Rekte al la artikolo

Hazardo neelkalkulebla

<<  [980]  >>

Geoffrey Sutton

Bildo

Tiuepoka foto pri Geoffrey Sutton (dekstre) kun Ulrich Lins sur ŝtona kamelo.

(Pli granda bildo)

Mi estis ĉe la fino de mia restado en Japanujo. Laborinte jaron en Pekino kiel sub­redaktoro ĉe la Fremdlingva Eldonejo por la periodaĵo El popola Ĉinio, mi laŭ peto de japanaj esperantistoj jam pasigis sep monatojn en ilia lando. Mi diversmaniere helpis la movadon, sed ĉefe per prelegoj kun lumbildoj pri la vivo en Ĉinujo. Krome, mi pasigis du semajnojn en Suda Koreujo, kie mi ankaŭ alparolis kun interpretado kunvenojn de studentoj. Ĉi tiuj allogis multegajn homojn, ĉar tiutempe oni devis aparte peti de la aŭtoritatoj permeson paroli pri Ĉinujo, do la intereso estis granda.

Mi preparis min por baldaŭ forlasi Japanujon.

Dum mia restado mi amikiĝis interalie kun japana junulino. Takako estis profesia interpretisto franca–japana. Ŝi flue parolis Esperanton. Ŝi ankaŭ unufoje vizitis min por semajnfino, kie mi loĝis, apud Toyota. Tie japana esperantista paro pruntis al mi dometon.

Foje, kiam mi vizitis la paron, la viro seriozmiene turnis sin al mi kaj demandis: “Ĉu vi komprenas, ke japanaj virinoj kutime ne tiel kondutas?” Mi respondis, ke mi jes jam komprenas tion, kaj ke ni nur bone amikas; ŝi estas iom eŭropiĝinta. Ŝi loĝadis en Francujo, kaj antaŭ nelonge verkis japan­lingvan libron kun la titolo Sep jarojn en Strasburgo.

Iam dum sia vizito Takako rakontis, ke ŝi pensas vojaĝadi. Ŝi volis ĉirkaŭveturi per la aŭtobusoj Greyhound tra tuta Norda Ameriko. Ŝi tamen ankoraŭ ne decidis pri datoj, nek pri cellokoj.

Estante ekforironta el Japanujo, mi kompreneble volis ĝisi al Takako. Mi telefonis al ŝi. Neniu respondo. Mi tranoktis en Tokio antaŭ la ekflugo; ankoraŭ neniu respondo al telefonvoko. Oni ne sciis, kie Takako troviĝas.

Mi forflugis al Vankuvero kaj spertis la amuzan travivaĵon alveni unu tagon antaŭ ol mi foriris – do, frazo kiel “Mi forveturis morgaŭ” povis esti ĝusta! Sur la apuda insulego laŭ tiu sama nomo loĝadis kuzino de mia patro (filino de praonklo, kiu elmigris Kanaden en la ’20-aj jaroj). Ŝi venos renkonti min en la flughaveno, kaj ni du pramveturos al la insulo.

Bildo

Geoffrey (maldekstre) kun kolegoj.

(Pli granda bildo)

Ni du sidadis inter la homamaso sur ferdeko de la pramŝipo kaj babiladis. De tempo al tempo mi alrigardis la homamason, sidantan kaj irantan tien kaj reen dum la ŝipveturado. Miaj okuloj ekfiksiĝis ĉe junulino. Embarasete mi tuj forglitigis la rigardon. Denove la okuloj troviĝis ĉe ŝi, kaj ŝi iom longete rigardadis min. Okuloj formoviĝis. Ŝi aspektas kiel … ne eblas. Denove rigardetas; tamen neniel eblas finfine. Jam venis la horo por elŝipiĝi. La homoj disiris ĉiu sian vojon.

Ni jam atingis la aŭtoparkejon, sed apude mi aŭdis vortojn en Esperanto, turnis min kaj tie ja marŝis Takako. “Kion vi faras ĉi tie?”

“… kaj kion vi?”

Bildo

Skribotable ĉe El popola Ĉinio.

(Pli granda bildo)

Ŝi estis kun loka delegito de UEA. Necesis fulmorapidaj klarigoj, interŝanĝo de telefonnumeroj.

Montriĝis, ke ŝi intencas postmorgaŭ pluveturi, do ni decidis pasigi la sekvan tagon kune en Viktorio.

Tio estas la plej granda koincido de mia vivo. Takako povintus troviĝi ie ajn en Usono, Kanado aŭ Japanujo, sed ŝi veturis sur la sama pramo je la sama horo, kaj eĉ sur la sama ferdeko. Bonvolu elkalkuli la probablecon!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2016.

<<  [980]  >>