Rekte al la artikolo

La enigmo de Robin Hood

<<  [978]  >>

Jack Warren

Iom adaptita versio de la prelego farita dum la brita kongreso en Sheffield en 2014.

Robin Hood: angleparolanto, kun nomo facile disvastigebla tra la mondo; ikono por bonvola fripono, prirabanta riĉulojn por helpi al malriĉuloj; sufiĉe bone konata, ke indas scivoli, kial lia nomo ne staras en PIV. Se tie estas Cindrulino, Donĵuano kaj Donkiĥoto, kial ne ankaŭ *Robinhudo? Ja oni parolas angle pri “robinhuda imposto”.

Sed kia estis tiu homo? Ĉu historia persono, kiel Betoveno aŭ Danto? Ĉu antaŭkristana naturspirito, kiel oni foje proponas? Aŭ ĉu precipe figuro el la distraĵ-industrio, konata el filmoj, televidelsendoj aŭ kartludoj? Jen la enigmo: kiu vere estis Robin Hood?

Bildo

Lignogravuraĵo sur paĝo 1 de la Eta gasto de Robin Hood, 1508

(Pli granda bildo)

Preskaŭ certe ne estis vera persono malantaŭ la nomo. La plej fruaj aludoj, el mezepoko, mencias lin nur rilate rakontojn. Neniu raportas pri renkonto kun vivanta persono havanta tiun nomon. Dekomence li aperis nek kiel krimulo, nek kiel luktanto por libereco, sed kiel rolludanto en distraĵoj. La tuta “korpuso” de informoj pri li fontas el rakontoj kaj distraĵoj – ne el skribitaj protokoloj.

Ja ekzistas protokoloj pri similuloj, sed neniu el ili identiĝas kiel Robin Hood. Krome, la rakontoj ekzistas jam de longe; unue deklamataj aŭ kantataj, poste kiel manuskriptoj. Nur ekde la 16-a jarcento aperis la unuaj presitaj baladoj. Poste eldoniĝis libroj, kies enhavo daŭre adaptiĝis al la aŭskultantaro, aŭ spektantaro, aŭ legantaro. Analoge, filmo farita nun pri la dua mondomilito malsimilas, teĥnike kaj enhave, al samtema filmo farita dum la 50-aj jaroj. Sammaniere la kantistoj-deklamistoj-rakontistoj ŝanĝis siajn rakontojn laŭ la siatempa aŭdant­aro. Ankaŭ ili volis esti pagataj: gravas por ili distri, ne nutri per faktoj.

Por kompreni la rakontojn necesas ion scii pri kultura kaj historia fono. La mezepoko ne rekonis homajn rajtojn en la moderna senco. Socio estis pira­mido kun reĝo surpinte, helpataj aŭ malhelpataj de riĉaj granduloj: aristokratoj, klerikaro kaj, en la urboj, iuj metiistoj. Sube estis kamparanoj, kies tasko estis servi, kaj antaŭ ĉio nutri, la superulojn. Ili estis plejparte servutuloj kaj do ne rajtis translokiĝi.

Estis devige labori du aŭ tri tagojn semajne por vilaĝa bienulo ĉe ties tereno. Tiun sorton la kamparanoj akceptis – elekton ili ja ne havis – rezignacie, sed disputeme. Ankaŭ la riĉuloj potencis, kaj laŭvole aplikis la potencon. Justeco ofte ne ating­eblis, ĉar la leĝofarantoj estis koruptuloj. Bonŝanco aŭ malbon­ŝanco en la vivo hazardis. Validis sole la konsilo, ke ĉiu mem sin prizorgu.

Floris baladoj

Ree al la fontoj. La unua mencio de iu “Robin Hood” troviĝas en la alegoria poemo La Vizio de Piers la Plugisto de William Langland, el ĉirkaŭ 1377. Neglekta pastro nomita Pigreco diras:

Mi ne konas perfekte mian “Patro nia,” kiel la pastro ĝin kantas,
Sed mi konas la versaĵojn pri Robin Hood, kaj pri Ranulf grafo de Ĉestro.

Ankaŭ la verkisto Geoffrey Chaucer, en sia poemo Troilo kaj Krisejdo, 1380, aludas lin, tamen sen nomo, dum en vers-fragmento en manuskripto el ĉirkaŭ 1410, trovita en la katedralo de Linkolno, staras:

Robin Hood en Sherwood staris, jam sin kapuĉis, ĉapelis kaj ŝtrumpis kaj ŝuis.

Klare estas, ke tiam, fine de la 14-a jarcento, oni ekskribis kaj kopiis baladojn pri Robin Hood; sed tiuj estas skribitaj versioj de rakontoj jam buŝe konataj. Tiam la kornvala klerulo kaj estro de Queens College en Oksfordo, John Trevisa, faris gravan ŝanĝon al la universitata instruprogramo pri beletro.

Ĝis tiam la precipaj beletraj lingvoj, krom la latina kaj antikva greka, estis la franca kaj la anglonormanda, ambaŭ pritraktataj kiel gepatraj lingvoj. Laŭ la ŝanĝoj enkondukitaj de Trevisa, ili iĝis fremdaj lingvoj; gepatra fariĝis nun la angla. Tiel malfermiĝis vaka spaco por verkistoj, en kiun venis novaj anglaj beletraĵoj. En tiu medio floris Langland, Chaucer kaj Mallory; floris krome baladoj, interalie tiuj pri Robin Hood.

La plej longa, kaj verŝajne plej malnova, el tiuj estis la Eta gasto de Robin Hood kaj lia kompanio. Ĝi konsistas el 456 kvarliniaj strofoj kaj enhavas kvin apartajn rakontojn: Robin Hood kaj la kavaliro, Robin Hood kaj la ŝerifo, Eta Johano kaj la ŝerifo, Robin Hood kaj la reĝo kaj La morto de Robin Hood. Tiu aperis en presita versio en 1508.

Surkovrile aperis bildo de rajdanto, ŝajne Robin Hood, sed la saman bildon oni jam uzis antaŭ 17 jaroj kiel ilustraĵon de la etbienulo de Chaucer. Ĉirkaŭ tiu jaro aperis aliloke la rakontoj Robin Hood kaj la potfaristo, Robin Hood kaj Gido de Gisborne kaj Robin Hood kaj la monaĥo. En tiuj verkoj la ceteraj roluloj estas: Eta Johano, Vilĉjo Rufulo, Multo Filo de la Muelisto, la Ŝerifo kaj Gido de Gisborne.

Pluraj al ni nun konataj figuroj mankas. La franciskano Tuck aperis unuafoje en teatraĵo en 1475. Franciskanoj venis al Anglujo nur en 1221, kaj al Nottingham nur en 1250. Mankas ankaŭ Mariano, tradicie la edzino de Robin. La nomo verŝajne fontas el franca teatraĵo Robin et Marion el ĉirkaŭ 1283, sed tiu estas tute alia rakonto kaj ne rilatas al la angla proskribito.

Kiam la franca rakonto prezentiĝis en Anglujo ĉe la printempaj majfestivaloj, ambaŭ nomoj kunfandiĝis kun la rakontoj pri Robin Hood – sed nur poste, iam inter 1450 kaj 1500. Ĉiuj aliaj roluloj aldoniĝis en la 16-a jarcento aŭ eĉ pli malfrue.

La situo de la scenejo

Problemo por modernaj esplor­istoj estas eltrovi, kie la eventoj okazis: ĉu en suda Jorkŝiro, aŭ en Nottingham kaj la arbaro Sher­wood Forest? Scenejo por la Eta gasto estas dekomence la arbaro de Barnsdale, inter Wakefield kaj Doncaster en suda Jorkŝiro, iom norde de Sheffield. En kelkaj fontoj Robin foje nomiĝas “Robin el Loxley” – supozeble Locksley, vilaĝo apud samnoma rivereto kvin kilometrojn nordokcidente de la urbocentro de Sheffield.

Efektive Barnsdale situas nur 50 kilometrojn for de Sherwood. Ĉasisto-ekskursoj povus konduki al Barnsdale, do eblas pritrakti ambaŭ lokojn kiel partojn de pli granda sed ne tro vasta scenejo.

Rimarkeblas, ke, se temas pri Barnsdale, oni aludas precizajn lokojn. En Robin Hood kaj la kavaliro, necesas rajdi ĝis la abatejo de Sankta Maria en Jorko. En La morto de Robin Hood, la heroo mortas ĉe la priorejo de Kirklees. Se la scenejo estas Nottingham, mankas tiaj precizaj aludoj. Laŭ J. C. Holt (Robin Hood – The Facts and the Fiction: 1989), “ju pli Robin proksimiĝas al Nottingham, des pli neaŭtentika li iĝas”.

Tiuj plej fruaj rakontoj havas difinitajn komunajn ecojn: mal­amikeco kontraŭ la ŝerifo, klerikaro kaj kromaj riĉuloj; ŝtelĉasado de la reĝaj cervoj – grava delikto – en la arbaro de Sherwood kaj aliloke; facilanima perforto, ekzemple senkapigo aŭ kripligo de malamikoj; alivestado, aparte fare de Robin Hood mem; ĉeesto de potfaristo; kaj, malgraŭ la malamikeco kontraŭ riĉuloj, neflankiĝanta fideleco al la reĝo.

Ni jam konstatis, ke Robin Hood estas pli fikcia ol vera persono; sed la mezepoka aŭskultantaro ne volis aŭdi nur fikciojn. La rakontoj devis havi almenaŭ ŝajnan realan fonon, do rakontistoj prenis detalojn el la vivoj de veraj personoj. Tiel estis, ke la figuro de Robin Hood iĝis mozaiko de diversaj homoj. Sed kiuj ili estis?

Mozaika figuro

La nomo mem malmulton diras. Ekde ĉirkaŭ 1250 “Robin Hood” estis kromnomo por ia krimuleto. Eble helpas, ke Robin similas al la angla robbing (rabado) kaj ke hood signifas kapuĉo – uzata por kaŝi la vizaĝon kaj resti nekonata.

Por trovi analogojn de Robin, endas serĉi inter rakontoj pri homoj kun aliaj nomoj, inkluzive de tiuj, kiuj dividas malmultajn komunajn ecojn kun li. Tia estas ekzemple Hereward la Gardema, 11-a angla ribelanto, kiu ne akceptis la regadon de la konkerantaj nor­mandoj. Post eksterlanda sperto kiel dungosoldato, li kunlaboris en 1070 kun la danoj por kontraŭstari la normandojn. Poste li vivis kiel proskribito en orienta Anglujo, ĉirkaŭ la urbo Ely. En unu el la rakontoj, Hereward kaŝvizitas la tendaron de la normandoj – alivestita, kiel Robin, kiel pot­faristo. Fine li, kiel Robin, ricevas pardonon.

Fulk la 3-a Fitzwarin troveblis inter la baronoj alfrontantaj al Reĝo Johano ĉe ekiĝo de la Granda Ĉarto de 1215. Li vivis kiel bandito kaj apud la kimra landlimo kaj en Wiltshire en Sudanglujo. En proza rakonto pri li aperas kamarado nomata Johano. Krome Fulk alivestas sin kaj eskapas el la kaptado de la ŝerifo. Kiel Robin, li “ne faras iun damaĝon” al aliaj homoj. Li fondis priorejon en Alberbury, inter Shrewsbury kaj Kimrio – kiel Robin fondis priorejon en Barnsdale.

Malpli verŝajna fonto por la terĉirkaŭita Robin estas Eŭstako la Monaĥo – fakte ekde longe ne plu monaĥo, sed pirato kun bazo en la Markolaj Insuloj, el kie li kontraŭstaris la Reĝon Johanon. Rakonto pri li, Wistasse Li Moine, aperis iam inter 1223 kaj 1284. Laŭ tiu ankaŭ li alivestas sin, interalie kiel potfariston. Ankaŭ tie estas facilanima perforto – la lango de iu paĝio estas eltranĉita, por ke li restu silenta, kaj dum kvar el kvin soldatoj perdas la piedojn, la kvina devas iri al la mastro kaj klarigi, kial la kvar aliaj ne revenis. Eŭstako, kiel Robin, indulge pritraktas siajn kaptitojn, se ili diras la veron pri kiom da mono ili enpoŝe posedas.

Pli simila al Hereward ol al Robin estas la skota militĉefo kaj nacia heroo William Wallace. Rakontoj pri li tamen enhavas tiujn ecojn: li estas bonega pafarkisto, kontraŭstaras maljustecon el arbara kuŝejo, kaj alivestas sin kiel monaĥon – aŭ potfariston. Malsimilo inter Robin Hood kaj la supre menciitaj figuroj estas, ke neniu el ili estis, kiel li, etbienulo. Ĉiuj estis relative riĉaj kaj politike potencaj.

Do konstateblas, ke malantaŭ la figuro de Robin Hood estas ver­ŝajne pli ol unu vere ekzistanta persono. El la proksimumaj sam­nomuloj konataj, la plej frua estas el Cirencester en sudokcidenta Anglujo, inter 1213 kaj 1216. Estis plua en Burntoft en la graflando Durham en 1244. Tiuj estas tro longe for de nia regiono, kiel ankaŭ estas tuta rabistobando kun la nomo “Robinhood” aktiva en Berkshire en Sudanglujo.

Pli bona kandidato estas iu Robert el Wetherby, proskribito en orienta Jorkŝiro en 1255. Kromnomo lia estis “hobbehod”, kie hod estas kapuĉo, kaj hobbe ĉevaleto. Por la mezepoka voj­rabisto, ĉevalo gravis same kiel la eskapaŭto por moderna bank­rabisto. En la protokoloj de Wakefield, nur 15 kilometrojn for de Barnsdale, abundas robinhudoj.

Tiaj krimuloj plej ofte aperis en la protokoloj, kiam disrompado regis la landon – ekzemple dum la regado de la ĉiuflanke malamata reĝo Johano, kaj meze de la 13-a jarcento dum interna milito inter reĝo Henriko III kaj baronoj sub Simono de Montfort. Post ties malsukceso kaj morto, multaj restis senteraj kaj malkontentaj.

Laŭ la historiisto David Baldwin, la sola persono, kiu iom similas al la fikcia Robin Hood, estas iu Roger Godberd, etbienulo en Swann­ington, apud Coalville en Leicester­shire. Godberd estas plurfoje arestita; ŝtelĉasis cervojn en la arbaro de Sherwood; atakis kaj prirabis abatejojn – en Leicester­shire, kaj pli longe for en Wiltshire. Kiel Robin, kiu en la unua rakonto de la Eta gasto ŝirmas sin en la kavalira kastelo, ŝirmis sin Godberd ĉe Kavaliro Richard Foliot en lia kastelo Fenwick apud Barns­dale. Godberd, kiel Robin, havis kamaradon – iun Walter Devyas, kiu akompanis lin ĝis lia morto en 1272. Fine en 1276 Godberd ricevis pardonon – eble de la reĝo, kiel Robin – kaj laŭ nia scio ankaŭ enlite mortis. Tamen mankas indiko, ke oni uzis por Godberd la nomon “Robin Hood”. Ĉu estis li la “vera Robin Hood”? Ni ankoraŭ ne scias.

Infanamika heroo

Ĝis nun ni pritraktis tiun heroon kiel mezepokulon. Nuntempe oni konas lin plejparte kiel figuron el la distra industrio – el infanlibroj, infanteatraĵoj, filmoj kaj televidaj elsendoj. La du homtipoj malsimilas. Kiel perforta krimuleto iĝis infanamika heroo? Kio okazis al li dum la jarcentoj, kiuj apartigas nin de mezepoko?

Por la Robin de la Eta gasto elirpunkto estis la reguloj kaj kutimoj de la tiama socio. Li ne celis ŝanĝi la socion, strebante nur al malavareco, pieco – li estas fervorulo de la Sankta Maria – kaj ĝentileco.

Dum la 16-a jarcento aperis unuaj presitaj versioj de la legendo: samtempe Robin, antaŭe nur etbienulo, iĝis nobelulo. Pro la influo de la printempaj majfestoj ekaperis Mariono, kaj kun ŝi ia alhejmiĝo de la legendo, kun rilata malemfazo de krimeco kaj perforto. Tiam ĝi ankaŭ fiksiĝis en la 1190-aj jaroj, do la regado de Rikardo la 1-a, kvankam la fontoj indikas pli malfruan daton. En la Eta gasto la nomo de la reĝo estas ne Rikardo, sed Eduardo.

Vaste influis la nuntempan Robin Hood la romano Ivanhoe de Walter Scott. Tie li iĝas anglo, luktante kontraŭ la normandoj, do kvazaŭ arbara versio de Hereward la Gardema. Tiu profilo, kune kun la emo admiri la vikingojn, estis eco de nova perspektivo pri historio, pli taŭga por la epoko de la brita imperio.

Al tiu apartenas ankaŭ la unuaj adaptiĝoj de la rakontoj por infanoj, ĉe kiuj Robin iĝas filantropo. Li ne nur ŝtelis de riĉuloj, sed ankaŭ helpis al malriĉuloj. Tiu eco aperis nur tiam, kaj do estas sufiĉe moderna.

En la nuntempo imponas ne nur la disvastiĝo de la legendo per infanlibroj, inkluzive de bildlibroj kaj grafikaĵoj, sed ankaŭ la rolo de filmoj kaj televido. La unua filmo de Robin Hood aperis en 1908. Pli konata estas tiu de 1922 kun Douglas Fairbanks (en la du fotoj). Ambaŭ estis kompreneble sensonaj.

La definitiva versio por amas-spektantaro estis, en 1938, La aventuroj de Robin Hood kun Errol Flynn kaj Olivia de Havilland. Sekvis televida serio de 1955 ĝis 1959 kun la aktoro Richard Greene. Ĝi enhavis multajn tute novajn rakontojn, ankaŭ okazintajn fine de la 12-a jarcento.

Ekde la 1980-aj jaroj aliĝas islamano al la kompanio, supozeble por ke la legendo alparolu plurkulturan spektantaron. Tio okazis unue ĉe Robin of Sherwood en 1984, kaj denove en Robin Hood – Princo de Ŝtelistoj en 1991, tamen ne en la plej lasta versio Robin Hood (kun Russell Crowe) en 2010. Tiu lasta versio koncernas precipe la lukton kontraŭ la kanajla reĝo Johano kaj francaj invadintoj.

Malmulte da malnovaj nomoj por la kompanio restas en la rolantaro. Evidentiĝas, ke modernaj verkistoj – kaj filmfaristoj – adaptis sin al la spektantaro, kiel antaŭe faris la kantistoj-rakontistoj de la mezepoko kaj de sekvaj jarcentoj.

Esplorante tiun temon mi dekomence supozis, ke Robin Hood estas nur angla fenomeno. Jen granda eraro mia. Mi konstatis, ke krimuloj-herooj aperas en aro da landoj, en kaj ekster Eŭropo. Jen nur dek:

el Germanujo: Schinder­hannes, kromnomoj de Johannes Büchler; prirabinte homojn ambaŭflanke de rivero Rejno, kiu publike senkapiĝis en Majenco;

el Slovakio: Juraj Janošik, kiu fine de la 17-a jarcento prirabis nobelulojn kaj – vere – helpis al malriĉuloj. Artikolo pri li aperis lastatempe en Monato;

el Litovio: Tadas Blinda, arbarloĝanto kaj proskribito el la 19-a jarcento;

el Estonio: Rummu Jüri, ŝtelisto, rabisto kaj poplheroo, 1856–1894;

el Romanio: la valaĥo Iancu Jianu, proskribito kaj tiel nomata hajduko (batalanto por socia justeco);

el Ukrainio: Ustym Karmaliuk, 1787–1835, popolheroo kaj ĉefo de gerilanoj;

el Meksiko: Chucho el Roto, kromnomo de Jesús Arriega, bandito, 1858–1885;

el Koreio: Im Kkokjong, ĉefo de kamparaj ribelantoj kontraŭ impostoj inter 1559 kaj 1562;

el Japanio: Nezumu, kromnomo por Namakura Jirokichi, ŝtelisto kaj popola heroo. Tuj antaŭ ol esti arestita, li divorcis siajn edzinojn (mi ne scias kiom da), por ke ankaŭ ili ne estu punitaj pro liaj krimoj.

Ankaŭ tiuj figuroj havas komunajn ecojn. Ili mortis junaj, aŭ havis kromnomojn, kiuj indikas popolan aprobon, ĉu ili luktis por homoj, kiel Iancu Jianu, ĉu nur por si mem, kiel Schinderhannes. Ŝajne la plimulto de tiuj kvazaŭ-robin­hudoj faris la duan, prirabante ne nur riĉulojn sed ankaŭ homojn ĝenerale.

Socia banditado

Tamen, se ankaŭ la popolo tiel viktimiĝis, kial oni pretis tiujn “banditojn” subteni? Por respondi al tiu demando necesas pritrakti ĝin kontraŭ pli vasta fono. Tion faris la lastatempe mortinta brita historiisto Eric Hobsbawm, kiu en 1959 por la unua fojo uzis la terminon “socia banditado”. Laŭ li, sociaj banditoj estas “proskribitaj kamparanoj, pritraktataj de la estro kaj ŝtato kiel krimuloj, sed kiuj restas ene de la kamparana socio, kaj kiujn la popolo estimas kiel heroojn, ĉampionojn, venĝantojn, luktantojn por justeco, eble eĉ kiel ĉefojn de libereco, kaj ĉiuokaze homojn mirindajn, helpindajn kaj subtenindajn”.

Do, por historiisto, socia bandito ne estas simple iu ajn krimulo. Tiu reprezentas fendon en la socio aperantan, kiam registaro pretendas efektivigi leĝaron tra la tuta lando, sed ne kapablas tion plenumi. Samtempe okazas ŝanĝoj en traktado de rajtoj je tero kaj kultivado. La koncepto ebligas al historiistoj kompari kriman agadon en malsimilaj landoj.

Tiel ĝi emfazas ankaŭ kernajn demandojn malantaŭ terorismo. Konsciaj pri tiuj, oni pli bone povos ilin respondi kaj tiel forigi la impulsojn malantaŭ terorismaj movadoj.

De proskribito el la 13-a jarcento ĝis terorismo en la 21-a: jen longa vojaĝo. Enigma restas la identeco de nia heroo: enigma ankaŭ la medio, en kiu vivas tiaj homoj – riskemuloj, kolrompuloj, piedpinte marŝante inter du mondoj laŭ la rokoj de tiu socia fendo.

Robin Hood estis la unua, pri kiu ni estas laŭnome informitaj, sed certe ni ne vidis la lastan.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2015.

<<  [978]  >>