Rekte al la artikolo

Ranoj kaj interpretistinoj

<<  [978]  >>

En decembro Ian Carter (esperante nomita Jano) vizitis londonan lernejon por paroli pri Esperanto.

Spektinte enkondukan filmeton, kiun la parolinto kreis, la lernej­aninoj faris tradukekzercon “La interpretistino kaj la rano”. Temis pri ŝerco, kiun la knabinoj rapide tradukis danke al ŝlosilo. La ĉefinstruistino pri lingvo poste petis permeson vidigi la filmeton al aliaj grupoj. La teksto de la ŝerco, kun tradukŝlosilo, en formato PDF, haveblas de Esperanto House.

La filmeto mem spekteblas ĉe espinfo.org/intro-video.

Bildo

Ian Carter prezentas la internacian lingvon al lernejaninoj de Blackheath High School, Londono.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2015.

<<  [978]  >>