Rekte al la artikolo

Drondo en Londono

<<  [978]  >>

Anna Powell

Kiam mi komencis lerni Esperanton antaŭ 30 jaroj, mi konis neniun, kun kiu paroli la lingvon. Ne ekzistis interreto kaj, sen praktikado, mi baldaŭ ĉesis ĝin studi. Tamen pasintjare mi decidis rekomenci.

Mi ĉeestis la someran festivalon en Shallowford, kie unuafoje mi aŭdis la parolatan lingvon. Tie mi ĝojis renkonti spertajn esperant­istojn kaj pli lerni pri la lingvo, kunbabilante ekde matenmanĝo ĝis post vespermanĝo.

Sed poste? Kvin tagoj da lernado kaj parolado de la lingvo tre multe helpas, sed ne sufiĉas (eĉ en Esperanto) por atingi fluecon. Krome ne ĉiam eblas dediĉi tempon kaj monon al studado kaj, se necesas aldoni tranoktejon kaj manĝaĵojn, la kosto rapide kreskas.

Do kiel praktiki la lingvon, kaj buŝe komuniki kun aliaj esperantistoj, kaj kiel progresi, de komencanto ĝis progresanto, kaj de progresanto ĝis progresinto?

Estus bone renkontiĝi pli ofte, pli proksime, dum malpli da tempo – en la daŭro de unu tago – se eblus.

Do antaŭ nelonge, dum fin­oktobra sabato, okazis tiel nomata “drondono”: la unua “drondo”, aŭ diskutrondo, en Londono. Ĝi komenciĝis ne tro frue por tiuj, kiuj trajnis en Londonon, do je la 11-a, kaj finiĝis ne tro malfrue je la 17-a. Dekduo da esperantistoj ren­kontiĝis ĉe la centra klubo de YMCA: tre konvena kaj facile trovebla loko (almenaŭ por mi), proksima al la metrostacio Tottenham Court Road. Modera kotizo de £10 ne inkluzivis trinkaĵojn kaj manĝaĵon, kiuj tamen surloke aĉeteblis.

Dum ses agrablaj horoj, Tim Owen afable kaj sperte gvidis viglajn diskutojn pri kvar temoj, kun paŭzoj por refreŝiĝi kaj tagmanĝi. Notoj pri la temoj diskutotaj antaŭe troviĝis – kaj ankoraŭ troviĝas – ĉe la drondona retpaĝo espinfo.org/drondono.

Bedaŭrinde mi tie trovis la horaron sed maltrafis la parton de la retpaĝo, kiu pritraktis la temojn. Ĉiaokaze mi ĉeestis precipe por aŭskulti kaj por renkonti ĉiujn, sed kun pli da preparado mi estus povinta pripensi la temojn kaj iom pli partopreni la diskutojn.

Mi rimarkis, ke kelkaj alportis notojn preparitajn – bona ideo, kaj mi same faros la venontan fojon. Certe mi esperas, ke ripetiĝos evento tia por uzi Esperanton kaj diskuti aferojn kaj pezajn kaj malpli pezajn. Pro miaj spertoj dum la drondono mi ŝatus pli ofte tiel kunveni kaj konversacii kun esperantistoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2015.

<<  [978]  >>