Rekte al la artikolo

Tibor Sekelj en Jorko – la solvoj

<<  [975]  >>

Malcolm Jones

Jen la solvoj al la ekzercaro kompilita de Malcolm Jones por seminario en Jorko, aperigita en la pasinta numero de LBE.

Biografiaj demandoj

1. Li naskiĝis la 14-an de februaro 1912.

2. En Spišská Sobota (Poprad), Aŭstrujo-Hungarujo/Slovakujo.

3. Li estis hungardevena jugoslava mondcivitano / jugoslavo.

4. Li vivis en landoj de Sudameriko 1939–54. Poste, el eŭropa bazo (Beogrado), li esplorvojaĝis al:
1956–1957: Barato, Ĉinujo, Nepalo;
1958–1960: Vinoba Bhave, Japanujo, Srilanko;
1961–1963: Maroko, 'Karavano de Amikeco' en Afriko;
1965–1966: Rusujo, Japanujo, Mongolujo, Eŭropo;
1970: Aŭstralio, Nov-Zelando, Nov-Gvineo;
1972–1980: Nordameriko, Rusujo, Uzbekistano, Niĝerio, Ekvadoro;
1972–1988: Direktoro de muzeo en Subotica, kie li nun loĝis.

5. Li esperantistiĝis en 1929/1930.

6. Li parolis ĉirkaŭ 25 lingvojn. Li konservis kapablon por naŭ el ili ĝis vivofino: hungara, serbokroata*, germana, hispana*, angla, franca, Esperanto*, itala, portugala.
(* Li verkis en tiuj.)

7. Li estis ĵurnalisto, esploristo, verkisto, juristo, mondvojaĝanto, geografo, filmisto, alpinisto, etnologo, politika aktivulo.

8. Komitatano de UEA ekde 1946. Redaktis Geografian revuon. Instruis Esperanton kaj fondis klubojn en multaj landoj. Pluraj noveloj de Sekelj estas premiitaj en la belartaj konkursoj. En 1983 li kunfondis EVA (Esperantista Verkista Asocio), kies unua prezidanto li estis. En 1985 li estis komisiita de UEA por atingi, ke Unesko faru duan rezolucion favoran al Esperanto, kio okazis dum la 27-a konferenco en Sofio. En 1986 li estis elektita membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA. En 2011 Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 'La Jaro de Tibor Sekelj' pro la 100-jariĝo de lia naskiĝo.

9. Li mortis la 20-an de septembro 1988 en Subotica (Vojvodino, Jugoslavujo).

Sesio A. Fiŝkaptado kun Kumeŭaŭa

Trovado de k-vortoj

Mi ne scias, A kial li ĝuste min elektis por akompani lin, sed matene, antaŭ la sunleviĝo, la indiana 1 knabo vekis min:

Njikuĉap voli iri 2 kun Kumeŭaŭa fiŝkapti?

La vorto 'Njikuĉap' signifas 'barbulo' en unu el la indianaj lingvoj, 3 kaj tiel la indianoj 4 kutime nomis min, pro la granda barbo, B kiun mi portis en tiu tempo.

5) Kompreneble, mi volonte akceptis la inviton. La 6 knabo estis al mi simpatia ekde la unua momento. Li jam estis pretiginta sian pirogon, en C kies fundo jam 7 kuŝis lia ilaro por fiŝkaptado. Tiu ĉi 8 konsistis el arko 9 kun pluraj sagoj 10 kaj harpuno el longa bastono 11 kun forta fera pinto, ligita al la pruo de la pirogo per longa ŝnuro. Tiun ĉi armilon oni uzas por 12 kapti grandajn fiŝojn.

Bildo

Tibor Sekelj

Sesio B. Tempesto super Akonkagvo

a) Ĝustigo de 'kukol-vortoj'

Dume, la preparoj por la ekspedicio estis komencitaj tre vigle.

Demandos al si la leganto, kio konsistigas tiujn preparojn. Nu: unue la kora korpa preparo, poste la pretigo de la perona persona ekipaĵo, de la komuna ekipaĵo, kaj fine, de la nutraĵoj.

La korpa preparo konsistas el praktikado de mallongaj suprengrimpoj, kie ekzistas montegoj. Ni anstataŭe devis kontentiĝi per kelkaj promenadoj. La plej longa estis marŝado de Bonaero al Lujan (56 kilometroj) kiun partoprenis ni pluraj membroj de la ekspedicio. Krome, estas konate, ke konvenas eviti alkoholaĵon kaj fumadon dum periodo de du minutoj monatoj antaŭ la ekiro. Tamen, mi povas diri, ke neniu el nia grupo plenumis tion, escepte ni, kiuj ĝenerale nek fumas nek trikas drinkas. Sur la alta montaro ĝenerale oni suferas altan sangpremon. Do por povi malaltigi tiun premon estas rekomendinde manĝi multe da sulko bulko kaj precipe najlo ajlo. El niaj kamaradoj Kneidl estis la sola, kiu zorge praktikadis dieton dum du monatoj.

b) Reenmeto de prepozicioj

… La 18-an [1] de januaro 1944, frumatene ekiris [2] per la aŭtomobilo [3] de Zechner [4] al Mendoza Link, Grimm, [5] kun siaj edzinoj, kaj la posedanto [6] de la veturilo. [7] Je la 7-a [8] de la sama tago, [9] per trajno ekvojaĝis profesoro Schiller kaj mi, adiaŭataj [10] de kelkaj amikoj.

c) Aldono de participo-finaĵoj

1. kalkulante ekde la nivelo …
2. konsiderante, ke ni havis …
3. estis ĉizita de la indianoj …
4. la supozata araŭkana idolo …

Sesio C. Elpafu la sagon

Temoj kaj devenoj

66. Naturo; Aranda (Aŭstralio).
69. Naturo; Pokomo (Tanzanio).
71. Naturo; siuoj (Usono).
72. Naturo; Motu (Papuo-Novgineo).
123. Preĝo; Nutka (Usono).
133. Preĝo; Navaho (Usono).

Sesio Ĉ. 'Tri kavaliroj kaj la damo'

Reordigo de rakonto

1. g) Kompreneble, ŝi estas ĉefrolulo …
2. c) Sed la vidindaĵo estis …
3. ĥ) Ekvidinte ŝin …
4. ĝ) Ni nomis ŝin tiel …
5. b) Pri ŝi ni fakte sciis nenion …
6. e) Neniu el la urbo ignoris …
7. i) Ĉar krom tio …
8. h) Sed iliaj laborlokoj …
9. ĉ) Sabate neniu venis …
10. f) Dimanĉe la vizito okazis …
11. a) Sed la lunda posttagmezo …
12. d) De monato al monato …

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2013.

<<  [975]  >>