Rekte al la artikolo

La fino de la mondo – en Shallowford

<<  [974]  >>

Bildo

Roger Cookson kaj John Tierney (kaj Jean Jamieson kaj David Mannock ĉi-maldekstre) atente aŭskultas, antaŭ ol prilabori tekston de Kajto-kanzono.

(Pli granda bildo)

Antaŭ 20 jaroj, kiam komenciĝis vintraj semajnfinaj studrondoj en Barlastono, oni nomis ilin – laŭ propono de Katelina Halo – 'Ni festivalu'. Nuntempe, pro la fermo de Wedgwood Memorial College, ili okazas en Shallowford, ĉirkaŭ 20 minutojn for de Barlastono, kaj ŝajnas, ke dum la translokiĝo perdiĝis la 'festivalu'-nomo.

Ne tro gravas, ĉar daŭras la tradicio. Ĉi-februaron kunvenis tri grupoj: la porprogresanta lingvo-kurso 'Course You Can', gvidata de Malcolm Jones, 'Ni muzikumu' (almenaŭ tiel estas konservata la u-finaĵo de la festivalo), gvidata de Jack Warren, kaj la nun kutima kaj tre populara diskutrondo (tiel nomata drondo), gvidata de Ed Robertson kaj Tim Owen.

La lingvo-lernantoj studis interalie Kajto-kanzonojn kaj konatiĝis – tre grave – kun periodaĵoj kiel La Brita Esperantisto kaj Monato. La muzikamantoj provludis diversajn erojn kaj preparis sin por koncerto, kiun ili prezentis dum la lasta tago de la semajnfino, dum la drondanoj diskutis interalie viandomanĝadon, sociajn mediojn, ikonajn fotojn kaj la finon de la mondo.

Feliĉe la mondo, kiel mem la festivalu-tradicio, travivis – sukcese kaj ĝuinde – la semajnfinon. Kaj, se la mondo povos elteni plian jaron, plej verŝajne venontan vintron oni revenos al Shallowford por lingvumi, muzikumi kaj drondumi. Alivorte por 'Ni festivalu' – kiel ajn ĝi ja nomiĝas.

Bildo

Ed Robertson, Roger Cookson, Jean Jamieson, Malcolm Jones kaj David Mannock esploras la riĉaĵojn de la libroservo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>