenoj kaj arbaroj nun sin vestas
    Per oro kaj karmino, reĝkoloroj;
Folioj tra l' aer' flugante dancas,
    Kaj kuŝas sur la herbo kiel floroj.

Nek de l' printempo la mantelo verda,
    Nek de l' somer' la rozokrono suna,
Valoras la trenaĵon fajrsimilan,
    La orbrodaĵon de l' vestar' aŭtuna.

Ho, baldaŭ, mia kor', la morto venos!
    Pli ĝoja la homaron tutan igu;
Reveku vin, kaj per agado nobla
    La mondon suferantan feliĉigu.

Esperanto Antologio: Poemoj 1887-1991 (red. Auld), p. 46.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>