Rekte al la artikolo

Bona … sed ĉu la lasta?

<<  [980]  >>

Peter Bolwell

Kunvenis en aŭtuno, kiel kutime, esperantistoj el suda Anglujo en la mezepoka abatejo The Friars en la vilaĝo Aylesford, apud Maidstone en Kent. Ili kunĝuis semajnfinon da ludoj, muziko, prelegoj kaj tro da bongustaj manĝaĵoj.

Fakte la temo de la semajnfino estis ja “manĝaĵoj”. Kvankam tio ŝajnas eble neniel eksterordinara, estis surprize, kiom da aspektoj de la temo aperis dum la semajnfino. Ni aŭdis ekzemple de Sally Phillips kaj de Terry Page pri la sanaj kaj malsanaj efikoj de diversaj aldonaĵoj, kiuj troviĝas, ofte nerimarkataj, en nia manĝaĵo. Sally rakontis ankaŭ pri la diversaj manĝaĵoj, kiujn ŝi spertis en sia naskiĝ-lando Madagaskaro, kaj ankaŭ poste dum siaj vojaĝoj tra Eŭropo kaj Latin-Ameriko.

Anica Page priskribis tutan gamon de manĝeblaj plantoj troveblaj en la angla pejzaĝo kaj klarigis, kiel ŝi mem trovas kaj uzas ilin. Peter Bolwell prelegetis pri la politika signifo de manĝaĵo: kiel ekzemple grandaj korporacioj de la riĉaj landoj ekspluatas la rimedojn de afrikaj landoj kaj forpelas indiĝenajn loĝantarojn de iliaj tradiciaj bienoj kaj hejmoj.

Roy Simmons vort-pentris fascinan kaj iom teruran bildon pri la sorto de malriĉaj infanoj en Bolivio. Li montris, kiel li mem partoprenis en mirinda entrepreno por fabriki kaj, kiam ajn eble, vendi konfitaĵojn por helpi subteni la infanojn. Li kunportis kelkajn ekzemplojn, kiun ni volonte aĉetis.

Tamen ne la tutan semajnfinon ni pasigis parolante pri manĝaĵoj. Laŭvice Terry Page, Anna Montesinos kaj Roy Simmons distris nin per cerbumigaj sed amuzaj ludoj pri vortoj kaj bildoj. Roy cetere gvidis nin dum duhora promenado tra la loka pejzaĝo. Multaj el la partoprenantoj muzike kontribuis, ekzemple per esperantaj tradukoj de kantoj el Carmina Burana kaj Oliver.

Multajn dankojn ni ŝuldas al la organizantoj Terry kaj Anica Page kaj Roy Simmons pro ĝuinda semajnfino. Tamen je la horizonto aperas nuboj: al la Internacia Amikeca Renkontiĝo en Aylesford aliĝis nur dek homoj.

Ĉu eblos daŭrigi la semajnfinon sen pli da subteno – daŭrigi ne nur dum venontaj jaroj sed ankaŭ simple en 2016? La renkontiĝo estas la sola esperanta evento, kiu regule okazas ie en la sudo de Anglujo. [Regule okazas unutagaj tiel nomataj drondo-sesioj (diskutrondoj) en Londono – Red.] Tamen, se venos nur malmulte da homoj, apenaŭ indos ĝin denove prepari kaj organizi. Ĉu do ĝi perdiĝu pro manko de intereso? [Samon eblas diri pri multaj similaj eventoj, ekzemple federaciaj – Red.]

Se vi interesiĝas pri partoprenado en simila semajnfino en septembro ĉi-jara, bonvolu informi kiel eble plej baldaŭ organizantojn, ekzemple Terry Page, Roy Simmons aŭ Sally Phillips, por diri, ke vi venos. Aŭ kontaktu min: <privata retadreso>

Ĝis revido en septembro en Aylesford!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2016.

<<  [980]  >>