Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [974]  >>

Olga Kerziouk

Joyce Bunting vizitis Olga Kerziouk ĉe la impona Brita Biblioteko apud la fervojo-stacio St Pancras en Londono. Ŝi kondukis Joyce tra ĉambroj, kie biblioteka stabo mendas kaj ordigas librojn. La Esperanto-kolekton ŝi ne vidis, ĉar tio kuŝas en sekura suba loko. Sed ŝi rimarkis sur la labortablo de Olga pakaĵon kun bone konata insigno…

JB: Aha! Vi ricevas novajn librojn de UEA, ĉu?

OK: Jes, ekde 2005 mi havas malgrandan buĝeton por Esperanto-libroj. Mi elektas kaj aĉetas novajn kaj brokantajn librojn el la UEA-katalogo, kaj post ricevo katalogas.

JB: Kiom da libroj en la Esperanto-kolekto?

JB: Aha! Vi ricevas novajn librojn de UEA, ĉu?

OK: Jes, ekde 2005 mi havas malgrandan buĝeton por Esperanto-libroj. Mi elektas kaj aĉetas novajn kaj brokantajn librojn el la UEA-katalogo, kaj post ricevo katalogas.

JB: Kiom da libroj en la Esperanto-kolekto?

OK: Inter 2 000 kaj 3 000. Temas ne nur pri libroj, sed ankaŭ pri revuoj. La Brita Biblioteko konservas esperantajn eldonaĵojn el Britujo – tio estas deviga. Ankaŭ ni ricevas de tempo al tempo heredaĵojn aŭ donacojn el diversaj landoj. Tio postulas tempon por kontroli, ĉu jam inter nia stoko. Kaj se ne, katalogi – ne nur laŭ titolo, verkisto, eldonejo kaj jaro – sed laŭ temoj de la enhavo, foje ĝis 10 serĉeblaj temoj.

JB: Ho! Tio devus esti komplika kaj temporaba.

OK: Jes kaj ne. Katalogado ja multe evoluis. Multaj libroj jam estas katalogitaj en aliaj bibliotekoj kaj bezonataj informoj ofte estas haveblaj en mondaj datumbazoj.

JB: Kiel vi gajnis postenon en tiu prestiĝa biblioteko?

OK: Nu, dum la jaro 1994 mi regule trarigardis laborafiŝojn en The Guardian. Kaj mi respondis al la afiŝo, kiu anoncis, ke la Brita Biblioteko ofertas tri postenojn de katalogistoj por ĝia Orienteŭropa Fako. Mi komencis kiel katalogisto en 1995.

JB: Ho! Diru: kiom da lingvoj vi scipovas?

OK: Ukrainan, Esperantan, rusan, belorusan, polan, anglan, iom de franca kaj latva. Kiel kuratoro mi nun prizorgas la ukrainan, belorusan kaj esperantan kolektojn enkadre de la fako de Eŭropaj Studoj.

Bildo

Olga Kerziouk fotita en Letchworth en 2007.

(Pli granda bildo)

JB: Bone! Kiam vi venis al Britujo?

OK: En 1988.

JB: Ĉu vi ĉiam laboris en biblioteko?

OK: Ne, nur dum du jaroj en Riga, Latvujo. Mi ankaŭ instruis Esperanton tie kaj tradukis el la latva en la ukrainan. En Britujo mi komence laboris en elmigrinta ukraina eldonejo en Londono.

JB: Kion vi faris tie?

OK: Mi estis korektisto kaj poste redaktoro.

JB: Kaj poste?

OK: Dum jaroj 1993–1995 mi estis londona raportisto de Radio 'Libereco'. Mi raportis pri opinioj de britoj pri Ukrainujo por la ukrainlingva programo Ukrainujo kaj la mondo. Tiutempe mi tralegadis multajn britajn gazetojn kaj revuojn. Estis ege interesa laboro. Mi ĉiam volis, ke mia laboro estu ligita al mia hejmlando. Laboro por mi estas pli ol nur mongajno.

JB: Kiel vi kaj la esperanta kolekto ĉe la Brita Biblioteko helpas Esperanton?

OK: La kolekto kaj mia gvido povas helpi nur tiujn, kiuj aktive interesiĝas pri Esperanta kulturo – do homojn, kiuj legas kaj esploras. Foje mi helpas esperantistojn trovi pli pri iliaj aliaj interesoj. Ekzemple, dum somero 2011, vizitis la Britan Bibliotekon Jaŝovardan el Germanujo. Li prezentis tre interesan prelegon pri uzo de Esperanto en noveloj de Graham Greene en la LEK. Sekvan tagon li vizitis la bibliotekon, kaj dum la tuta tago legis unu el la fruaj noveloj de Greene (kiu estas raraĵo, ĉar nereeldonita) en mia oficejo. Sekvan tagon li sukcesis havigi al si unutagan permesilon kaj pasigis la tutan tagon en la Legoĉambro de Raraj Libroj, legante alian fruan novelon de Greene. Ĝi estas eĉ plia raraĵo, ĉar ekzistas nur la unua eldono. Mi do multe ĝojis, ke mi povis helpi lin.

JB: Ĉu via laboro sanĝiĝis dum la jaroj?

OK: Jes, multe. Iom post iom mi lasis polan, latvan, rusan kaj belorusan katalogadon al miaj kolegoj. Post la reorganizo en 2010 mi transdonis grandan kvanton de ukrainlingva katalogado al mia kolegino. Nun mi povas dediĉi pli da tempo kaj energio al la studado de kolektoj kaj informado pri ili. Ekzemple, mi pepas pri novaj esperantaj akiroj en Twitter (@BL_European), verkas pri novaj libroj en sociaj medioj, ĉiam mencias Esperanton en intervjuoj.

JB: Kiel esperantistoj subtenu vian laboron?

OK: Iĝu pli aktivaj legantoj! Vizitu la bibliotekon, mendu librojn kaj periodaĵojn, informu amikojn. La esperanta kolekto ne estu arkivejo, sed vivanta estaĵo. Vizitu ankaŭ ekspoziciojn kaj prelegojn en la Brita Biblioteko.

JB: Kiajn ekspoziciojn?

OK: Ĉiujare okazas du grandaj kaj kvar malgrandaj ekzpozicioj. Pri ili vaste informas britaj amaskomunikiloj.

JB: Ĉu vi reklamas aŭ disvastigas Esperanton?

OK: Mi informas homojn pri Esperanto, respondas iliajn demandojn, se ili scivolas. Sed ne insistas, se ne vidas intereson. Dum labora tempo mi ja respondas al ĉiuj esploristoj, kiuj skribas aŭ telefonas al mi. Foje ili dankas min pro helpo en siaj publikigitaj verkoj. Tio estas tre agrabla.

JB: Do, vi parolas tiom da lingvoj, kial ankaŭ Esperanton?

OK: Eksciinte pri Esperanto de mia patro, mi tuj ekŝatis la ideon de neŭtrala lingvo. Mi ŝatis la sonon de la lingvo, do, eblas diri, ke mi enamiĝis en ĝin. Elemento 'facila' gravis malpli. Mi estis juna, 15-jara, do nenio estis malfacila tiam.

JB: Kiam vi lernis?

OK: Mi komencis lerni en septembro 1973, en urbo ¦melnickij, Ukrainujo.

JB: Kiu estas la plej grava esperantisto, aŭ tiu, kiu plej influis vin?

OK: Mia instruisto Andreo Rogov. Li estis jam emerita, kiam mi eklernis Esperanton. Li plene kaj tute dediĉis sin al Esperanto. En tiama griza sovetia vivo (konata oficiale kiel 'la epoko de stagnado') Esperanto-kurso estis 'la lumo en mallumo', 'freŝa aero en sufoka amosfero' (alivorte, en 'marĉo', kiel mi nomas tiun periodon mem). Vere, mi senpacience atendadis ĉiun lecionon! Esperanto estis iaspeca eskapo en alian magian mondon.

JB: Kiu estas via plej bela aŭ memorinda momento en Esperantujo?

OK: Multaj memorindaj momentoj. Kun nostalgio mi rememoras somerajn tendarojn en eksa Sovetio, boatadon sur lago Ignalina en Litovujo. Vespere ni sidis ĉe la lignofajro kaj multege kantadis. Kaj multe ridis. Nu, mi ankaŭ estis juna, kaj la juneco havas pli da ĝojo.

JB: Kiu estas via plej ŝatata Esperanto-vorto?

OK: Ŝajnas, ke mi vere ofte uzas la esprimon 'mi esperas'.

JB: Kio laŭ vi estas la plej granda problemo por Esperanto en Britujo?

OK: La tutmondiĝo de la angla kaj nesufiĉa fleksebleco de esperantistoj.

JB: Interesa respondo! Kaj la plej granda eblo?

OK: Novaj teknologioj donas grandegajn eblojn! Ni ĉiuj verku multege da interesaj artikoloj, komentoj, blogoj, faru filmetojn, metu kantojn en YouTube ktp – en Esperanto. Ili estu tiom interesaj, ke alilingvanoj eksentu deziron scii, pri kio temas! Multas en Britujo tre talentaj, edukitaj, kapablaj homoj, sed mankas karismaj organizantoj – homoj 'magnetaj', kiuj per sia bonkoreco kaj interna lumo altiras aliajn homojn. Tiom altiras, ke oni sopiras esti kune pli ofte, kunlabori. Ekzemple tia homo estis Mervyn Jackson en Bracknell.

JB: Hmm. Same ĉirkaŭ la mondo, ĉu ne? Ĉu vi optimismas pri la estonteco de Esperanto en la mondo?

OK: Ĝenerale, jes. Laŭ mi, en ĉiu generacio naskiĝos homoj, kiuj volas komuniki kun aliaj homoj en la lingvo neŭtrala, facila kaj bela.

JB: Se vi morgaŭ mortus, kiel oni memorigu vin?

OK: Mi apartenas al homoj, kiuj ofte pensas pri morto. Mi estus kontenta, se oni dirus: 'Olga certe ne estis facila persono. Ŝi tro ŝatis diskuti, argumenti, kontraŭdiri aliajn. Sed ŝi havis bonan koron; neniam koleris longtempe; pardonpetis, kiam ŝi eraris; tre bedaŭris, ke ŝi vundis kelkajn virojn. Ŝi kompatis homojn: ĉiujn, senescepte.'

JB: Kiom ofte vi vizitas vian gepatran landon?

OK: Minimume unu fojon jare. Mi ŝatus viziti pli ofte, sed por tio oni bezonas pli da libertempo kaj mono. Spirite mi estas kun kaj en mia patrujo, Ukrainujo, ĉiutage.

JB: Dankon, kara. Vi malkaŝe respondis al miaj demandoj – tamen mi ne raportos pri ĉio. Virino devus reteni iom da mistero, ĉu ne?

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.

<<  [974]  >>