Rekte al la artikolo

Drondo-ondo

<<  [980]  >>

Tim Owen

Okazis en oktobro kaj en Sheffield kaj en Londono du unutagaj sesioj de la paroliga “drondo”-kurso. Ĉeestintoj de la brita kongreso en 2014 en Sheffield certe scios, kial ni elektis la tiaman kongresejon The Circle por la unua sesio, kiu kostis nur £12 por partopreni. Malfeliĉe, tiu malalta monsumo, bela loko kaj averto en kaj la julia Update kaj en la reto sufiĉis por allogi nur du partoprenantojn, Jack Warren kaj Ian Carter.

Malsimila estis la rezulto por la dua sesio, okazinta en Londono. Kvankam tri homoj mendintaj lokojn finfine ne alvenis, ĉeestis tamen sep – ja sufiĉaj por bone diskuti la diversajn temojn. Leviĝis la unua surprizo, kiam ni diskutis la referendumon, ĉu resti en la Eŭropa Unio. Ne ĉiuj volis. Kutime en similaj cirkonstancoj la drondestro alprenu la rolon de advokato diabla, sed ĉi-fojon, ĉar la opinioj diverĝis, ne necesis.

Bildo

Partoprenis la londonan drondo-sesion, de maldekstre, Peter Redfarn, Mikaelo Sims, Mike Wade, Marteno Miniĥ, Terry Page, Anica Page kaj Penny Bryant.

(Pli granda bildo)

Aliaj temoj inkluzivis “Ĉu vi volus esti centjaraĝa?”, kiu pritraktis la fakton, ke la nombro de homoj atingintaj tiun mejloŝtonon altiĝis de 107 en 1911 ĝis 6 860 en 2013; kaj “Ĉu la balotado en 2015 argumentas por reformo?”, dum kiu oni konstatis, ke por gajni unusolan seĝon la partio UKIP bezonis preskaŭ 4 000 000 da voĉoj, dum la seĝo-prezo por multaj aliaj partioj malsuperis 50 000.

Kaj fine ni diskutis admiratajn esperantistojn, inkluzive de Marjorie Boulton (“Mi scias nenion pri poezio, sed konstatas, ke ŝi tiel varme traktadis tiel multe da homoj, kiuj havis nenion apartan oferti al ŝi”), Tibor Sekelj, Petro Miles, Edmond Privat, Ito Kanzi (“dediĉis sian vivon al kompilado de la plena verkaro de la iniciatinto de Esperanto”), kaj Mária Minichova (kiu lernis Esperanton, ĉar ŝi volis pli bone respondi ol per simpla “Marteno ne estas ĉi tie” kiam la amikoj de la filo provis telefone kontakti lin, kaj kiu nun tre aktive laboras, kun­organizante la universalan kongreson en Nitro). Estis bone povi ne nur lerni pri konataj nomoj, sed ankaŭ aŭdi pri bonuloj, kiuj moviĝadis sendetekte.

Post la sesio, kelkaj grupanoj kunvenis en taverno kun lokuloj (inter aliaj la nove en Londono instaliĝintaj Renato Corsetti kaj Anna Löwenstein) por plu esperantumi.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2016.

<<  [980]  >>