Rekte al la artikolo

Pri vizoj kaj vostoj

<<  [980]  >>

Mamed Madok'ba

Pardonu min, kara leganto, ke jam de kelkaj jaroj ne plu aperas kontribuaĵoj miaj en via valora kaj altestimata revuo La Brita Esperantisto. Mia vivo intertempe fariĝis tre malfacila, preskaŭ neeltenebla. Mi klarigu.

Pardonu min, kara leganto, ke jam de kelkaj jaroj ne plu aperas kontribuaĵoj miaj en via valora kaj altestimata revuo La Brita Esperantisto. Mia vivo intertempe fariĝis tre malfacila, preskaŭ neeltenebla. Mi klarigu.

Eble vi memoras, ke mi studis ĉe la renoma universitato de Birmingamo kaj intencis verki disertacion pri la kantemo de abeloj. Sed, ve, la abeloj malsaniĝis kaj mortis, la universitato ne renovigis mian kontrakton (malgraŭ miaj protestoj, ke eble nun la mortintoj kantas en ia abelo-ĉielo, se tia ekzistas, kaj do des pli valoras esplori), kaj finfine, malgraŭ tio, ke mi bone kondutis en via lando, paginte regule ĉiun monaton la luprezon de mia ĉambro, ellerninte la vortojn de ĉiuj strofoj de via bela kaj inspira nacia himno, kaj provinte aĉeti ĉiam britajn varojn – malfacile, kara leganto, ĉar ĉio, inkluzive de vestaĵoj, bicikloj, skribiloj kaj ankaŭ ŝtalo kaj ŝajne atomcentraloj estas aŭ estos fabrikitaj en Ĉinujo; kaj aviadilo-ŝipon, kiun vi ja ĉi tie konstruas (tamen en Skotujo, por komplezi al viaj morozaj nordaj najbaroj) mi ne deziras, dankon … nu, fine, imagu!, malgraŭ ĉio ĉi, la registaro deklaris min (ĉar mi devenas, kiel eble vi bonvolus memori, de Palestino, do de Meza Oriento, aŭ Teroristujo, kiel oni emas ĝin vulgare nun nomi) malamiko de la ŝtato kaj rifuzis renovigi mian vizon.

Ve! Kia katastrofo! Mi protestis, dirante, ke Palestino ne estas Sirio aŭ Irako aŭ Irano, sed vane. Mi bedaŭras, kara leganto, ke viaj funkciuloj, homoj alte edukitaj, sendube kun universitataj diplomoj unuaklasaj (nuntempe duaklasa diplomo same utilas kiel eluzita fiŝ’-kaj-frit’-envolvaĵo, dum triaklasa retenas nur komedian valoron), posedas eĉ ne la plej etetan scion pri la geografio de mia regiono kaj do farbigas nin, do tiujn kun iom ombra haŭtkoloro kaj sen akĉento reĝine angla, per la sama terorista peniko. Fakte, kara leganto, kvankam mi ne volas insulti viajn respektindajn funkciulojn (kiuj estas nuraj lakeoj de viaj fremdulo-malamikaj politikistoj), mi tamen vere opinias, ke tiuj ĉi homoj tute sincere kredas, kiel iliaj politikaj mastroj, ke komenciĝas Teroristujo, se ne paroli pri mia kompatinda Palestino, jam en Kalezo. Aŭ eble Bradford aŭ Notting Hill.

Pardonu min, kara leganto, mi deflankiĝas. Psikiatro prave dirus, ke mi deflankiĝas, ĉar pensi pri la realo, akcepti la veron, de mia nun mizera ekzisto tro dolorigas. Ĉar, imagu!, la funkciuloj, forpreninte mian vizon, volis min elpeli el via bela lando kaj resendi min – jes ja, mane katenitan, mi vidis en la televido – per aviadilo, “hejmen”, kiel ili diris, al la lando de miaj prapatroj – la profeto ilin benu.

Tamen jen, jen ĉi tie mia hejmo, kie mi dum jaroj pace kaj amike kun vi kunvivis kaj kie mi intencis, kiam estos ordonite, elgliti el tiu ĉi mondo en la pli bonan, kiu nin ĉiujn atendas. Do, ho ve, min elŝtatigi ili volis, kondukis min al speco de prizono, kun dekoj, centoj, da aliaj mizeruloj – ĝis mi, jes mi, kiu neniam malobeis, pekis, krimis dum vivo pli blanka ol la neĝo, kiu pro monda varmigo ne plu falas sur viajn montegojn (krom en Skotujo, kiun ni ne plu konsideros, ĉar ĝi jam mense se ankoraŭ ne politike sendependiĝis, kun nafto nun preskaŭ senvalora kaj viskio-industrio apartenanta pli ol duone al anglaĉoj kaj aliaj senkiltaj nekeltoj) – vidu, mian fadenon mi perdis, ho, jes – do unue kaj unike en mia vivo mi enmanigis al mi la leĝon kaj fuĝis, ne tre originale, en korbo da malpuraj littukoj, el la prizono, por ke, kara leganto, mi restu ja kontraŭleĝe, bedaŭrinde, tamen inter vi kaj en via amata lando, mia spirita hejmo.

Mi ne pretendas, ke la vivo facilas. Kaŝe, sub la radaro, mi vivetas, helpate de bonkoruloj (jes, esperantistoj), kiuj min kvazaŭ pakaĵon sendas de sekurejo al sekurejo, por ke la aŭtoritatoj kaj foje mi mem ne scias, kie mi estas. La nomojn de la bonkoruloj mi ne malkaŝos, kara leganto – mi scias, ke vi ja silentus, se mi dirus, sed laŭdire en viaj rondoj (in)sidas homoj malpli fidindaj, kun langoj malligitaj, fiportantoj de konfidencaĵoj, ho ve.

Sed mi ne tute senesperas, ĉar viajn samlandanojn mi respektas, sciante, ke iam ili vidos, ke ili maljuste kontraŭ mi agis, taksante min teroristo kaj provante min elŝtatigi. Intertempe, laŭ la zamenhofa proverbo, okazon mi kaptas ĉe l’ kapo, ĉar la vosto estas glita, kaj mi planas miajn venontajn post-abelajn esplorojn, por ke iam mi reiru en gloro al la universitato por finfari miajn studojn.

Tamen sciu – kaj pardonu min, ke mi, sensignifa kaj akuzative kaj participe/-ape/-ope pekanta esperantisto, arogas al si la rajton kritiki nian senparalelan majstron, la neforgeseblan doktoron Zamenhof – al lia memoro benojn kaj kisojn el mia buŝo neinda – sed la proverbo eraras. Ne glitas la vosto, sed de scienca vidpunkto pleje studindas la zamenhofa vosto – nu, ne lia, kia herezaĵo!, sed lia proverba – ĉar, imagu!, la vosto fariĝis la subjekto de miaj nunaj reserĉoj.

Bildo

Ĉu vi rimarkis, kara leganto, kiel kato, sidanta, volvas la voston jen dekstren, jen maldekstren ĉirkaŭ la korpo? Nu, mi teoriumas, ke, kiel ekzistas dekstramanaj aŭ maldekstramanaj dupieduloj, ekzistas dekstravostaj aŭ maldekstravostaj kvarpieduloj. Alivorte, estas sidantaj katoj, kiuj inklinas dekstre volvi la voston, aliaj, kiuj inklinas maldekstre ĝin volvi. Tiel, kara leganto, mi volas pli intime kompreni la bestojn, kun kiuj ni dividas nian etan mondon.

Konsentite, miaj esploroj staras nur en la unua fazo, dum necesas pliaj ja laboratoriaj testoj. Poste nepros esplori kaj mezuri en la kampo, kiel diras ni sciencistoj (kio kreos problemojn, ĉar katoj ĝenerale ne kampemas, kiel ŝafoj aŭ bovoj, sed ĝardenemas, aŭ fotelemas), kaj do pro tio mi anticipas sufiĉe longan kaj penigan esplorprogramon.

Nu, ĉio ĉi, kara leganto, kostos multe da mono (por ne paroli pri miaj konstantaj veturkostoj, loĝado en diversaj kaŝejoj – mi povas diri, ke la teorie fermita kolegio en Barlastono ankoraŭ tre komfortas: la stultuloj ne malŝaltis la hejtadon, imagu!), kaj do se vi volos kontribui, nu, sufiĉas nur etaj mondonacoj, vi povos ilin sendi al la konto Katvosto ĉe EAB, kies administrantino, la ĉarma kaj ĉiel kompetenta Viv O’Dunne, volonte mianome enkasigos la monon. La nepoj kaj katoj vin benos, kara leganto.

Restas mia plej forta deziro vin saluti dum la brita Esperanto-kongreso en Liverpolo; mi tamen dubas, ĉu tio eblos. Prezenti min en publikaj lokoj tro danĝeras. Sed mi deziras al vi benatan kaj frukto­donan renkontiĝon, kiun tutcerte spirite mi ĉeestos. Kaj intertempe, kara leganto, ne forgesu la konton. Katvosto, ĉe EAB. Nur etaj donacoj, vere. Se pli grandaj, mi ne plendos. Tute ne.

Kiel klarigas la aŭtoro, artikoloj liaj jam de kelkaj jaroj ne aperas en LBE. Antaŭaj kontribuaĵoj troveblas ĉi tie, ĉe la LBE-retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2016.

<<  [980]  >>