Rekte al la artikolo

Malavara, gastama: Audrey Duerden (1929–2014)

<<  [977]  >>

Muriel Shackleton

Bildo

Audrey Duerden fotita dum seminario en York en 2005.

Audrey eklernis Esperanton frue en 1952. Pli poste en tiu jaro ŝi partoprenis en federacia semajnfino ĉe Wortley Hall. Dum du el tiuj fruaj jaroj ŝi estis grupkasisto.

Ŝi ĉeestis federaciajn kunvenojn sed ne Britajn Kongresojn. Nek ŝi nek mi volis oferi nian malgrandan liberan tempon en urbo ne alloga. Ni preferis iri al la kamparo, loĝantaj en junulargastejoj.

Tamen ni diskutis la situacion kaj decidis, ke Harrogate estas taŭga loko por Brita Kongreso, do Audrey esploris ĉe la instancoj en Harrogate. Fine la federacio konsentis inviti Britan Kongreson por la jaro 1960, kaj Audrey elektiĝis sekretario de la loka kongresa komitato. Poste ŝi ĉeestis multajn Britajn Kongresojn kaj kelkajn universalajn.

Ĉefgastpreleganto ĉe la kongreso en 1960 estis d-ro Ivo Lapenna. Li opiniis, ke Harrogate estus taŭga loko por Universala Kongreso. Audrey kaj mi akompanis lin al kunsido kun la Harrogate-instancoj. Fine li persvadis nian federacion inviti mondkongreson al Harrogate por 1961. Audrey estis la sekretario de la kongresa komitato. Denove en 1980 okazis Brita Kongreso en Harrogate aranĝita de kelkaj bradfordanoj. Audrey deĵoris en tio.

Kiam ĉiu federacio rajtis sendi du reprezentantojn al komitatkunsido de British Esperanto Association (BEA), Audrey kaj Winifred Hirst reprezentis nian federacion. Poste Audrey iĝis membro de la administra komitato kun respondeco pri interrilatoj inter kongresaj komitatoj kaj BEA (poste EAB).

Post la morto de Marjorie Harwood, dumjara kasisto en Bradford, en 2002, Audrey iĝis grupkasisto. Jam dum jaroj ŝi estis kasisto por la federacio.

En Bradford ŝi ĉiam helpis prepari manĝaĵojn por festoj kaj poste por seminarioj. Ŝi gastigis federaciajn komitatkunsidojn en sia hejmo kaj ĉiam surtabligis refreŝigaĵojn, inkluzive de bongustaj hejmbakitaj kukoj.

Ŝi gastigis ankaŭ iujn sabatojn kunvenojn de la loka grupo. Dum kelkaj jaroj ŝi aktivis en la grupo en Keighley. Estis Anne George, kiu memorigis min, kiom ofte Audrey veturigis homojn al diversaj aranĝoj.

Audrey estis malavara, gastama samideanino, kies manko estos multloke sentata.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2014.

<<  [977]  >>