En majo okazis kunveno de Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF) en Preston – ĉi-fojon ne ĉe Empire Services Club, la kutima kunvenejo de multaj jaroj, sed en la Muzeo kaj Artgalerio Harris.
Elektitaj estis prezidanto Peeter Aitai kaj vicprezidanto Andrew Wheatley, kun sekretario Brendan Marsh. Decidite estis mendi Esperanto-brikon por la tiel nomata popola pado ĉe la ĉefenirejo de la liverpola katedralo.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2014.